Gemoj en la verda mondo

de SHI CHENGTAI

GASTON Waringhien iam skribis, ke "unu ?eble la precipa ?rolo de la Esperanta literaturo estas farigxi kvazaux la muzeo de cxiuj naciaj cxefverkoj."1 Tia "muzeo" liveras la kompetentecon de la lingvo Esperanto, kiel perilo de la "mondkulturo" laux E. De Zilah.2 Cxinaj samideanoj cxiam klopodas por la prospero de la Esperanta kulturo, metas sencxese en tiun muzeon "cxefverkojn" el la cxina literaturo en la Esperanta versio kaj dezire faras tiun muzeon pli brilante bunta per gemoj, kiuj estas kristalajxo de la longhistoria cxina civilizacio. Jen post la eldonado de la monumenta cxefverko en la cxina literaturo "Rugxdoma Songxo" en tri volumoj la Cxina Esperanto-Eldonejo eldonis "Noveloj el Antikva Cxinio" kun 544 pagxoj.

Samkiel la cxina poezio, ankaux noveloj estas trezoro en la cxina literaturo, kaj ties verkado komencigxis almenaux de Han-dinastio (206 a.K. ?220 p.K.) kaj havas historion de cx. 2?00 jaroj kaj fruktodonan rezulton. "Noveloj el Antikva Cxinio" antologie prezentas al la verda mondo gemojn de la cxina novela verkado.

Gxia unua peco estas anekdoto pri kronprinco Dan de Yan-regno dum la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.), kaj en la sekvaj pecoj auxtoroj rakontis anekdotojn de Wudi, imperiestro de Han-dinastio kaj Bianque, fama kuracisto en la periodo de Militantaj Regnoj. Dum la dinastioj Wei (220-265) kaj Jin (265-420) aperis noveloj pri anekdotoj de famuloj, strangajxoj, fantomoj kaj spiritoj, el kiuj la plej influaj estis "Registroj de Spiritoj" de Gan Bao (?-336) kaj "Snobaj Diroj" de Liu Yiqing (403-444). En cxi novel-kolekto trovigxas kelkaj pecoj el tiuj du libroj, en kiuj la auxtoroj prikantis nesxanceleblan amon de ges-roj Han, reliefigis spadoforgxiston Ganjiang Moye, kuragxan knabinon Li Ji kaj iaman barbaran junulon Zhou Chu, kiu klopodis fari bonon post ol penti pri sia peko, kaj rakontis nekutiman amhistorion de pudrovenda knabino...

Dum Tang-dinastio (618-907) la cxinaj noveloj spertis grandan sxangxigxon kaj prosperon, aperis "legenda novelo" kaj fikciaj verkoj, kiel Lusin (1881-1936) trafe montris: "Same kiel poezio, ankaux la kreado de noveloj ekhavis sxangxigxon en Tang-dinastio." Tia sxangxigxo okazis precipe en du flankoj: plivastigo de enhavo, kiu toleris pli vastajn temojn; kaj pliricxigxon de priskriboj, kiu faris novelon kun reliefigita(j) figuro(j) kaj atentokapta intrigo. Novelo, kiel speco el la beletra kreado, jam forme maturigxis. En cxi novel-kolekto la noveloj "La Amo de F-ino Cui Yingying", "Jadeta" kaj "Honordamo S-ino Li Wa" estas la tri plej famaj amrakontoj kaj sxatataj de cxinoj de cxiuj generacioj, ecx hodiaux teatraj adaptajxoj faritaj laux tiuj vivas sur scenoj de diversaj operspecoj. Rakontoj pri kavalireca junulino Hongxian, pri homo kun krispa vangbarbo kaj pri aliaj tute vivas inter la nunaj legantoj...

Dum Song-dinastio (960-1279) trovigxis pli multe da noveloj, ecx profesiuloj, nome "rakontistoj", kiuj, vagante de vilagxo al vilagxo, rakontis al homoj historiojn laux noveloj. En cxi novel-kolekto trovigxas la teksto de tia rakontlibro kiel "Misekzekuto de Cui Ning". "Anekdota Biografio de Li Shishi" estas amrakonto inter cxarma hetajro Li Shishi kaj imperiestro... Li Fang (925-996), literatoro en Song-dinastio, kompilis la novel-kolekton "Tai Ping Guang Ji", kun 500 volumoj, kiuj konservas grandnombrajn novelojn kaj legendojn el 475 libroj ekde Han- gxis Song-dinastio.

Ming-dinastio (1368-1644) estis periodo de disflorado de romanoj kaj noveloj. Elstara verkisto Feng Menglong (1574-1646) kompilis kaj reverkis entute 120 novelojn, kiuj estis eldonitaj en tri volumoj, kaj Feng farigxis fama populara novelisto, ecx hodiaux liaj novelaroj ankoraux estas debitaj en diverslokaj librejoj. En cxi novel-kolekto la noveloj de Feng okupas pli multajn pagxojn, de p. 249 gxis p. 452. li atentis la socian vivon de sia epoko kaj turnis sian atenton sur simplajn popolanojn. En la novelo "F-ino Du la Deka" li rakontis tragedian amhistorion de bela kaj bonkora hetajro Du la deka kaj en la novelo "Olevendisto kaj Cxefbelulino" li rakontis amhistorion inter hetajro Cxefbelulino kaj junulo Olevendisto, kiu tamen havis komedian finalon. En liaj noveloj brilas la homeca elvekigxo.

Dum Qing-dinastio (1644-1911) novela verkado de la antikva Cxinio kulminis sub plumo de Pu Songling, kies novelaron "Mirrakontoj de Liaozhai" (kun la elektitaj cx. 30 noveloj) jam eldonis la Cxina Esperanto-Eldonejo (1994). En cxi novel-kolekto trovigxas nur liaj du noveloj "Ridemulino Yingning" kaj "S-ro Xi Fangping"... La enkonduko de prof. Duan Qiming koncize priskribas evoluadon de noveloj el la antikva Cxinio kaj helpos legantojn pli bone koni la novelojn en cxi novel-kolekto, kaj mi ne babilu plu.

Kvankam en cxi novel-kolekto la tradukoj esperantigitaj de diversaj cxinaj samideanoj havas proprajn lingvostilojn, tamen la tradukintoj tute deziris fidele reaperigi la originalojn enhave kaj forme, ecx provis esprimi pli verve cxinecon de la originaloj per Esperanto, kiu multe diferencas de la cxina lingvo, celante enversxi ekzotikan sangon el la orienta civilizacio en la Esperantan kulturon, cxar "por ke lingvo nomigxu tutmonda, ne suficxas gxin nomi tia" (L.L. Zamenhof). Por faciligi komprenon de legantoj la tradukintoj metis en la libron necesajn klarigojn pri cxinaj aperajxoj, propraj nomoj, klasikaj aludoj k.a. kaj notojn de la auxtoroj.

Kiel aliaj eldonajxoj de la Cxina Esperanto-Eldonejo, "Noveloj el Antikva Cxinio" estis bone presita, delikate bindita, ties presprovajxo estis zorge korektita, la cxinstilaj ilustrajxoj eble delicos vin dum legado... do, la libro certe meritas vian legadon kaj pli bone konigas al vi la cxinan kulturan tradicion.

1. Vd. G. Waringhien: Beletro, Sed ne el Katedro, p. 147, FEL, 1987

2. Vd. E. De Zilah: Aliro al Cxineco, La Gazeto, n-ro 80, p. 3