Paradizo de tigroj kaj ursoj

de WANG HANPING

EN la nuna jarcento la homoj tro multe ekspluatis arbarojn kaj ege malpliigis la vivspacojn de tigroj, kaj plie, dum longa tempo oni arbitre cxasis ilin. Cxio cxi kauxzis rapidan malpliigxon de tigroj. Nun en la tuta mondo vivas nur cx. 3 000 tigroj. Ni prenu la sudcxiniajn tigrojn kiel ekzemplon. En la 50-aj jaroj ilia nombro estis granda, sed laux enketo farita antaux kelkaj jaroj, restis nur 20 sovagxaj sudcxiniaj tigroj, se kune kun la samspeciaj tigroj vivantaj en diversaj zooj, ilia totala nombro ne superas 80. El tio vidigxas, ke la tigroj estas pereontaj.

Por protekti la tigrojn kaj aliajn rarajn bestojn s-ro Zhou Weisen, prezidanto de la kompanio (grupo) Xiongsen, Hongkong, fondis Vilaon de Tigroj kaj Ursoj en sia hejmloko, Nanping, Guangxi-a Gxuxang-nacia Auxtonoma Regiono, en 1993. Ekde gxia fondigxo la Sxtata Forsta Buroo donas al gxi grandan helpon kaj donacis al gxi 19 tigrojn, kiuj naskis en la sekvantaj 4 jaroj 73 tigridojn, el kiuj nun vivas 62.

Komence de 1997 la vilao, multe helpata de la forstaj departementoj de la Guangxi-a Gxuxang-nacia Auxtonoma Regiono kaj tiu de la centra registaro, translokigxis en la pitoreskan cxirkauxurbon de Guilin kaj poste fondigxis bazo de scienca esplorado kaj produkto de felisoj sub la Guangxi-a Centro por savi la pereontajn rarajn bestojn. En unu jaro kaj duono gxi reproduktis 42 tigrojn kaj 70 ursojn. Post 2 jaroj la Internacia Best-ama Fonduso kaj Internacia Asocio por Protekti Sovagxajn Bestojn ekspertizis la vilaon, kovrantan pli ol 500 000 kvadratajn metrojn, kiel la plej grandan bazon en la mondo por scienca esplorado, generado, sovagxigo kaj rigardado de tigroj kaj brunaj ursoj.

En la vilao nun estas 4 subspecioj da tigroj, t.e. nordorient-cxiniaj tigroj (siberiaj tigroj), sudcxiniaj tigroj, bengalaj tigroj kaj blankaj tigroj el Usono. Nun tie vivas jam entute 130 tigroj. En la vivejo de tigroj estas akusxejo, sovagxigejo kaj multaj kagxoj. Cxirkauxe estas gazono kun areo de 60 000 kvadrataj metroj, kie la tigroj povas libere movigxi, dume la homoj iras ekskluzive en la koridoro sxirmita de kradoj.

La aliaj grandaj bestoj en la vilao estas brunaj ursoj. Nun tie vivas 300 ursoj. Tie estas akusxejo de ursoj kaj ekologiaj lokoj 48 000 kvadratajn metrojn vastaj. La brunaj ursoj, stultetaj kaj amindaj, povas kapti pomojn de sur hokstangoj enetenditaj de turistoj ekster la krado. Krome, tie vivas ankaux leonoj, leopardoj, serpentoj, simioj, birdoj kaj aliaj protektataj raraj bestoj.

Por efike protekti kaj generi la rarajn sovagxajn bestojn, la vilao dungis aron da fakuloj. Pro rapida kresko de la nombroj de tigroj kaj ursoj kaj por preventi la sangmiksigxon kaj malsanojn, en 1998 la vilao kaj du famaj institutoj starigis scienc-esplorajn rilatojn. Gxi petas profesorojn fari la urgxe bezonatan sciencan esploron. Nun la vilao estas scienc-esplora bazo de la Nordorienta Forsta Universitato en studo de sovagxaj bestoj. Dank' al penado de la fakuloj kaj vilaaj laborantoj gxi jam havas volumon da scienc-esploraj dokumentoj. Tie oni sukcese kuracas tigran anemion kaj faris cezaran operacion por sudcxiniaj tigroj, kio vekis publikan atenton. Tie starigxis ankaux DNA-banko de tigroj. Kunlabore kun la Nordorienta Forsta Universitato kaj la Sxtata Forsta Buroo la vilao faris genealogion de DNA-nivelo de tigroj kaj metis bazon por gena genealogio de diversaj subspecioj de tigroj.

Laux rapideco de tigra produktado la nombro de tigroj atingos 500 en la 2000-a jaro kaj 1 000 en la 2005-a. Oni sovagxigos la tigrojn cele rehavigi al ili la naturan sovagxecon. Se estos tauxga natura medio, la vilao efektivigos sian planon, t.e. forlasi ilin en la naturon.