Kie oni konstruis domon?

de PANG NAIYING

JAM en la antikveco la cxinoj donis grandan atenton al domkonstruado. Ili opiniis, ke familio prosperas nur tiam, kiam la hejmo situas en konvena loko; se male, gxi depresias. Ili nomis la hejmon de vivuloj hejmo de jang kaj la tombon ?hejmo de jin. En iliaj okuloj la prospero aux depresio de familio dependas de bona aux malbona situo de la hejmloko kaj tombo de iliaj antauxuloj. Tial, cxiufoje antaux dom- kaj tomb-konstruado oni petis geomanciiston jugxi la lokon. Jen iom post iom naskigxis geomanciologio.

SCIOJ MIKSITAJ KUN SUPERSTICxO

Arkeologoj malkovris, ke antaux 8 000 jaroj la cxinoj jam sciis konstrui domon en alta loko proksime de rivero aux lago kaj fari la pordon rigardanta suden. Tiam geomanciologio estis nur simpla kaj praktika determinado de situo de domo. En la skribajxoj sur besta osto faritaj en la 10-a jc a.K. legigxas noto pri elekto de logxloko far logxantoj por konstrui domon, kaj tiam terdivenado ekhavis koloron de sorcxado. En historia libro pri Tri Regnoj (220-280) legigxas jena legendo: Sun Zhong en Wu-prefektujo vivtenis sin per kulturo de melonoj. Iutage tri knaboj petis de li melonojn. Post kiam ili formangxis la melonojn, iu el ili diris al Sun: "Iru cent pasxojn malsupren de la monto, turnu vin kaj vi vidos, ke kie ni foriros, tie estas trezora terpeco. Se vi konstruos tombon tie, el viaj posteuloj estos imperiestro." Sun faris tion laux liaj vortoj kaj lia nepo Sun Quan vere imperiestrigxis.

Eble tio estis hazardo, tamen la ripetado povas diigi la rakonton. Estas multaj similaj rakontoj en la geomanciologiaj verkoj. Oni ja deziris bonan vivon kaj pro tio oni pli kaj pli kredis geomanciologion, opiniante, ke bona loko garantios ricxan vivon, kaj pro tio geomanciistoj estis rigardataj kiel feoj.

En la dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911) la kortegoj konstruigis multe da palacoj kaj mauxzoleoj kaj tiam en Cxinio geomanciologio atingis sian kulminon de disvolvigxo. Tiam oni dividis la homajn laborojn en 9 superajn kategoriojn kaj 9 malsuperajn kategoriojn, kaj geomanciistoj okupis la 4-an lokon de la 9 superaj kategorioj, t.e. post oficistaj konsilistoj, kuracistoj kaj pentristoj. La imponaj Tian'anmen-pordego, Imperiestra Palaco kaj 13 Mauxzoleoj de Ming-dinastio en Pekino cxiuj estis konstruitaj en la lokoj proponitaj de geomanciistoj.

Dank' al disvolvigxo de la moderna civilizacio oni komencis jugxi geomanciologion laux sciencaj vidpunktoj. Cxinaj sciencistoj esploris logxdomojn, kiujn geomanciistoj rigardis malbonauxguraj, kaj trovis, ke profunde sub la domoj estas potencaj elektromagnetaj ondoj kaj ecx aliaj radiaj materioj. Tiamaniere ili malkovris la enigmon, ke la malbonauxguraj domoj malutilas al la homoj, kaj venis al la konkludo, ke en la historio iuj famaj geomanciistoj havis sciojn pri astronomio, geografio k.a.

Tial iuj okcidentaj fakuloj nomas la cxinan geomanciologion subscienco. Fakte oni ne povas simple konfirmi tion. Kompreneble nur foriginte la supersticxajn elementojn el geomanciologio, oni povas trovi la sciencan elementon kasxitan en gxi kaj precipe tiun de mediologio.

CxI, VENTO KAJ AKVO EN DOMKONSTRUADO

Por konstrui domon, en la antikveco oni cxiam elektis lokon, kie kolektigxas cxi (Cxi havas la signifon de energio, aero, gaso ktp).

Kolektado de cxi estas gxenerala principo por determinado de situo de domo. Tio estas bazita sur la teorio de la antikva cxina filozofio pri cxi. Antikvaj cxinoj opiniis, ke origine en la universo estis nenio, el kiu tamen naskigxis cxi. La klara cxi levigxis supren kaj farigxis cxielo, dum la malklara mallevigxis suben kaj farigxis tero. La cxiela cxi kaj la tera cxi kune nutris la homojn kaj cxiujn aliajn estajxojn. Zhuangzi (369-286 a.K.) diris: "La homa vivo ja estas kolektado de cxi. Kolektigxo de cxi estigas vivon, kaj gxia disigxo markas morton." Pro tio geomanciistoj opinias, ke oni bone vivas nur tie, kie kolektigxas cxi.

En la naturo la vento kaj akvo havas striktan rilaton kun cxi. "Renkontinte venton, cxi disigxas, kaj renkontinte akvon, gxi haltas." Tial la loko, kie kolektigxas cxi, certe estas akvoricxa.

