tamburado de Renqiu

WANG JIANGANG kaj HUANG KUIFANG

RENQIU estas antikva urbeto meze de Hebei-provinco. Cxiujare en la 15-a de la unua monato laux la cxina luna kalendaro, t.e. la lanterna festo, okazas solena tambura festivalo. Tiutage en Renqiu kolektigxas tamburistoj el diversaj lokoj, super la urbeto flirtas koloraj flagoj, cxie auxdigxas tondra tamburado kaj kolektigxas maro da rigardantoj. En la urbeto regas gaja atmosfero.

Tiu moro aperis antaux kelkaj jarcentoj. Jam en la Suda Song-dinastio (960-1279) sur la batalkampo kontraux agresantoj viglis brava heroino Liang Hongyu. Por kuragxigi sian edzon en la batalo kontraux la malamikoj sxi ofte tamburis en la komenco de la batalo. Influate de Liang, la Renqiu-anoj lernis tamburadon kaj poste aplikis gxin en pli kaj pli multaj aferoj: por celebri la ricxan rikolton, por soleni geedzigxon kaj feston, por peti pluvon de la Cxielo... Tie la tamburoj estas pezaj kaj grandaj, gxenerale kun diametro de 2-2.2 metroj. Por movi gxin estas bezonataj dekkelkaj fortaj junuloj. Dek homoj samtempe frapas gxin cxirkauxe. Tradicio diras, ke antauxe en Renqiu oni povis tamburi en 108 ritmoj.

Cxi-jare ni veturis al Renqiu kaj spektis la tiean tamburadon en la 15-a de la unua monato kaj propraokule spertis la imponajn spektaklojn. Ni memoras, ke en la 8-a matene, samtempe ektondris dekoj da tamburegoj. La bruego auxdigxis tra la placoj kaj stratoj. La bravaj tamburantoj svingis frapilojn kaj ekdancis la diverskoloraj silkaj kvastoj ligitaj al la frapiloj... El ili estis dekkelkaj junuloj en kvadrataj kapvestoj kaj antikvecaj kirasoj. La tamburado de la junuloj sonis kiel fulmotondro, dum la knabinoj frapis modere kaj gracie.

Niajn okulojn frapis kolora standardo kun la vortoj "Vilagxo Tianmenkou". Sub la standardo la gvidanto de la tamburantoj Guo fiere diris al ni, ke la tamburado de lia vilagxo estas la plej eminenta en Renqiu kaj havas plej longan historion. Li diris, ke en lia vilagxo cxiuj logxantoj inkl. de 7-jaraj geknaboj kaj pli-ol-80-jaraj maljunuloj estas lertaj en tamburado. Oni diris, ke en la lasta periodo de Qing-dinastio (1644-1911) pro la socia tumulto kaj ekonomia depresio oni ne plu interesigxis pri tamburado kaj la vilagxanoj maltrankviligxis pri la ebla perdigxo de la arto de la tamburado, tiam en Tianmenkou aperis homo, kiu vizitis multajn vilagxojn kaj post 28 jaroj notis 68 ritmojn de tamburado.

En la lastaj jaroj tre viglis la kultura vivo en Renqiu kaj oni disvolvis la tamburadon al 82 ritmoj. Surbaze de la antauxaj ritmoj oni pliigis multajn taktojn, dume la tamburantoj ampleksas ne nur virojn, sed ankaux virinojn kaj geknabojn. La tamburado estas tre sxatata de la renqiu-anoj.

Apenaux finis sian parolon s-ro Guo, denove levigxis la bruego de tamburado. Unue auxdigxis tri eksplodaj sonoj kaj sekvis ilin densa salvo da tamburaj bruoj. Starante apud tamburego mi sentis, kvazaux la tero ekbatus.

Kiam la prezentado atingis sian kulminon, la diverslokaj teamoj de tamburantoj montris cxiu sian fortecon. En tondra kriado la tamburantoj frapadis pli kaj pli energie, tiel ke la prezentado sxangxigxis en konkurson. Intertempe s-ro Wang, estro de la teamo de la vilagxo Sunjiawu, diris al mi: "Cxiuj tiuj tamburantoj estas spertaj terkulturistoj. Por la tambura festivalo ili komencas la preparadon cxiujare tuj post la auxtuna rikolto kaj cxi-jare ni acxetis novajn tamburojn kaj rekvizitojn. Multaj vilagxanoj sin anoncis por la prezentado. Cxi-jare 63 homoj de nia vilagxo venis al la prezentejo, 2-oble pli multe ol en la pasinta jaro." Li diris plue: "En nia vilagxo oni aparte sxatas tamburadon. Cxe ni la tamburado ne nur simbolas gxojon, sed ankaux ludas la rolon de kohereco. Cxe ni cxiuj kadroj kapablas lerte ludi tamburadon, alie ili estas ne tiel prestigxaj. Krome, la tamburado rolas ankaux kiel komunikilo. Por kolekti la vilagxanojn oni cxiam tamburas kaj, auxdinte la bruon de tamburado bruon, oni kolektigxas pli rapide ol telefone informite."