De Schlappner al Houghton (II)

de XIANG HONG

SCHLAPPNER malsukcesis en penado partoprenigi la cxinan teamon en la mondpokala piedpilka konkurso, kio disrevigis la cxinojn. Malgraux tio, ke dauxris la diskuto "Cxu la cxina teamo devas havi alilandan trejniston?", cxina trejnisto Qi Wusheng jam komencis peni sur la azia piedpilka ludkampo por partoprenigi siajn piedpilkistojn en la mondpokala konkurso en Francio. Ankaux Qi malsukcesis kiel la ekscxeftrejnistoj.

Tiam en la lig-matcxoj de la profesiaj piedpilkaj kluboj jam viglis pluraj alilandaj trejnistoj, inkl. de la "patro de la moderna piedpilkado de Koreio" kaj ekscxeftrejnisto de la pollanda piedpilka teamo. Tiuj famaj trejnistoj unu post alia venis en Cxinion kaj inokulis novajn ideojn al la cxinaj piedpilkistoj. La cxinoj metis grandan esperon sur ilin kaj iom post iom komprenis, ke por atingi la nivelon de piedpilkado de Euxropo kaj Sud-Ameriko kaj fine havi forton rivali kun ili, necesas tempo eble de pli ol unu generacio. Ili komprenis, ke eksterlandaj trejnistoj ludos rolon eble nur en mallongigo de tiu periodo.

Februare de 1997, 26 trejnistoj de cxinaj profesiaj piedpilkaj kluboj unuanime elektis Houghton el la multaj kandidatoj, tiel ke li farigxis cxeftrejnisto de la cxina piedpilka teamo. Tio eble rezultis el liaj brilaj sukcesoj: Li laboris kiel cxeftrejnisto de piedpilkaj kluboj de Svedlando, Anglujo, Kanado kaj Saudi-Arabio, 9-foje sukcesigis la de li trejnitajn teamojn en cxampionado kaj gvidis iun teamon en la finalon de la Euxropa Cxampioneca Konkurso.

Samkiel Schlappner, ankaux Houghton estis ambicia cxe sia cxeftrejnistigxo: "Post 4 jaroj mi certe gvidos la cxinan teamon en la finalon de la Mondpokala Piedpilka Konkurso en 2002."

En Azio la cxefaj rivaloj de Cxinio estas Koreio, Japanio, Irano kaj Saudi-Arabio. Houghton faris la supran promeson cxefe pro tio, ke en 2002 Koreio kaj Japanio estos gastigantoj, tial ili estos nepraj partoprenantoj kaj tiam malpliigxos du rivaloj por la cxina teamo kaj por gxi la sxanco estos pli granda. Tamen por Houghton la jara salajro (250 000 pundoj) ja ne estas facile akirebla, cxar cxinaj piedpilkistoj estis plurfoje venkitaj en la konkurso kontraux malforta teamo pro sia psika malforteco. Houghton estas fama pro sia bona teorio pri piedpilkado kaj nun li, kiel eminenta psikologo, devas sukcese trejni cxinajn piedpilkistojn.

Houghton plurfoje diris, ke la cxina teamo estas elstara en Azio. Li ofte lauxdis la piedpilkistojn: "Vi estas bravaj." Pri iliaj mankoj li rimarkigis per mildaj vortoj. Li neniam riprocxis la sportistojn. Li estas koherema, kompare kun la antauxa cxeftrejnisto de la cxina teamo, kiu ofte jxetis koleran rigardon.

Houghton instruis al siaj sportistoj ludi pilkon per cerbo, sed ne sole per la piedoj. Li diris, ke oni ne devas fari sin pilka masxino. Post trejnado li ofte konigis la taktikon al la sportistoj. En la okuloj de la apudstarantoj tio kredeble estas lekcio de profesoro por elementlernejanoj, sed Houghton opinias, ke oni devas aldoni al la ludistoj la sciojn, kiuj mankas al ili. La cxinaj piedpilkistinoj, kvankam venkitaj de la usonaj, estas rigardataj kiel la unuaklasaj en la mondo kaj la publiko komentariis, ke ili estas lertaj en uzo de la cerbo. Koncerne la cxinajn piedpilkistojn, iliaj tekniko kaj fizika forto sendube estas bonaj, tamen ili malofte sukcesas, cxar ili ne estas lertaj en uzo de la cerbo.

Estas gxojige, ke eksterlandaj trejnistoj nun sxangxas la fizionomion de la cxina piedpilkado. Nun la lig-matcxoj de la cxinaj profesiaj piedpilkaj kluboj estas rigardindaj kaj plie, se ne okazos io neatendita, la unuaj tri teamoj senescepte estos tiuj gvidataj de alilandaj trejnistoj. Ankaux Houghton per sia nesxangxebla ludmaniero "4-4-2" gvidos la cxinan olimpikan teamon en la kvalifikan konkurson de la azia regiono por la Olimpiaj Ludoj en Sidnejo. Se la cxina teamo gajnos la unuan lokon de la kategorio, do li estos traktata kiel heroo; se ne, eble anticipe finigxos lia trejnista vivo en Cxinio.

Antaux nelonge la Centra Televizio de Cxinio telesendis la televidan filmon "Survoje" pri la cxina piedpilkado. La titolo bone montras la staton de la cxina piedpilkado. Survoje al venko, pene laboras grupo da homoj, inter kiuj estas Schlappner kaj Houghton.