En la loko de Dong-nacianoj

Fotoj de LIN SUNXING

Inter Guizhou, Guangxi kaj Hunan en sudokcidenta Cxinio estas loko, kie logxas Dong-nacianoj. La loko estas tre bela pro la montoj kaj riveroj. En mateno la montoj estas vualitaj de nebulo, kaj diafane konturigxas la tamburaj turoj, surfostaj domoj kaj koridoraj pontoj. La homoj aux kondukas bovojn, aux pelas sxafojn, aux iras al kamplaboro. Tie ne nur la pejzagxo estas pitoreska, sed ankaux la domoj pentrindaj, la dancoj viglaj, la vestoj buntaj kaj la homoj gajhumoraj. Cxi tiuj fotoj montras al vi la belajn scenojn de la loko.