Kantu la saman kanton

de YIN QIN

LA 17-19-an de auxgusto 1999 okazis la 4-a Cxina Kongreso de Esperanto en la urbo Guilin de la Guangxi-a Gxuxang-nacia Auxtonoma Regiono, suda Cxinio. La kongreson cxeestis cx. 200 esperantistoj, inkl. tri samideanojn el Auxstralio, Francio kaj Argentino.

POR LA KOMUNA AFERO

S-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de la Cxina Esperanto-Ligo (CxEL), prezidis la inauxguron en la antauxtagmezo de la 17-a. S-ro Chai Zemin, prezidanto de la cxina societo "Amikoj de Esperanto" kaj la unua ambasadoro de Cxinio al Usono, faris paroladon. Li diris, ke antauxe li laboris kiel ambasadoro en Tajlando, Egiptio, Sirio kaj Usono, kaj li lernis la lingvojn de tiuj landoj, sed senrezulte. Li diris, ke Esperanto povas multe helpi diplomatojn. S-ro Yu Tao, aganta gxenerala sekretario de CxEL, faris raporton pri laboro de la ligo en la lastaj 4 jaroj kaj elmetis projekton por laboro en la estonteco.

La kongreson salutis per letero s-ro Yang Zhengquan, vicprezidanto de la societo "Amikoj de Esperanto", vicministro de la Informa Oficejo de la Sxtata Konsilantaro de Cxinio kaj estro de la Cxina Internacia Eldona Grupo, s-ro Chen Yuan, honora prezidanto de CxEL, kaj s-ro Kep Enderby, prezidanto de UEA. S-ro Yang Zhengquan skribis en sia letero, ke la cxinaj esperantistoj resumu en la kongreso cxe la sojlo de la nova jarcento la sperton de la sukcesaj agadoj de organizoj kaj individuoj kaj pritraktu la orientigxon de la cxina Esperanto-movado de la unuaj jaroj de la nova jarcento. S-ro K. Enderby skribis, ke la Esperanto-movado en Cxinio ege gravas por cxiuj esperantistoj, ecx la tuta mondo. S-ro Chen Yuan skribis en sia letero: "En mia imago mi sidas nun inter vi. Mi dankas vin cxiujn pro via senlaca energia laborado dum la pasintaj jaroj. Unuigxu por la sankta afero. La tuta mondo de esperantistoj rigardas nin kaj multe esperas de ni."

NOVA KONSILANTARO

Post diskuto kaj interkonsiligxo la kongreso nomumis 63 personojn membroj de la honora konsilantaro kaj elektis 97 personojn kiel membrojn de la nova konsilantaro, inter kiuj 23 estis elektitaj kiel membroj de la konstanta konsilantaro. Kaj krome la kongreso elektis Bakin, Chen Yuan kaj Zhang Qicheng kiel honorajn prezidantojn de CxEL, s-inon Tan Xiuzhu kiel gxian prezidanton kaj s-ron Yu Tao kiel gxian gxeneralan sekretarion.

STRATEGIO, SxANCO KAJ DEFIO

La temo de la kongreso estis: Al la nova jarcento ?la strategio, sxanco kaj defio de la Esperanto-movado en Cxinio. Gxuste kiel s-ro K. Enderby skribis en sia salutletero, gxi donos la okazon havigi viglajn diskutojn. Kaj dekkelkaj samideanoj prezentis siajn opiniojn pri gxi.

La kongresanoj opiniis:

I. La strategio de la cxina Esperanto-movado estas "surbaze de la enlanda movado, vaste kontaktigxi kun la eksterlandaj; servi per Esperanto al la reformado kaj pordomalfermo kaj la modernigo de Cxinio; servi al la amikeco inter la diverslandaj popoloj kaj al la mondpaco". Esperanto estis ekkonata en Cxinio antaux preskaux unu jarcento, sed la bazo estas neforta. Por garantii bonan servon, oni devas, antaux cxio, akcenti la enlandan bazan konstruadon, nome starigi relative fortajn estrarojn de provincajn asocioj, kulturi elitan forton por Esperanto, tio estas la bazo por disvolvi la cxinan Esperanto-movadon.

