Solida komplekso por Tibeto

de HU YUN

MI konatigxis kun s-ro Ye Xingsheng en ekspozicio de tibeta kulturo. Li disponis solan cxambron en la ekspozicio por siaj eksponajxoj, kiujn li kolektis dum 35 jaroj en Tibeto. Li diris, ke la eksponajxoj okupis nur malgandan parton de lia tuta kolekto. Mi devas konfesi, ke mi ne memoris la titolojn, datojn kaj valorojn de cxiuj kolektajxoj, sed mi profunde sentis lian solidan komplekson por Tibeto.

Ye Xingsheng ne estas altastatura. Liaj okuloj estas grandaj kaj brilaj. Li parolas rapide kun mieno vigla. Post kelkaj vortoj mi jam estis infektita de lia vigleco, kaj tute malaperis mia gxenigxo pro la unua renkontigxo. Ju pli ni interparolis, des pli profunde mi sentis lian amon al Tibeto. Li jam komplete kunfandigxis kun la tero kaj popolo de Tibeto. Li diris, ke li estas han-nacia filo de Tibeto. Havante tian impreson pri li, mi povas ekspliki, kial li dedicxis 38 jarojn kaj tutan havajxon kaj persistis en frauxleco por dauxrigi sian kolektadon de antikvaj artajxoj kaj modernaj kulturajxoj de Tibeto, kaj fine donacis sian tutan kolekton el pli ol 2?00 pecoj al la nove inauxgurita Tibeta Muzeo.

En la okuloj de multaj el liaj konatoj li estas kolektisto, sed fakte li estas profesia pentristo. Kiam li estis l3-jara, li venis de sia hejmloko Sichuan al Tibeto, kie laboris liaj gepatroj. De la infaneco li sxatis pentri, kaj li ofte pauxsis en temploj, post kiam li venis al Tibeto. En templo li akiris poton por fruktoj kiel sian unuan kolektajxon. Li logxis unu jaron cxe maljuna tibetano. Li nomis la maljunulon "patro", kaj la maljunulo nomis lin "filo". Kiam li devis adiauxi la maljunulon, li multe cxagrenigxis. Por esprimi sian dankon, li donacis al la maljunulo sakon da faruno kaj botelegon da kuiroleo, dum la maljunulo al li tre delikatan florvazon faritan de tibeta bakujo.

S-ro Ye Xingsheng diris al mi, ke la maljunulo estas malricxa, sed honesta. La florvazo ne estas valora kompare kun aliaj objektoj de lia kolekto, sed en gxi enkorpigxis la bondeziroj de la maljunulo por li kaj ankaux lia sopiro al la maljunulo.

Antaux dek jaroj Ye farigxis profesia belarta laboranto. Dank' al la profesio Ye havis la sxancon vidi multajn belajn montojn, lagojn, popolajn domojn, antikvajn templojn, pregxmasojn el sxtonpecoj en sovagxejo kaj skeletojn de bovoj kaj sxafoj sur stepoj... Li ja gxuis pli multajn belajn artojn kreitajn de tibetanoj, spertis pli multajn kredojn kaj morojn kaj honestecon kaj grandecon de la tibeta nacio. Li skribis al amiko: "Antaux la altaj muroj de templo mi konis la historion de la tibeta nacio pentranta en lamplumo. Sur la skafaldoj sennombraj homoj starantaj, genuantaj aux kusxantaj pene pentradis en malforta lumo de olelampoj. Ili pentradis generacio post generacio, gxis ili pripentris cxiujn murojn, fostojn kaj trabojn en la pli ol 2?00 temploj de Tibeto. Kaj nur tiam mi komprenis, kial cxirkaux la dio-darmogardisto sur la tibetaj freskoj pendas homaj hauxto, karno kaj koro." Poste li pentris en sia verko "Animo de la Altebenajxo" bovan kapon, tibetan glavon, ostajn ornamajxojn, bronzajxojn, liturgian silkan rubandon kaj striajn plektajxojn. Tiam en la okuloj de Ye Xingsheng liaj kolektajxoj jam ne estas simplaj objektoj, sed enhavas la cxio-ampleksan spiriton kaj animon de la nacio. Li komencis kolekti kun devokonscio kaj amo, ekhavis la sinceran deziron lauxeble pli multe konservi la trezorajn kulturajn heredajxojn de la nacio.

