Sxangxigxoj en 50 jaroj (IV)

de JI PING

CxINIO estas antikva lando kun civilizacio de 5?00 jaroj. Gxiaj sciencoj en la antikveco havis oran tempon kun epokfaraj eltrovoj de kompaso, pulvo, paperfarado kaj presarto. Sed pro la sencxesa militado kaj aliaj kialoj, la nivelo de la sciencoj kaj tekniko de Cxinio stagnis dum longa tempo. En l949, kiam fondigxis la nova Cxinio, en la tuta lando estis nur 30 institutoj de scienca esplorado kun 50?00 sciencaj kaj teknikaj laborantoj kaj mankis moderna scienco. Sed kune kun la fondigxo de la tute nova socia sistemo en 1949, establigxis la Cxina Akademio de Sciencoj. En la 50-aj jaroj Cxinio ellaboris la unuan projekton pri scienca disvolvo "Tutlanda Perspektiva Projekto de Sciencoj kaj Tekniko en l956-l967", kiu difinis esploradon kaj disvolvon de serio da gravaj bazaj kaj praktikaj teknologioj de transistoro, komputoro, auxtomatiko, radio kaj nukleo. Poste iom post iom formigxis la cxina scienca kaj teknika sistemo, kaj tio stimulis la koncernajn industriajn departementojn kaj aliajn industriojn. Dank' al la tutlanda kunlaboro en gravaj scienc-esploraj temoj, Cxinio akiris gravajn sukcesojn en la kampoj de nuklea tekniko, misilo kaj kosmonauxtiko. Aprile de l970 Cxinio lancxis sian unuan sputnikon, farante sin la kvina lando povanta produkti kaj lancxi sputnikon. En la sekvaj preskaux 30 jaroj Cxinio lancxis pli ol 40 sputnikojn repreneblajn, telekomunikajn, meteologiajn kaj scienc-eksperimentajn. En l985 Cxinio proklamis, ke gxi jam eniris en la internacian merkaton de lancxo de komercaj sputnikoj kaj posedis kapablon lancxi diversajn sputnikojn al orbitoj alta, meza kaj malalta. En l990 Cxinio unuafoje lancxis fremdlandan komercan sputnikon. Tio markis, ke la kosmonauxtiko de Cxinio envicigxis inter la avangardaj landoj.

En la lastaj 20 jaroj Cxinio donis pli kaj pli grandan atenton al disvolvo de sciencoj kaj tekniko, kaj dank' al tio gxiaj sciencoj kaj tekniko tendencas al rapida disvolvigxo. Cxinio nun havas sendependan kaj kompletan scienc-teknikan sistemon kun cxiuj fakoj kaj scienc-teknika trupo el dek milionoj da homoj, kaj akiris scienc-teknikajn fruktojn kun monda nivelo, kiel ekzemple akvobarajxo sur Yangzi-rivero cxe gxiaj Tri Gorgxoj kaj komputoro "Lakta Vojo III" povanta kalkuli dek miliardojn da fojoj en sekundo.

En 1995 la cxina registaro ellaboris la strategion "progresigi la landon per sciencoj", kies cxefa enhavo estas: preni edukadon kiel fundamenton; meti sciencojn, teknikon kaj edukadon sur gravan lokon de la ekonomia kaj socia disvolvigxo; pliigi la sciencan kaj teknikan povon de la lando kaj la kapablon turni sciencojn kaj teknikon en produktan forton; altigi la sciencan kaj kulturan kvaliton de la tuta nacio; turni la ekonomian konstruadon sur la trakon dependi de scienc-teknika progreso kaj altigi la kvaliton de la laboruloj por akceli prosperigxon kaj potencigxon de la lando.

กก 1949 1998
nombro de scienc-teknikaj laborantoj (dek mil) 5 262
nombro de sciencajkaj teknikaj institutoj (dek mil) 30 19918
temoj de scienca esploro atingintaj la internacian nivelon กก 4700
nombro de studentoj(dek mil) 15.5 223.46
nombro de lernantojde ordinaraj mez- lernejoj (dek mil) 103.9 5449.73
nombro de lernantoj de elementaj lernejoj (dek mil) 2439.1 13953.80
procentajxo de infanoj akceptantaj prope- deuxtikon 20% 98.93%

Ekonomia kaj Teknologia Disvolva Distrikto de Pekino

de JI PING

16.5 kilometrojn sudoriente de la urbocentro de Pekino estas vasta kamparo, en kiu trovigxas diversaj fabrikaj domoj, largxaj vojoj kaj elegantaj vilaoj. Tie estas la sxtatnivela disvolva distrikto, la Ekonomia kaj Teknologia Disvolva Distrikto de Pekino establita en auxgusto l994.

La diversaj disvolvaj distriktoj en Cxinio estas rezultoj de la ekonomia reformado kaj havas historion de 10-20 jaroj. Privilegiite per speciala imposta politiko kaj multaj aliaj politikoj, ili ludis la rolon stimuli disvolvigxon de la loka ekonomio. Pekino iom malfruigxis en establado de disvolvaj distriktoj, sed la starta punkto estis alta, tial la disvolvigxo estas tre rapida.

