INTER NI

En la tempo, kiam baldaux finigxos la jaro1999, ni retrorigardis nian laboron kaj rememoris la rimarkigojn kaj proponojn de niaj legantoj. Same kiel antauxe, cxu en la kunsido de EPCx-legantoj en la 84-a UK, cxu en la enketiloj resenditaj al ni, cxu en la kontakto kun niaj redaktoroj, niaj legantoj montris grandan prizorgon al nia revuo, kio manifestigxis en lauxdoj kaj kritikoj al nia revuo. Ni opinias, ke tio montras la fervoran prizorgon de niaj legantoj al nia komuna E-movado kaj ankaux kuragxigon al nia laboro. Itala leganto Conti Giovanni diris, ke la revuo estas la plej bona vizitkarto por montri al la tuta mondo la praktikan konkretigon de la uzado de Esperanto. Brazila leganto Alice Amalia Klein diris, ke la revuo multe konigas Cxinion. Ni opinias, ke tio estas la komuna penso de multaj aliaj legantoj. Kiel antauxe, ni penis disvastigi Esperanton kaj en tio ni sentas gxojon, tamen ni konscias, ke nia rolo estas limigita kaj ni devas labori pli diligente.

Multaj el niaj legantoj prezentis proponojn pri novaj temoj, tre valorajn por ni. La proponoj certe ricxigos nian programon. Ili ja estas cxioampleksaj, inkl. de tradicia kulturo, pejzagxoj, historio, geografio, ekonomia konstruado, popola vivo, sanprotektado k.a. Iuj temoj bezonas longan pritraktadon kaj aliaj nur kelkajn frazojn. Eble iuj el niaj legantoj jam rimarkis, ke iliaj proponoj estis jam akceptitaj. Koncernaj artikoloj aperis sub la rubriko "Temo Proponita de Legantoj" kaj ankaux multaj aliaj raportoj kun bildoj, sed ecx tiel ni devas diri kun bedauxro, ke pro limigo de pagxoj ni ne povis kontentigi la bezonon de niaj legantoj, tamen ni certe laboros pli energie por kiel eble plej bone kontentigi ilin.