Vizito al Makao (IV)

de ZHANG MEIZHI

TRANKVILE VIVI

Kio ajn grava okazas en Makao, ordinaraj Makaanoj vivas trankvile, cxar la vivo estas nedisigebla de bagateloj, kiaj mangxo kaj vesto. Mi ricevis tian impreson dum mia vizito al la Makaa Gxenerala Najbar-Asocio (MGxNA).

MGxNA, simila al la logxantara komitato en Pekino, prizorgas multajn aferojn, kiaj sekureco de la logxkvartalo, interpacigo de najbaroj, okazigo de amuzaj aktivadoj ktp. MGxNA havas almenaux du frapantajn flankojn kompare kun tiu en Pekino.

En unu flanko gxi intertraktas kun la instanco por legxaj rajtoj de logxantoj. S-ro Chan Kengjun, cxefintendanto de MGxNA, diris ke la logxantoj, kiuj estis translogxigitaj de sia logxdomo, rajtas akiri kompenson. Se iliaj interesoj estas damagxitaj, MGxNA intertraktas kun la instanco aux logxeja komercisto, ecx sin turnas al proceso por ili. Gxis nun pli ol 2?00 translogxigitoj jam akiris kompenson helpe de MGxNA.

En la alia flanko la logxantoj havas pli multajn bonstatigajn favorojn. Ekzemple MGxNA multflanke servas al maljunuloj, kia fondo de kuracejoj kaj maljunulaj pensionoj kun laborantoj. En la pensionoj funkciuloj povas per monitoro koni la situacion de apartamentoj por kontroli haladzon kaj trovi malsanajn maljunulojn. En iu pensiono mi vidis kantantajn maljunulojn, inter kiuj trovigxas la 97-jara Pan Qianyu. En sia juneco sxi estis servistino, kaj nun sxi vivas kun sia filino en la pensiono. Cxiumonate sxi ricevas vivtenan monon de la registaro. Kvankam sxi devas pagi por la apartamento, tamen la lupago estas malalta. En sxia domo trovigxas kerosena forno, sxi povas mem prepari mangxon aux mangxi en mangxejo por maljunuloj. Simple vestita, sxi havas bonan humoron kaj kantas energie.

La enspezo de MGxNA venas de socia kontribuo kaj helpo de la registaro. En MGxNA nemalmultaj estas volontuloj. S-ro Chan diris: "Makaanoj estas helpemaj. Lastan jaron, kiam inundo okazis en Yangzi-baseno, Makaanoj malavare donacis monon." Tio montras cxinan tradician virton.

HIPODROMO, HAZARDLUDEJO KAJ MUZEO

Makao estas mondfama pro hazardludo. Atinginte Makaon, mi intencis rigardi hazardludon, sed mi legis raporton pri hommortigo pro hazardludo, kio sxangxis mian intencon por sekuro.

La enspezo el hazardludo konsistigas 30-50% de la financa enspezo de Makao. Tio havigis al 40?00 homoj vivtenajn rimedojn. Sur stratoj cxie vidigxas diversaj reklamoj pri loterio, Ekz. vetkuro de cxevalo. Forlasonte Makaon, mi iris al hipodromo, sed tiutage gxi estis fermita. Same kiel la hipodromo, estas bela ankaux la Lisbona Hotelo, fama hazardludejo en Makao. Vesperigxis. La iluminata hotelo farigxis unu el la famaj noktaj vidajxoj. Lauxdire, hazardludon cxeestas cxefe turistoj el Hongkong, Taiwan kaj aliaj regionoj. Iuj Hongkong-anoj ecx veturas al Makao por hazardludo en vespero kaj la sekvantan matenon revenas al sia hejmo. Sed hazardludo ankaux kauxzas problemon de publika sekureco. S-ro Ho Hau-wah, estro de Makao, sin preparas por ordigi hazardludon en Makao cele garantii la sekurecon de la socio.

Kvankam Makao estas malgranda, tamen gxi havas multe da neforgeseblaj muzeoj, kiel tiuj pri maro, pri konkursaj auxtoj, pri vino kaj pri historio kaj kulturo. La muzeoj estas gustoplenaj. Cxiufoje, kiam mi vizitis ilin, mi demandis min: "Cxu vi multe scias pri Makao?" Ne multe, tre malmulte. Mi volis longe resti en tiuj muzeoj por remacxi cxiun eksponajxon, en kiu estas enkorpigita samsangeco. Pro tempolimigo mi devis adiauxi Makaon. Se mi havas ion por diri al Makao, tio estas mia elkora dezirego: "Revenu, Makao!"