De tiam Ye Xingsheng absorbigxis en kolektado. Li diris: "Antauxe mi diris, ke pentrado estas mia vivo. Sed kiam mi absorbigxis en kolektado, mi jam pretas oferi mian 'vivon'. Mi forlasis la penikon kaj forvendis miajn pentrajxojn." Cxiutage li vizitas la plej viglan komercan straton Bakuo en Lhasa, kie li povas trovi multajn bezonajxojn. La standoj en la strato vendas cxiutagajn uzajxojn, cxiuj irantoj portas sur si tradiciajn ornamajxojn plenajn de nacia gusto, kaj en butikoj oni hazarde trovas delikatajn ujojn uzitajn de antauxuloj. La pilgrimantoj al Lhasa portas malnovajn vestojn, sed ili certe havas cxe si ian "trezoron". Ekzemple Ye kolektis multajn "subportilojn", kiujn la pilgrimantoj portas antaux sia brusto. Tia prahistoria ornamajxo estis farita el metalo, alinomata "fulma fero" aux "cxiela sxtono". Tibetanoj diigis gxin, opiniante, ke la povo de dio aliformigxis en fulmon, enigis en la teron animon kaj faris ercon strangforma, kiu elterigxis post multaj jaroj. Oni prenas gxin kiel amuleton gardantan kontraux fulmobato kaj herezajxoj.

Multaj el lia kolekto havas historian kaj artan valoron kaj estas tre utilaj por koni kaj esplori Tibeton. Iuj el ili montris la kulturan intersxangxon inter Tibeto kaj aliaj lokoj. En la ekspoziciejo mi vidis fajencan vinkrucxon en formo de fazano. En la historio de Tibeto fazano estis rigardata kiel dia birdo kaj oni kredis, ke trinki el tia krucxo alportos felicxon. Sed Ye Xingsheng montris pli fortan intereson al bovlo ne malproksime de la krucxo. Li diris, ke la valoro de la bovlo kusxas en tio, ke gxi montras intermiksigxon de la kulturo de la nacioj tibeta kaj hana, cxar la bovlo estis farita en regiono de han-nacio, dum gxia tegajxo farita de tibetano.

S-ro Ye Xingsheng havas apartan komprenon pri cxiuj siaj kolektajxoj. Antaux iu "tanka" (tibet-stila murtapisxo) li diris, ke gxi estas religia pentrajxo, tamen bele kadrita per rugxa, flava kaj blua koloroj. La sorcxaj vortoj kaj signoj estis harmonie dispoziciitaj sur la pentrajxo, kaj la bodisatvoj estis pentritaj laux la cxinstila pentrarto. Tibet-nacio estas nacio kun forta religia kredo, kaj la kredo forte elspiranta belarton. Inter la kolektajxoj de s-ro Ye Xingsheng trovigxas sidanta budho kun interkrucitaj kruroj, budho kun du manoj kunmetitaj antaux la brusto kaj aliaj du manoj suprenlevitaj, budho kun homa korpo kaj leona kapo rajdanta sur bovo, kaj budho kun leona korpo kaj homa kapo. Cxu vi ne opinias, ke tiuj idoloj de religia kredo estas sublimaj artajxoj? Ankaux multaj cxiutagaj uzajxoj estis artisme faritaj. Ekzemple oni tre sxatas ornami zonon per jadajxo, ostajxo aux bronzajxo. Gxuste diris s-ro Ye Xingsheng: "Mi vivis en Tibeto jam 39 jarojn kaj konas multajn homojn cxi tie. Ili sxatas belecon, gxuas kaj kreas gxin. Ilia plej granda plezuro estas kreo. Tio ja estas la tuto de ilia vivo." El la kolektajxoj de s-ro Ye Xingsheng mi perceptis la karakteron de tibet-nacio.

S-ro Ye Xingsheng donacis sian kolekton al la muzeo, kaj tuj vakigxis lia cxambro antauxe tiom plena, ke oni ecx ne povis ensxovi ecx unu piedon. Kaj sxajne li perdis la graviton. "Cxu vi dauxrigos vian kolektadon?" Li ridetis, kaj en tio nerimarkeblas cxu jesa cxu nea respondo. Mi pensas, ke li ne povas simple respondi per "jes" aux "ne", cxar lia komplekso por Tibeto ne povas esti solvita per unu aux du vortoj.