CxINIO

  En la Dua Konkurso de Fremdlingva Konversacio okazigita de la departemento de profesia eduko la 17-an de junio en la urbo Wafangdian, Liaoning-provinco, tri esperantistoj el la Materiala Profesia Mezlernejo de la urbo prezentis Esperantan unuaktan teatrajxon "Por paco, kontraux milito". (Wang Yun)

  En la unua duonjaro de 1999 Dalian-universitato funkciigis nedevigan E-kurson gvidatan de vicprofesoro Wang Tailin, vicdekano de la fremdlingva fakultato de la universitato. 32 studentoj lernis en gxi.

BELGIO

  "Esperanto sen mitoj", auxtoro: Ziko Marcus Sikosek,Subtitolo: Mensogoj kaj memtrompoj en la Esperanto-informado.Dokumenta libro kun esenca materialo por bona informado pri Esperanto. Pragmate verkita, sen preteratenti la historian dimension, kun abundaj referencoj al fontomaterialo (kiu facileretroveblas en ampleksa bibliografio) kaj indekso de nomoj kajterminoj. 312 pagxoj A5. La verko estas acxetebla cxe Flandra Esperanto-Ligo<butiko@fel.agoranet.be>, UEA kaj aliaj gravajlibroservoj kontraux 22.50 euroj + afranko. (Flandra Esperanto-Ligo)

CxEHxIO

  La 51-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio okazis en la tagoj 8-15.05.1999 en Le Mans, kun 285 partoprenantoj el 21 landoj. La cxefa kongresa prelego de GeorgesWallerand temas pri "La Fervojo kaj la Entrepreno-Komitatoj".Okaze de la kongreso aperis "IFEF-historio Kompletiga Suplemento pri la jaroj 1984-1999". La venonta 52-a IFEF-Kongreso okazos en la tagoj 13-19.05.2000 en Budapesxto, Hungario. (Jindrich Tomisek)

UZBEKISTANO

   Fine de 1998 la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro en Samarkando estis distingita per la honormedaliono "Ora Kolombo en Paco" de la Auxstralia Fondajxo Poezia Tago. Kiel skribas en la tiutema honorfolio la fondinto kaj prezidantino de la Fondajxo prof. Joy Beaudette Cripps: "...Jam de kelkaj jaroj la Fondajxo sekvas la progreson de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro kaj volas konigi al la homoj de la tuta mondo la laboron de la muzeo fondita en Samarkando laux iniciato de membroj de la Klubo de Interpopola Amikeco 'Esperanto' honore al la Internacia Jaro de Paco."

  Sub la titolo "Esperanto Halkaro Tili" ("Internacia Lingvo Esperanto") aperis la unua uzbeklingva E-studlibro. Tiun cxi cx. 230-pagxan libron auxtoris samarkandaj esperantistoj Anatoli Ionesov, direktoro de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro, kaj Bahodir Habibov, profesia lingvoinstruisto. La libro enhavas 12-lecionan E-gramatikon, Esperanto-Uzbekan kaj Uzbeka-Esperantan Vortaretojn kaj Uzbeka-Esperantan Konversacilibreton. Krom tio estas ankaux kurta esperantlingva priskribo de la uzbeka lingvo, ties gramatiko kaj prononcreguloj, kio faras la libron interesa kaj praktike uzebla ankaux por alilandaj esperantistoj, kiuj interesigxas pri la uzbeka lingvo, samkiel por vojagxontoj al Uzbekistano. La libro aperis cxe moskva E-eldonejo "Impeto" dank' al afabla subteno de la Eduka Fondajxo Carson kaj estas dedicxita al la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro, kies naskigxo okazis en Samarkando antaux cxio dank' al Esperanto.