Flugi trans la Flavan Riveron

de PANG BIAN

NAUx minutojn antaux la 12-a horo de la 20-a de junio 1999 juna kamparano Zhu Zhaohui per motorciklo sukcese flugis trans la dangxeran naturan barajxon. Li flugis pli ol 40 metrojn en la aero kaj sekure surterigxis. En tiu momento ektondris aplauxdoj de la rigardantoj. Oni jxetis lin supren...

"ANKAUx MI FLUGOS!"

La Flava Rivero torentas orienten kaj, kiam gxi atingas Ji-gubernion en sia meza baseno, enpremigxas en la rivervojon 30 m largxan kaj cxe la klifo falas malsupren pli ol 40 metrojn, tial la akvo falas kiel versxata kun animskua tondro. Gxi estas nomata Akvofalo Hukou, kiu estas la plej mallargxa kaj plej dangxera loko de la Flava Rivero.

Antaux 24 jaroj Zhu Zhaohui naskigxis en kamparana familio cxe la akvofalo. Li kreskis nutrate de la Flava Rivero. Li estas junulo mezastatura kaj sunbruna kun paro da brilaj okuloj.

En sia infaneco li estis petolema kaj en la agxo de 11 jaroj li pruntis motorciklon por distrigxo kaj forte enamigxis en gxin. Foje, kiam li agxis 13 jarojn, li veturigis auxton pli ol 100 kilometrojn por sperti la gxojon de sxoforo. Poste li lernis manipuli traktoron, kamionon, jxipon... kaj ne volis dauxrigi sian lernadon. Antaux la fakto lia patro konsentis, ke li sin okupu je transportado. De la transportado li kvankam enspezis malmulte, tamen lia sxoforado farigxis pli kaj pli elstara.

En 1992 la Azia Flughomo Ke Shouliang motorcikle flugis trans la Grandan Muron, kio vekis grandan admiron cxe Zhu. La 1-an de junio, 1997, Ke per auxtomobilo flugis trans la akvofalon Hukou. Tiam Zhu ekscitigxis, pensante: "Mi estas filo de la Flava Rivero. Ankaux mi flugos trans gxin!"

"MI NE BEDAUxROS"

Ordinaraj homoj pensas, ke masxine flugi trans la Flavan Riveron estas nenio alia ol sxerci kun sia vivo. Sen financa subteno kaj fajna ekipajxo, li neniam estis rigore trejnita en tiu tekniko. Li estas nur ordinara knabo kreskinta cxe la Flava Rivero. Tamen li estas homo denaske simpla kaj honesta kiel la Leuxsa Altebenajxo kaj nefleksebla kiel la torenta Flava Rivero. Bone kantas la lokanoj: "La montoj nutras nin kiel montojn, la riveroj nutras nin kiel riverojn." Dank' al tio li kuregis per malnova motorciklo sur la sulkoplena kampo. Li konstruis por si mem terason unu metron altan kaj 2 metrojn longan kaj la 5-an de februaro, 1998, li forte premis la gaspedalon, sed ho ve, ekster lia atendo la motorciklo sin jxetis en aeron pli altan ol domo. Li haste cxirkauxprenis sian kapon per la du manoj. La veturilo forlasis lin kaj li falis peze. Liaj pantalonoj komplete dissxirigxis. Oni transportis lin hejmen per brankardo. Sed en la kvara tago li ne povis plu resti hejme, cxar li promesis al la samvilagxanoj, ke en la 11-a de la sama monato li prezentos la flugadon. Eltenante akran doloron, li refoje kondukis la motorciklon. Post 2 tagoj li sukcese flugis 8 metrojn.

Por ekzerci sin je la flugado li "mortis" 3-foje. Li svenis de falo surstrate. Por ekzerci sin je la drasta gxirado de 360 gradoj li tute perdis la konscion kaj duonmonaton antaux la oficiala flugo trans la Flavan Riveron li provis la motorciklon sur la kurejo cxe Hukou kaj peze falis. Li ne vekigxis sur la vojo de 40 km al la hospitalo. Oni kun maltrankvilo diris: "Eble li ne flugos. Li suferas de cerba komocio kaj ne povas klare vidi ecx la kurejon." Sed nia brava junulo Zhu estas homo el sxtalo, post 4 tagoj li denove aperis sur la kurejo en Hukou.

