Vesto-foiro propagandanta medioprotekton

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

La Cxina Internacia Vesto-foiro de la jaro 1999 okazis en Pekino. La vestoj, faritaj de 41 junaj fasonistoj el 25 landoj, temantaj pri "ni havas unikan terglobon" atentigis al spektantoj, ke poluo estas minacanta la homaron, kaj la homoj devas protekti sian medion.

Per blanka, griza kaj malhele verda koloroj la fasonistoj aludis la "blankan poluon", "aeran poluon" kaj "ekscesan hakadon de arboj". La unika hela koloro estas bluo, kaj gxi simbolas la safiran cxielon kaj donas esperon al la homoj.