La Ekonomia kaj Teknologia Disvolva Distrikto de Pekino multe klopodis por plibonigi la medion por investado kaj akiris evidentajn rikoltojn. Foje la germana kompanio Bayer, kiu inventis aspirinon, sendis esplori la medion de investado de la distrikto. La sendito demandis: "Kia estas la averagxa ventorapido en tiu cxi loko?" La demando iom mirigis la cxeestantojn, dum oficisto de la distrikto pri intertraktado respondis en plena preteco: "Cxi tie regas la kontinenta musono de duonhumida kaj duonseka klimato de varmeta zono. La averagxa ventorapido estas 2.6 metroj en sekundo." La sendito faris salvon da demandoj pri la hidrologio, geologio kaj fueloj de la loko kaj montris kontenton pri la media kvalito, aera pureco kaj fundamenta instalo. Fine la kompanio Bayer investis 29.97 milionojn da usonaj dolaroj.

La distrikto allogis investon per verdigo kaj tenis verdigon per la investo. Tio estis sagxa metodo de la gvidantoj de la distrikto por krei bonan medion. La distrikto estas cxirkauxita de forstoj kaj en la distrikto interkrucigxas verdaj zonoj. 30% de la areo de la distrikto estas arbarizita.

La Ekonomia kaj Teknologia Disvolva Distrikto de Pekino startis malfrue en la konstruado de fundamentaj instalajxoj, sed gxi lernis sperton de aliaj disvolvaj distriktoj, tial gxi ellaboris antauxirantan projekton. En la pasintaj 7 jaroj la distrikto uzis 2.4 miliardojn da juanoj por la konstruado de fundamentaj instalajxoj, konstruis publikajn instalajxojn kun internacia nivelo, ekzemple amuza centro, porkomerca oficdomego, komuna impostolibera staplejo, hospitalo kaj internacia lernejo. Cxio tio grandigis la allogan kaj konkurencan forton de la investa medio de la distrikto.

Starigi ekonomian administran sistemon konforman al la internacia kutimo estas unu el la gravaj flankoj de konstruado de la disvolva distrikto. Por tio la distrikto faras diversajn servojn laux internacia normo.

Gxis la fino de februaro l999 la distrikto akceptis 316 entreprenojn, inter kiuj 131 estis fremdlandaj. Nun la elektro-mekanika sistemigo, biofarmacia ingxenierio, pakumo-presado kaj mangxajxa prilaborado jam formis necesan skalon kaj farigxis la cxefaj industrioj de la distrikto. La produktovaloro de biologia ingxenierio kaj la industrio de novaj medikamentoj atingos 2 miliardojn da juanoj en la jaro 2000 kaj 40 miliardojn da juanoj en la jaro 2010.

Prezidanto de la Scienca kaj Teknologia Komitato "Kreivo" de Hongkong post vizito de la distrikto diris: "Teknikistoj en Pekino estas multaj, intersxangxo inter altlernejoj estas ofta, kaj krome Pekino estas la politika, kultura kaj trafika centro, tial la latenta forto de la disvolva distrikto estas netaksebla."

KURANTAJ AFEROJ

  En la lastaj 20 jaroj la jara produktopovo de sxipfarado de Cxinio kreskis al 6 milionoj da toneloj kaj la produktokvanto de sxipoj levigxis de la 17-a al la 3-a loko en la mondo.

Gxis la fino de l998 la nombro de mendo de novaj sxipoj de la mondo estis 2?35, kaj 5% el ili estis menditaj al Cxinio.

   Novtipa rapida elektra vagonaro kun rapido de 200 km/h sukcese trapasis ekspertizon. La alterne rugxa kaj blua vagonaro konsistas el 6 vagonoj kaj unu lokomotivo kun alterna-rekta transmisiado. Tio liveras rapidan, sekuran kaj komfortan trafikilon por rapidigo de la cxina fervoja pasagxera trafiko kaj por la trafika sistemo de rapidaj fervojoj en antauxurbo de grandaj kaj mezgrandaj urboj.

  Aplikante la altebenajxan varmkolektan teknologion, Cxinio akiris porindustrian petrolon en la nordo de Tibeto, kie la absoluta alteco estas 4?00 metroj. Tio finis la historion, ke Tibeto ne produktas nafton. Gxia petrolputo estas en la plej alta loko de la mondo, kaj gxia Lunpola-baseno farigxis la plej alta petrolo- kaj gasohava baseno en la mondo.

  Gxis la fino de junio de la kuranta jaro, en Cxinio 1.46 milionoj da komputoroj estis enretigitaj kaj la nombro de uzantoj de la reto atingis 4 milionojn da homoj, kaj la reto konektigxis kun tiu de Usono, Kanado, Auxstralio, Britio, Germanio, Francio, Japanio kaj Koreio.

Krome la nombro de posedantoj de fiksa telefono en Cxinio superis cent milionojn kaj la procentajxo de posedantoj de fiksa telefono estas 9.54?.

  La cxina registaro asignis 600 milionojn da juanoj por inviti en la venontaj 3 jaroj 300 transmarajn eminentajn mezagxajn kaj junajn sciencistojn al la Cxina Akademio de Sciencoj, la plej supera institucio de scienca esplorado de Cxinio. Cxiu el ili ricevos du milionojn da juanoj por sia scienca esplorado. Ili partoprenos en la esplorado de temoj de sxtata kreiva ingxenierio kun la Cxina Akademio de Sciencoj kiel la cxefa esploranto. La esplortemoj inkluzivos novan kaj altan agronomian teknikon, logxantaron kaj sanprotektadon, kibernetikon kaj teknologion, fuelon, novajn materialojn kaj ilian avangardan produktadon, ricxfonton kaj medion, spacajn sciencon kaj teknologion, fundamentan sciencon kaj gravajn intermiksitajn sciencojn.