Sin sxirmi kontraux vento estas utile por la vivo. La nordokcidento de Cxinio estas ofte atakata de furioza vento kaj konstanta trosekeco, kio kauxzas polvan sxtormon. Iom post iom la vento forportis de tie la grundon kaj la oazoj dezertigxis. El tio vidigxas, ke vento estas malutila al cxi kaj ankaux al akvo.

Cxi-flanke ankaux aero estas rigardata kiel cxi. Cxiuj bone scias, ke aero kaj akvo estas origino de cxiuj vivantoj. Geomanciistoj trovis la interrilaton inter aero kaj akvo: Levigxinte, aero nubigxas kaj mallevigxinte, gxi pluvigxas, sekve oni nomas aeron patrino de akvo kaj akvon filo de aero. Akvo povas vaporigxi. Kiam vaporo kolektigxas super akvo, oni ekscias, ke akvo povas kolekti aeron.

"En bona loko ne mankas akvo," geomanciistoj diras. "Akvo povas esti abunda aux malabunda, proksima aux malproksima, profunda aux malprofunda, kaj tio ne signifas, ke cxia akvo estas bona." "Sen akvo malaperas la homa energio kaj kun akvo vigligxas la homoj." "En la akvoricxaj lokoj logxantoj ricxigxas kaj en la akvomankaj lokoj ili malricxas." "En la akvoricxaj lokoj abundas la logxantoj kaj en la akvomankaj ili malabundas." Krome, estas bona la akvo zigzaga kaj dom-cxirkauxanta.

Sciencistoj opinias, ke tia akvo estas utila por trinkado, irigacio, fisxado, salfarado kaj sxipado kaj krome la zigzageco de rivero malrapidigas akvofluon kaj de tio inundo estas evitebla.

Koncerne la akvan kvaliton, geomanciistoj opinias, ke se la fonto proksime de la domo estas bonodora, nesekigxanta, neinunda, malvarma somere kaj varma vintre, gxi estas bona fonto, simbolas ricxecon kaj longvivecon. Mi pensas, ke tia fontakvo similas al minerala akvo kun abundo da mikroelementoj. En Cxinio estas malsanoj, kiaj tiroida dilato, Keshan-malsano kaj naneco, kauxzitaj de malutilaj elementoj aux manko de iuj mikroelementoj, bezonataj de la homa korpo. El tio vidigxas, ke la medio de la logxloko kaj precipe la kvalito de akvo estas gravaj por la homa sano. Historiaj libroj notis, ke en la periodo de Printempo kaj Auxtuno (722-481 a.K.) Wu-regno elektis Suzhou kiel sidejon de sia cxefurbo cxefe pro gxia bonkvalita akvo. La loko estas pitoreska kaj ricxa je fisxoj, greno, teo kaj silko, tial oni nomas gxin paradizo en la homa mondo. Gxuste diris geomanciistoj, ke akvo estas ricxajxo.

IDEALA LOKO POR LOGxADO

Laux geomanciologio la cxinoj konstruis domon ofte en loko dorse al monto kaj fronte al akvo.

En la okuloj de cxinaj geomanciistoj la montoj estas drako, favora auxspicio, cxar la montoj aspektas kiel sxangxigxema drako. En la antikveco, la plej influhava tribo Zhou originis en la nordokcidento de Cxinio. Gxi iom post iom etendigxis sudorienten. Nordokcidente kusxas Kunlun-montaro, oni do prenis gxin kiel prapatron de la montoj kaj certigxis, ke gxi naskis tri drakojn, kiuj sin etendis en la centran lokon de Cxinio. Laux ilia etendigxo oni dividis ilin en tri kategoriojn kaj elektis lokon kun monto proksima al akvo kiel sidejon de logxdomo. Eble pro tio la cxemara regiono en sudorienta Cxinio estas dense logxata.

Oni ofte elektis bazon de logxdomo en loko cxirkauxita de montoj, cxar en la okuloj de geomanciistoj la montoj estas efikaj por konservi akvon kaj sxirmi kontraux vento.

Geomanciistoj ofte pririgardis la originon de monto kaj gxian etendigxon. Ili rigardis la praan monton nobla kaj opiniis, ke "montoj havas prapatron" estas tiel komprenebla, kiel akvo havas fonton kaj arboj radikon. Kun fora fonto la rivero estas longa kaj kun profundaj radikoj la folioj estas abundaj. Ili diris, ke sxtonoj estas osto de la montoj, tero ?ilia karno, akvo ?ilia sango kaj herboj ?iliaj felo kaj haroj. La imponaj montoj certe havas skeleton (malmolaj sxtonoj) kaj firmajn radikojn, dum la malaltaj kaj malgrandaj montoj ?multe da karno. La modernaj geologoj post esplorado konstatis, ke la montoj formigxis en longa tempo, ju pli grandaj ili estas, des pli frue ili formigxis, kaj sekve de tio ilia geologia strukturo estas pli stabila. Por konstrui la hejmon sur firma bazo, antikvaj cxinoj taksis teron en sercxo de la sidejo, kaj al ili placxis nur lokoj kun peza tero.