Turismaj interesajxoj en Taiwan

de GU LIE

LA bela insulo Taiwan de Cxinio altiras al si multajn turistojn. Iun someron mi havis la sxancon viziti gxin kaj spertis multajn interesajn aferojn. Jen kelkaj el ili.

I

Homoj havas naturbezonojn kaj la loko estas nomata diversmaniere. Sur la cxeftero de Cxinio oni nomas tian lokon komuna necesejo, kaj en Hongkong ?manlavejo.

Foje en Taiwan mi demandis sur strato preteriranton pri necesejo. Unue li silentis momenton sxajne surprizite, kaj poste li montris al mi la direkton. Sed kiam mi atingis la lokon, mi legis sur la pordo "Beligejon por Viroj".

II

La unua loko en mia itinero estis Gaoxiong. Mi enlogxigxis en hotelo kaj malsxargxis min je la valizo por ripozeto. Sed kiam mi levis la kapon, subite en miajn okulojn ensaltis sange rugxaj vortoj: "Urgxa elirejo je aeratako!"

Mi neniam spertis militon kaj tiaj vortoj konsternis min. Felicxe mi ne renkontis aeratakon dum la tuta semajno en Taiwan, sed mi televidis, ke morto okazis dum ekzercado de artileria trupo.

III

Ambauxflanke de strato estis butikoj unu tuj apud alia, kaj oferta krio dauxradis senhalte. Rigardante de malproksime, mi vidis, ke multaj butikoj havas antaux sia pordo girlandojn, kiujn mi vidis nur en sepultejo. Mi falis en grandan miron.

Kaj oni respondis al mi, ke en Taiwan, cxu por gratuli, cxu por funebri, oni donacas samformajn girlandojn, kaj la diferencoj estas en tio, ke girlando por gratulo havas rubandojn el rugxa papero kun ora skribo, kaj tiu por funebro ?rubandojn el blanka papero kun nigra skribo. Do, atentu, nepre ne misdonacu!

IV

Taiwan-anoj sxatas macxi arekonukson. En la sudo de Taiwan abundas arekonuksoj, kaj cxe la stratoj vicigxas multaj butikoj de arekonuksoj. Mi pensis, ke la komerco certe malfacilas pro multaj tiaj butikoj.

Sed lokano diris al mi, ke viroj plej sxatas macxi arekonukson. Do la butikoj dungis tre viglajn junulinojn cxarme vestitajn. Ju pli belaj estas la kelnerinoj, des pli vigla estas la komerco, kaj la butikoj cxiam estas saturitaj de gaja atmosfero.

V

En Ali-montaro abundas arbaroj kaj plejparto de la cxerkoj bezonataj en Taiwan estas faritaj en la loko. Cxe la piedo de la montaro sidas la urbo Jiayi, kie kusxas cxerko-strato borderita de butikoj, kiuj vendas cxerkojn ekskluzive. Pro multeco de la butikoj, la komerco estas malfacila. Iu el la butikoj elpensis ideon: Gxi instalis sur la tegmento megafonon kaj sencxese disauxdigas la saman kanton "Finfine mi gxisatendos vin".

Baldaux la tuta insulo informigxis pri la afero, kaj neniu volis plu kanti la kanton, malgraux ke gxi estis fama kanto vaste konata.