Lia pliagxa fratino admonis, ke li ne risku sian vivon. Lia frato ameme demandis: "Kiom da vivoj vi havas? Kial vi faras tian dangxerajxon?" Zhu Zhaohui silentis. Li prenis la kaskon kaj forlasis ilin. La frato petis la patron: "Pacxjo, vi ja bone scias la dangxeron. Ne permesu lian flugon!" La bonkora patro respondis: "Li jam plenkreskis. Lasu lin fari tion, kion li volas."

Efektive, la patro ege maltrankvilis pro sia filo. Li bone scias, ke neniu sukcesos malhelpi lin en tio, kion li sxatas.

LA POPOLO SUBTENAS LIN

La patro vendis siajn du auxtojn kaj pruntis 20 mil juanojn. Per tiu monsumo li acxetis por sia filo malnovan motorciklon. Por la sekureco la maljunulo persone konstruis vojon, ebenigis sulkojn sur la kampo. Li diris: "Mi subtenas la filon por ke li gajnu honoron por la logxantoj cxe la Flava Rivero."

Flugi trans la Flavan Riveron estas afero ne sole de Zhu sola kaj lia familio. La gubenia registaro decidis "armi" la bravan junulon. Iu entreprenisto el kamparano elspezis milionon da juanoj por pretigi la kurejon. Ankaux la frato de Zhu Zhaohui estis emociita kaj acxetis posxtelefonon kaj donacis gxin al li.

Flugi trans la flavan Riveron vekis atenton ankaux de aliaj flankoj ekster lia gubernio. Informigxinte pri la decido de Zhu, la Cxina Motorcikla Teamo decidis helpi lin. Cxeftrejnisto de la motorciklistoj s-ro Qin Kening diris al Zhu: "Flugi trans la Flavan Riveron estas mia revo dum multaj jaroj. Mi helpos vin laux mia povo." S-ro Qin opinias, ke Zhu kvankam ne studis tiun fakon, tamen estas sprita kaj ecx mania pri ekzercado de la aerobatiko. Li persone venis al Hukou kaj sin okupis je trejnado de Zhu. Dank' al sia diligenteco en malpli ol 2 jaroj Zhu ellernis multe da malfacilegaj akrobatajxoj, iujn el ili timis ecx profesiaj motorciklistoj. Qin estis aparte gxoja, cxar Zhu estas anime forta, maltimema kaj elmontrigxema. Li farigxis fidoplena por Zhu.

Ankaux Zhu estis optimisma kaj memfida. Li diris: "Tio estas mia kariero. Mi devas penadi la tutan vivon kaj esti viro ne vaniganta la esperon de la logxantoj cxe la Flava Rivero!"

"MI EDZIGxOS AL VI SENDUBE!"

Antauxvespere de la flugo trans la Flavan Riveron, je la deka kaj duono, Zhu vizitis sian fiancxinon Caili. Ili silente rigardis unu la alian plurajn minutojn kaj fine la junulo diris: "Estu trankvila. Mi sukcesos kaj post tio edzigxos al vi sendube." Ili decidis, ke post la transflugo ili tuj okazigos la nupton sur la bordo de la rivero.

Caili estas bela knabino kaj samguberniano de Zhu. Sxia frato funkciigas riparejon de masxinmovaj veturiloj en la gubernia urbo. Zhu Zhaohui ofte iris tien por riparigi la motorciklon kaj pro tio konatigxis kun Caili. Ili enamigxis unu en la alian kaj gefiancxigxis.

Tiutage en negxblanka gazrobo Caili staris sur la transa bordo de la Flava Rivero. En granda maltrankvilo sxi atendis la duoblan gxojon. Jen batis la 11-a horo. Sxi farigxis maltrankvila kaj murmuris: "Vento tro forta, vento tro forta..." Subite auxdigxis la zumado de la motorciklo trans la rivero kaj la novedzino lauxte ploris, sed post momento sxi jam estis forte cxirkauxpremata de la sukcese fluginta edzo. La apudestantoj ekfrapis tamburojn kaj tamtamojn kaj eksplodigis petardojn. Jen komencigxis la romantika nupto kaj la felicxa geedza paro kun granda emocio riverencis antaux la patrino la Flava Rivero.