Al kiu versxi la koron?

Tuj kiam sxi konsentis eksedzigxi, mi trovis, ke sxi estas tiu, pri kiu mi plej multe pensas. Mi cxiam sentas grandan kordoloron rememorante sxin. Cxu vi scias, kiun vi neniam forgesos dum la tuta vivo? Mi diru al vi: estas tiu, pro kiu vi pentas.

* * *

Tio devas esti la plej kvieta tempo en mia vivo, nome kiam mi gxuas konkretan felicxon pro la konkreta edzeco. Sed tion mi neniam gxuis poste. Mia koro estis remburita de neesprimebla doloro, kiam mi rememoris la gxojon, kiu jam fore distancis de mi, kaj la eksedzon, kiun mi vundis per facilanima ofendo?Mi sxercegis kun mi mem?

?El "Absoluta Privateco"

EN la komenco de la somero de l998 furoris tra la tuta Cxinio la libro "Absoluta Privateco", kiu malkasxis la embarason de cxinoj en amo. La libro farigxis la dua paroltemo en Cxinio post la inundego okazinta somere de l998. Dume pli ol 400 gazetoj kaj jxurnaloj propagandis, reaperigis aux komentariis gxin. Imite al tio, aperis jen kaj jen, tia kaj tia libro pri "privateco", "privateco" de gefrauxloj, "privateco" de eksteredzeca amajxo, kvazaux la cxinoj farus sin aperta en unu nokto, ke cxiuj volontas paradi cxiajn privatecojn, kiujn ili povis imagi.

Tian situacion neniel atendis Antun, la auxtorino de la libro "Absoluta Privateco".

Sxajne estas necese ekspliki la fonon de la "Absoluta Privateco".

Kiel raportistino, Antun komencis en auxgusto de l995 la "Enketadon pri la kazoj de amaferoj de la modernaj cxinoj". Ekde junio de l997 sxi aperigadis siajn raportajxojn en la rubriko "Notoj de Konfesoj" en la formo de dialogo, en la semajnfina eldono de la jxurnalo "Pekina Junularo". La rakontoj veraj kaj malfelicxaj en la semajna rubriko vekis senprecedencan sxaton de la legantoj kaj cxiuj emociitaj legantoj prenis la rubrikon kiel spegulon por vidi sin mem. Legantoj de malsamaj agxoj kaj profesioj telefonis al Antun, por ke sxi intervjuu ilin. Ilia motivo estis simpla: ili nur volis versxi al Antun aux cxagrenon aux penton. Iu el la intervjuitoj diris klare: "Mi turnas min al vi nur por versxi miajn malagrablajxojn. Inter mi kaj vi ne estas konflikto pro interesoj kaj mi scias, ke vi ne volas nek bezonas ofendi min per miaj konfesoj, sed la proksimuloj ne povas esti tiaj." Antun kolektis rakontojn de 20 el la 1?00 intervjuitoj kaj eldonis la libron "Absoluta Privateco" kun la permeso de la rakontantoj, dum sxia rubriko "Notoj de Konfesoj" dauxre aperas.

Laux la difinoj de la vorto "privateco", oni certe miregis pro la apero de la libro malkasxanta "privatecon" kaj ecx akcente determinitan per la adjektivo "absoluta". Kompreneble tio estis nur ruzajxo, kiun la eldonisto artifikis por allogi legantojn kaj fari sensacion. Sxajne la subtitolo de la libro, "Enketado pri la kazoj de la amaferoj de la modernaj cxinoj", povas koncize resumi la enhavon de la libro. Granda debito de tia literaturajxo vekis nian pripenson pri la privateco de la cxinoj.

Granda sovetunia komponisto Dmitri Shostakovich priskribis en sia rememorajxo "Atestoj" la vivon en la "komuna logxejo" dum la epoko de Stalin:

La vivo de la najbaroj estas nekasxeble videbla, sekve la komentarioj estas facilaj. Cxio de la najbaroj estas videbla: kiu venis; kiam tiu foriris; kiu vizitis tiun; kiuj estas ties amikoj. Oni ecx vidas, kion la najbaroj mangxas, cxar la kuirejo estas komune uzata, kaj kiam li eliras, vi povas enrigardi, kion tiu najbaro kuiras en la poto?La vivo sarkasme priskribita de la komponisto estis tiu ankaux de plejparto de la cxinoj. En malvasta spaco oni preskaux tute ne povis teni sian privatecon. En la lastaj 20 jaroj, iom plibonigxis la kondicxoj por logxado, kaj parto de la cxinoj enlogxigxis en apartamentaj domoj, sed "privateco" restis fremda por multaj cxinoj. En taksio sxoforo eble demandas la pasagxeron: "Kie vi laboras? Kiom da jaroj vi havas? Kiom vi enspezas? Cxu la logxejo estas privata aux luita?? Kaj ambaux rigardis tian interparolon natura. Kiam du homoj interparolas pri la privata vivo de la tria homo, ili ne kutimas konsideri, cxu ilia temo estas deca, cxu ilia interparolo atencos alies privatecon. Gxuste pro tio, ke privateco estas publike priparolata, do kiam oni vere malgxojigxis aux embarasigxis pro amaferoj, ili ne volas versxi tion al siaj proksimuloj. Multaj homoj profunde kasxis sian doloron kaj ecx gxis la fino de sia vivo.

Antun diris, ke sxi establis la rubrikon en la jxurnalo por tiuj homoj, kiuj estas embarasitaj de privateco kaj havas tre multajn cxagrenojn. Sxi do volontas ludi la rolon de pastro aux psikologia kuracisto por auxskulti konfeson de pacientoj kaj helpi ilin sin liberigi de la psikologia premo. Iu el la intervjuitoj diris al Antun: "Per la konfeso mi plenumis mian devon por mia pasinteco kaj estonteco. Elversxinte cxagrenojn en la pasinteco, mi povos vizagxi al la estonteco."

S-ino Li Yinhe, sociologo de la Cxina Akademio de Sociaj Sciencoj, prezentis sian opinion pri la snobo de malkasxo de "privateco": "Tio pruvas, ke en Cxinio oni bezonas psikologiajn kuracistojn." Eksterlande la homoj versxas la koron al pastro aux psikologia kuracisto. Sed en Cxinio ne estas tia religia fono nek perfekta medio de psikologia kuraco, kaj tiuj homoj devis sin turni al raportistoj por versxi la koron, malgraux ke ili scias, ke tio ne estas la fina solvo de la problemoj.

Cxu psikologiaj kuracistoj povos radikale solvi la problemon? Kun drasta sxangxigxo de la socio kaj kresko de konceptoj pri valoro, pli kaj pli multigxis la sxangxeblaj faktoroj en la homa vivo, do kiel gardi la integrecon de la familio kaj kiel vizagxi al la krizo de amo ?eble tio estas la problemoj, kiujn multaj cxinoj devas alfronti.