Malnova presejo kaj gxia mastro

de LI YAN

OKCIDENTE de la Tambura Turo de la antikva urbo Xi'an estas malnova strato borderita de metiejoj, kiuj sin okupas pri farado de flagoj, sxildoj kaj vizitkartoj.

La strato ekzistas tre tre longan tempon. Antauxe tiuj metiejoj estis butikoj kiuj plejparte okupigxis pri antikvajxoj kaj skribiloj. Hodiaux, maljunulo Zhang Shenchu probable estas la plej veterana metiisto sur la strato kaj lia presejo havas plej longan historion.

En 1934, pro malricxeco, la 11-jara Zhang Shenchu lernis metion en karto-presejo. Poste li mem funkciigis malgrandan presejon kaj ekvivis la vivon malfacilan. Siatempe li presis per presmetodo tre malnova nenion alian ol fabrikmarkojn por butikoj de silkajxoj, salo, greno kaj vizitkartojn por iliaj mastroj. En 1980 tipografado anstatauxis la antikvan sxtonklisxan presarton. La maljuna metiisto lertis en sia laboro, tial multaj famuloj petis lin fari al ili kartojn. Kompreneble, la de li faritaj kartoj estas ne tiel delikataj, malgraux ke li nomas sian metiejon Delikata Presejo.

Lia presejo prosperis dekojn da jaroj, sed depresiis en la lastaj jaroj, cxar la aliaj dekoj da presejoj cxe la strato ekipis sin per komputero kaj nur li dauxre uzas la malnovan sxtonklisxan presarton. Do, li perdis, kredeble, siajn klientojn.

Zhang Shenchu kaj lia edzino havas kvin gefilojn, el kiuj nur la plej juna filo heredis la metion de la patro. Siatempe, la maljunulo donis al li sian presejon je duono kaj nun la komerco de la filo prosperas dank' al kompostaj sistemoj per komputero kaj granda ideogramo-gravura masxino regata per komputero, ununura en la strato. Do, la aliaj presejoj ofte petas lin fari tion, kion ili ne povas. La presejoj de la patro kaj la filo staras unu apud la alia, sed ilia komerco kontrastas evidente. En tiu de la filo estas multaj klientoj cxiutage, sed en tiu de la patro regas silento. En libera tempo la filo ofte vizitas la gepatrojn kaj kelkfoje konsiligxas kun ili, ke li acxetos por ili logxejon proksiman al li por ke ili havu felicxan maljunecon kaj ke li grandigos sian presejon kaj multigos ekipajxojn por plivigligi la entreprenon. Sed la maljunuloj eksterordinare obstinas en sia opinio kaj ne konsentis cedi al li.

Ili domagxas la malnovan presejon, cxar en gxi ili pasigis duonjarcenton kaj kulturis siajn gefilojn. La miloj kaj miloj da konataj presliteroj rememorigis al li la pasintecon. En la komenco de la 60-aj jaroj Zhang Shenchu persone plantis cedrelon fingron dikan kaj nuntempe gxi jam altas kiel trietagxa domo. Kiel cedrelo, ankaux la maljunuloj enradikigxis tie.

Kvankam ili havas tre malmulte da klientoj, tamen cxiumatene, tuj cxe la tagigxo, la maljunulo malfermas la pordon de sia presejo. Balainte la domon, li sidas post la tablo kaj atendas klientojn. Kelkfoje, en la tuta tago estas neniu kliento, li do sin distras per la malnova klisxa presilo. Tiam en la kvieta presejo auxdigxas bruoj. Se venas kliento, la maljuna paro tuj montras siajn fervoron kaj paciencon lauxeble plej grandajn. Menciante presadon, la maljunulo aspektas gxojoplena. Li konas tipojn, matricon, kaligrafian stilon kiel siajn fingrojn. Kompreneble, li bone scias ankaux, ke farado de 200 vizitkartoj bezonas almenaux 3-4 horojn, pro tio li ofte diras: "Kiel ajn, klisxa presado ne povas rivali kun tiu per komputero, kiun uzas junuloj." Sur lia vizagxo legigxas neniom da malagrableco, cxar la afero de lia filo suficxe kontentigas lin.

La maljunulo vivas sengxene. Matene li promenas sur la placo antaux la Tambura Turo ne malproksime de sia presejo. Li amas florojn kaj malgrandajn bestojn. Hejme li bredas tri katojn, kelkajn kokinojn kaj akvarion da orfisxoj, kiuj plievidentigis la vivecon de lia hejmo.