Pri busxa higieno

de CAO WEN

LA busxa higieno estas grava por preventi karion, periodentiton kaj aliajn dentajn malsanojn. Se la kavoj kaj sulkoj sur la dentoj estas malpuraj pro restintaj mangxajxoj, tio facile kauxzas karion. Konstanta brosado de la dentoj estas tre utila por la denta higieno kaj homa sano, cxar cxe la maljunuloj la salivaj glandoj iagrade malfortigxas kaj de tio malpliigxas ilia salivo, malfortigxas ankaux la efiko de busxa mempurigo. Sen atenta dentobrosado la restajxoj de mangxajxoj restas en la dentaj fendoj, kie kreskas bakterioj. Tio kondukas ne nur al stomatologiaj malsanoj, sed ankaux al pusa parotidito.

Dentobrosado ja estas simpla afero, tamen oni devas fari gxin atenteme.

Oni devas brosi siajn dentojn matene post ellitigxo kaj vespere antaux enlitigxo, kaj la vespera brosado estas pli grava, cxar post la tuta tago en la dentaj fendoj kaj kavoj certe restas multe da mangxajxaj pecetoj. Se oni ne forigas cxi tiujn, bakterioj facile kreskas en la busxo kaj en dormado oni ne plu macxas, nek parolas kaj de tio malpliigxas la salivo en la busxo, kio kauxzas bonajn kondicxojn por kresko de bakterioj, laktacidaj baciloj kaj streptokokoj. Ili povas fermentigi la hidrokarbidojn kaj estigi acidon, kiu povas solvi kalcion de la dentoj, moligi kaj kariigi la dentojn kaj ecx kauxzi periodentiton.

Cxiuj scias, ke ne dece brosi la dentojn horizontale, cxar tiamaniere oni povas detrui kaj atrofii gingivon, ne povas purigi la dentofendojn kaj pro tio facile detruigxos kojnodentoj kaj mueldentoj, dum vertikala brosado povas ne nur purigi la dentofendojn kaj kavojn, sed ankaux masagxi gingivon, akceli la sangocirkuladon de la gingivo kaj plifortigi la organismon de dentoj kaj dentoperiferio. Malgraux cxio cxi tio, iuj kutime brosas la dentojn horizontale. Tion oni nepre devas korekti.

Diversaj bakterioj facile vivas sur dentaj kalkulusoj, tial oni devas teni la dentojn en konstanta puro. Kiam formigxas kalkulusoj, oni devas forigi ilin en hospitalo. Tion oni devas fari unu fojon duonjare.

Kiam falas dento, oni devas enmeti la dentan protezon moveblan aux fiksan kiel eble plej frue. Tio estas utila ne nur al parolo, sed ankaux al mangxado, digestado kaj prevento de kario, gingivito, gingiva atrofio kaj periodentito.

Kun medicina progreso kaj disvolvigxo de la medicinaj materialoj rapide disvolvigxas ankaux la tekniko planti dentan protezon. Tiu tekniko estas utila al la homoj, al kiuj mankas dentoj, cxar kun plantita dento oni facile mangxas samkiel per la veraj dentoj.

Fine mi konigas al vi, niaj karaj legantoj, la dentoprotektajn rimedojn:

I. Dentoklakigo: Faru dentoklakigon 30-foje matene post ellitigxo kaj tiom da fojoj vespere antaux enlitigxo. Faru tion kompare forte.

II. Kirligo de la lango en la busxo: Per la lango masagxu la lipojn, supran makzelon, dentojn kaj gingivon. Faru tion unufoje cxiutage (5-10 minutoj). Post kiam en la busxo abundigxas salivo, englutu gxin 3-foje.

III. Gargarado. Sen akvo faru gargaradon, kaj pro tio produktigxas salivo. Englutu la salivon 3-foje. Tio ludas la rolon same kiel masagxo de la dentoj. Faru tion unufoje cxiutage (3 minutoj).