II. Plenforte agi por trovi monrimedojn, varbi membrojn, kaj lauxeble disvolvi laboron en la kurantaj cirkonstancoj.

III. Pro la diverseco de la cirkonstancoj de la lokaj Esperantaj organizoj oni ne devas fari samajn postulojn. Oni devas iom-post-iome kaj stabile disvolvi laboron de la centra punkto al la cxirkauxajxo. Unue oni devas ekzempligi kelkajn lokajn asociojn, disvolvi efikan kaj influan aktivadon kaj poste diskonigi la ekzemplojn al la cxirkauxaj lokoj, por ke cxi tiuj vigligu sian movadon.

VIGLAJ KUNSIDOJ

La kongreso havis kunsidojn por respondeculoj de lokaj E-societoj, fervojistoj-esperantistoj, Esperanta literaturo, legantoj de "La Mondo", librotago, junuloj?

La kongreso unuafoje arangxis librotagon kaj gxin prezidis s-ino Tan Xiuzhu. Sxi rekomendis la Esperantan version de la romano "Rugxdoma Songxo" eldonita de la Cxina Esperanto-Eldonejo, kies tradukinto Xie Yuming gajnis OSIEK-premion. Sxi rekomendis ankaux "Hujucz kaj Esperanto" (en la cxina lingvo) jxus aperinta en auxgusto. Sxi diris, ke librotago estos regula programero en la estontaj kongresoj.

En la kunsido de la Cxina Junulara Esperanto-Asocio (CxJEA) oni raportis pri la preparado de la 56-a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto, okazonta la 5-12-an de auxgusto 2000 en Hongkong de Cxinio. CxEL kaj CxJEA tutforte kunlaboros kun la Hongkong-a Junulara Esperanto-Asocio cele komplete sukcesigi la kongreson. Multaj kongresanoj esprimis sian deziron partopreni la kongreson.

LA UNUAJ PREMIITOJ

Por levi la lingvan nivelon de la cxinaj esperantistoj kaj akceli la cxinan Esperanto-movadon, CxEL kaj EPCx interkonsiligxis kaj decidis lancxi Esperanto-premion ekde la Kvara Cxina Kongreso. Finance subtenos EPCx kaj mondonacantoj. En tiu cxi kongreso estis disdonitaj premioj de literaturo, edukado kaj movado de Esperanto. S-ro Mao Zifu el Hunan-provinco, s-ro Liu Xiaojun de Shandong-universitato kaj la Esperanto-Asocio de Hubei-provinco estis honoritaj respektive per la tri premioj.

KONGRESEJO EN PITORESKEJO

Por faciligi la vojagxon de tiuj samideanoj, kiuj devis partopreni la Duan Azian Kongreson de Esperanto en Vjetnamio, CxEL proponis Guilin kiel gastiganton de la cxina kongreso, kiu situas proksime de la landlimo. Cxiufoje oni zorge elektis kongresejon. La unua kongreso de Cxinio okazis en Kunming nomata "Printempa Urbo", kie la klimato estas bonega. La dua okazis en Tangshan, rekonstruita post la pereiga tertremo en l976. La tria havis la belan monturbon Chongqing kiel gastiganton. Kaj la kvara estis en Guilin, kiu estas pitoreskejo kun admirindaj kavernoj kaj montoj. Nemalmultaj fremdlandaj samideanoj vizitis gxin.

La kongreso kutime arangxis ekskurson. La kongresanoj vizitis Lijiang-riveron, la monton "Elefanta Rostro" kaj Ludi-kavernon. Gaja interkomunikado dauxris dum la ekskurso kaj cxiuj estis refresxigitaj de la belaj pejzagxoj.

ESPERANTO ESPERDONA

La inauxguro kaj fermo de la kongreso havis kantadon de la Esperanta Koruso el lernantoj de la mezlernejo SunYatsen de Guilin. La fondintoj de la koruso estas esperantisto-poeto Lu Jixin kaj s-ino Wang Qiao, muzika instruistino de la lernejo. Kiam la bela vocxo de tiuj geknaboj en rugxa cxemizo kaj blanka pantalono sxvebis en la kongresejo, ni sentis, ke la juna Esperanto estas esperdona kiel tiuj viglaj geknaboj. Jen la sama kanto el niaj koroj:

Riveroj, montoj sub ni jxetitas for,

Jen cxe ni karas cxiu renkontigxa hor',

En gxoja tago plena de suna bril',

Man-en-mane ravu ni nin en long-parol',

Cxiujn lingvojn sorcxe oru sun',

Blovas amikecon printemp-favor',

La sama sento donas al ni samon de vol',

La sama gxojo al ni saman kanton el kor'.