URBOMUROJ KAJ PORDEGOJ DE PEKINO

En la antikva Cxinio cxiuj urboj havis murojn kaj pordegojn, sekve de tio la urbomuroj estis fundamenta marko de la antikvaj cxinaj urboj.

Pekino estis cxefurbo de la dinastioj Liao, Jin, Yuan, Ming kaj Qing. La nuna Pekino estis konstruita surbaze de tiu de Ming-dinastio (1368-1644). La formo de gxiaj kvartaloj estas unika. Rigardate de supre, Pekino aspektas kiel granda sxaktabulo kun interkrucitaj stratoj sur si. Akvo en la cxirkauxfosajxoj brilas interne kaj ekstere de la muroj.

La muroj ekstera kaj interna longas entute 36 km., altaj averagxe 11 m. kaj dikaj 14 m. supre. Post cxiu cento da m. trovigxas apogpilastro sur la ekstera flanko de la muro.

9 pordegoj estis sur la interna muro kaj 7 sur la esktera. Imponaj turoj majestas sur pordegoj de la urbomuroj interna kaj ekstera, cxe kiuj estis ankaux solida embrazurhava citadelo, la plej alta loko en la antikva urbo. Bedauxrinde, granda parto de tiuj turoj kaj muroj malkonstruigxis en la 50-60-aj jaroj.

Nur 3 turoj bone konservigxas kaj ofte riparigxas. Inter ili la angula turo de la sudorienta urbomuro aspektas kiel gxia origino.

Nun en Pekino estas nur 3 partoj de la urbomuroj longaj entute cx. 400 m., el kiuj la unua cxe la Antikva Observatorio sude de Jianguomen estas plej bone konservata. La dua estas cxe la sudorienta angula turo de Ming-dinastio kaj la tria estas okcidente de tiu turo.

SUKCESE KLONITA EMBRIO DE GRANDA PANDO

Nun ekbrilis espero por granda pando elliberigxi el pereo. Antaux nelonge cxinaj sciencistoj sukcese klonis embrion de granda pando.

Gvidate de Chen Dayuan, sciencisto de la Zoologia Instituto sub la Cxina Akademio de Sciencoj, la esplorgrupo injektis somatocxelon de granda pando en senkernigitan ovolan cxelon de leporo, kaj tiamaniere ili kulturis fruperiodan embrion de granda pando. Ili publikigis la rezulton sur la auxtoritata gazeto "Cxinaj Sciencoj". Tio signifas, ke oni sukcese solvis la unuan sxlosilan problemon por kloni grandan pandon. Ja estos peninde savi pereontajn bestojn per tiu metodo.

Chen Dayuan prezentis sian proponon en marto 1997 kaj ricevis subtenon de la Cxina Akademio de Sciencoj.

GRIMPADO SUR LA PLEJ ALTAJN MONTOJN DE LA SEP KONTINENTOJ

En junio 1999 cxinaj alpistoj Li Zhixin kaj Wang Yongfeng sukcese grimpis sur Jaya, la plej altan montpinton de Oceanio, kaj realigis sian deziron grimpi sur la plej altajn montojn de la sep kontinentoj. El tiaj sukcesintoj la unua estis kanada alpisto, kiu plenumis sian grimpadon en 1986. Gxis 1997 realigis tiun celon 41 alpistoj.

En 1984 Li Zhixin kaj Wang Yongfeng, kiuj studis en altlernejo, suriris tiun vojon kaj en 1988 ili partoprenis la nord-sudan transiran grimpadon de Qomolangma. Li Zhixin grimpis norde kaj atingis la pinton, dum Wang Yongfeng sude kaj atingis la lokon 8?50 m. altan.

Poste ili aligxis al cxina-usona ekspedicio kaj atingis Vinson, la plej altan montpinton de Antarkto.

En 1992 ili kune atingis McKinley, la plej altan montpinton de Norda Ameriko.

En 1993 Wang Yongfeng surgrimpis Qomolangma. Li malaperis 28 horojn cxe la malsuprenigxo, cxar li renversite pendigxis sur glacia muro 8?00 m. super la marnivelo.

Ili atingis Aconcagua, la plej altan montpinton de Suda Ameriko en 1995. En 1997 ili surgrimpis Elbrus de Euxropo, kaj en 1998 Kilimangxaron de Afriko.

En la 23-a de junio 1999 ili atingis la plej altan insulan montpinton Jaya, 5030 m. super la marnivelo, en Nov-Gvineo en la tropika zono. Jen ili farigxis la unuaj cxinoj surgrimpintaj la plej altajn montpintojn de la sep kontinentoj.

ANTIKVAJ BAMBUAJ SLIPOJ REVENIS HEJMEN

La Sxanhaja Muzeo ordigis la disigitajn bambuajn slipojn de la periodo Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) acxetitajn en bazaro de historiaj objektoj en Hongkong 4 jarojn antauxe. Pli ol dek el ili nun ekspoziciigxas en la muzeo.

Sur la bambuaj slipoj estas cx. 35?00 ideogramoj. La plej longa slipo estas 57.1 cm. kaj la plej mallonga 24.6 cm.. Ili koncernas la enhavojn de konfuceanismo, taoismo, militarto kaj aliaj. Jam perdigxis multaj antikvaj libroj menciitaj sur la bambuaj slipoj. Cxi tiuj do ludas gravan rolon en studo pri la historio, kulturo kaj politiko de la periodo Militantaj Regnoj. Iuj ecx kompletigos kaj revizios la blankon de la studo.

Profesoro Zhang Guangyu de la Hongkong-a Cxinlingva Universitato trovis en Hongkong la slipojn elterigitajn en Jiangling kaj Jingmen de Hubei-provinco kaj telegrafis al la direktoro de la Sxanhaja Muzeo. Post granda penado la bambuaj slipoj revenis hejmen.