Pereo de herezo

de WANG HANPING

JULIE de 1999 estis malpermesita en Cxinio la aktivado de la kontrauxlegxa organizo Falungong (alinome Falun Dafa). Pro tio Falungong kaj gxia kreinto Li Hongzhi estis multe priparolataj de la publiko. Ankaux alilandaj jxurnaloj raportis pri tio. Kia do estas Falungong?

Mi pensas, ke niaj legantoj antauxlonge informigxis pri la profetajxo, ke en 1999 la homaron atakos plago. Kvankam ankoraux ne aperis la fenomeno en la profetajxo, tamen la diversaj herezoj pretendantaj savi la tutan homaron el la mondfino kauxzis katastrofojn al la homa socio. Falungong ja estas hereza organizo naskigxinta en la 90-aj jaroj en Cxinio. Gxi asertis, ke baldaux venos la mondfino, pereos la homaro, antaux tio la modernaj sciencoj estas senpovaj kaj, krom Falungong, neniu registaro kapablas savi la mondon.

En la mondo estas miloj da cxefherezuloj. Ili cxiuj pretendis, ke ili estas dioj aux transformigxintoj de profeto, kiu konas la misteron de la universo kaj kapablas savi la homaron. Li Hongzhi ja estas tia homo. Li diris, ke li naskigxis en 1951, en la sama tago kiel Sxakjamunio kaj en la agxo de 8 jaroj li akiris superan magian povon kaj konas la tutan universon, la estintecon kaj estontecon de la homaro. Fakte li naskigxis en 1952. Samkiel aliaj knaboj, li lernis en lernejo, poste li servis en armeo, laboris en entrepreno kaj, lerninte kelkajn jarojn cxigong-on, li kreis en 1992 Falungong kaj komencis prediki gxin. Por diigi sin, li faris kunmetitan bildon, en kiu li en stolo sidas sur lotusa trono, kaj ordonis al Falungong-kredantoj pendigi gxin.

Cxigong-o estas tradicia cxina sanprotekta ekzercado. Citinte iom el budhismo kaj cxigong-o, li kreis la vorton Falungong, tamen liaj pens- kaj agmanieroj estas tute kontrauxaj al budhismo kaj cxigong-o. Gxuste kun tiu mantelo li kaj la de li kreita Falungong trompis milionojn da homoj, el kiuj iuj ecx finis sian vivon.

Falungong allogis homojn unue per la tiel nomata mirinda efiko en sanprotektado kaj kuracado. Oni bone scias, ke metabolo, naskigxo kaj morto estas deciditaj de la natura legxo, sed Falun Dafa asertis, ke oni malsanigxas pro tio, ke li pekis, kiam li ankoraux ne venis en tiun cxi mondon, kaj tio estas repago. Se oni praktikas Falungong, li mem likvidas la malsanojn kaj kompensas la pekojn. Pro ekzercoj de Falungong oni ne bezonas kuracilon, tial multaj piaj ekzercantoj rigardis kuracadon en hospitalo malfidela al Falungong kaj rifuzis cxian medikamenton, kio kauxzis malbonajn rezultojn. Lastatempe la gazetaro malkasxis, ke multaj ekzercantoj mortis pro rifuzo de kuracado. S-ino Zhang Yuqin, suferanto de ankilozo de nuka vertebro, kredis, ke majstro Li Hongzhi povas resanigi sxin, kaj fine ne povis elteni la turmenton kaj sin mortigis. Antaux la morto sxi diris, ke sxi, demono, malhelpas aliajn en la ekzercado kaj tial sxi devas foriri al alia mondo.

Li Hongzhi diris, ke oni ne devas viziti kuraciston nek preni medikamenton, sed li mem vizitis kuraciston, prenis medikamenton kaj ecx estis operaciita je apendicito.

Li pretendis, ke li estas la unika homo kun dia povo, kapabla instali darman radon al cxiuj ekzercantoj en ilia subventro, konduki ilin al la paradizo kaj alporti utilon ankaux al iliaj parencoj, amikoj kaj aliaj proksimuloj. Li trumpetis, ke Falungong-ekzercado povas malfermi al la ekzercantoj la "cxielan okulon", per kiu ili povas penetri en alian mondon kaj vidi la fenomenojn, kiujn la karnuloj ne vidas. Cxasante tiun miraklon, multaj ekzercantoj estis atakitaj de psikozo. Du psikozaj hospitaloj de Pekino akceptis multajn psikozulojn de Falungong: En 1996 ili akceptis 9 tiajn malsanulojn, en 1997 ?10, en 1998 ?22 kaj en la unua duonjaro de 1999 ?16. Ma Jianmin, emerita laboristo de olekampo, opiniis, ke en lia ventro estas darma rado kaj per tondilo trancxis la ventron por sercxi gxin. Fine li mortis pro serioza vundo. La 18-jara Li Ting opiniis, ke li estas budho kaj liaj gepatroj ?demonoj. Li do mortigis ilin. Multaj Falungong-ekzercantoj, dezirantaj atingi la altan gradon en Falun Dafa, sin pendigis, saltis de sur domego aux sin dronigis en akvo.

Li Hongzhi substrekis, ke por sin ekzerci oni devas rompi kun aliaj doktrinoj kaj diri kun plena pieco: "Majstro Li tiel diris..." por estigi frenezan personan adoron al li.

La herezo de Li Hongzhi kontraux la sciencoj kaj homaro kauxzis grandan malutilon al la socio. Multaj personoj el la medicina, scienca kaj religia rondoj montris gxian absurdon kaj malutilon, tamen trompate de liaj tiel nomataj vero, bonfaro kaj toleremo, multaj ekzercantoj dum longa tempo ne sciis sin korekti. Nur kiam la registaro publikigis dekreton, prezentante multajn faktojn en la gazetaro, tiuj ekzercantoj vekigxis el la inkubsongxo.