Ekspediciado en valo de Jinsha-rivero

de CHENG WEIDONG

LA tri riveroj Yangzi, Lancang kaj Nujiang paralele fluas en Yunnan-provincon kaj pli kaj pli proksimigxas unu al la alia. La lokon paralele trafluatan de la tri riveroj ni nomas "Tri-rivera paralelejo". Gxi estas fama sxtatnivela pitoreskejo: torentaj riveroj, kontinua cxeno da negxmontoj, prosperaj arbaroj?Tie kusxas pitoreska Shangrila ?Diqing-altebenajxo, tra kiu fluas la tri riveroj Lancang, Nujiang kaj Jinsha, la supra parto de Yangzi-rivero.

EN LA KANJONO TIGRO-SALTO

Kiam nia vojagxo por sercxi Shangrila baldaux finigxos, ni venis al la paralelejo de la tri riveroj. Je la unua vido mi estis fascinita de la imponeco de la kanjono Tigro-salto.

La kanjono, 107 km sudoriente de Zhongdian, faras miraklan pejzagxon sur Jinsha-rivero, kiu en tiu parto estas krampita de la negxmontoj Yulong kaj Haba. Geologia materialo diras, ke la kanjono formigxis pro tio, ke Yulong-negxmonto grandskale altigxis dum la rivero Jinsha forte mallevigxis. En la centro de la plej mallargxa parto de la rivero elstaras granda roko pli ol dek metrojn alta, al gxi la fluo sin jxetas tondrante. Rakonto diras, ke helpe de la roko tigro transsaltis la kanjonon, tial gxi ricevis la nomon Tigro-salto. La kanjono, 16 km longa, dividigxis en tri partojn, nome la supran, mezan kaj malsupran. La diferenco de akvoniveloj inter la partoj supra kaj malsupra estas 214 metroj, kaj tiu de la marniveloj inter la kanjono kaj la pinto de la negxmontoj estas 3?00 metroj.

Ni malsupreniris laux sxtona vojeto, kiu antauxe estis uzata de karavanoj komercantaj pri teo kaj cxevalo inter Tibeto kaj landinterno. Survoje ni ja renkontis karavanon. Por iri kiel eble plej proksime al la rivero ni devis grimpi malsupren laux rokoj. Mi strikte altenigxis sur rokoj kaj atente movis mian korpon. Post pena grimpado fine mi rajdis sur roko proksima de la roko menciita en la antauxa paragrafo. Sub mi ondoj alte levigxis tondrante, kvazaux la tero tremus. Mi stringis gxin per la gamboj, kaj la pantalono tute malsekigxis de akvo. Mia koro forte batis, kaj kun okuloj malfermitaj mi ne kuragxis movi min. Post kelkaj minutoj mi trankviligxis kaj elprenis fotilon el mia sako. Kun unu mano firme kaptanta la rokon mi ekfotis per la alia. Mi povis diri, ke sxajne mi ne fotis, sed spertis spektaklon kun animskua imponeco per mia vivo.

LA UNUA KURBIGxO DE YANGZI-RIVERO

30 km sude de la kanjono Tigro-salto, cxe la vilagxo Shasongbi de Zhongdian-gubernio, Jinsha-rivero mallargxigxas kaj mildigxas. Gxi abrupte turnas sin en V-formo kaj fluas nordorienten. Tiu parto estas nomata "la unua kurbigxo de Yangzi-rivero", tio formigxis pro tio, ke en kvaternaro okazis Alpo-Himalaja-terkrusta movado, la apudrivera urbeto Shigu levigxis kaj formis monton. Tio alidirektis la riveron Yangzi.

Neatendite, kiam mi vidis la kurbigxon propraokule, gxia imponeco ne estis kiel mi imagis. Logxantoj diris, ke pli bone oni spektu imponan panoramon en aviadilo. Tio ja ne eblis por mi. Mi do prenis fotilon, grimpis sur la monton, tamen krom verdaj kampoj kaj vasta akvo, nenion mi vidis. Nur brikaj domoj kun nigra tegola tegmento cxirkauxitaj de verdaj arboj aspektas antikvecaj kaj idiliaj.

LA KANJONO DE SHANGRILA

Forlasinte la kanjonon Tigro-salto, mi dauxrigis mian vojagxon al alia kanjono Birang alinome Shangrila-kanjono, kiu situas en Gezan-distrikto de Zhongdian. Nia auxto portis nin cxe la enirejon de la kanjono.

Ni piediris en la kanjonon laux sxtoneta vojeto zigzaga apud rivereto. La rivereto estas klara, auxdigxis tondro de kunfluigxo de akvo. Altaj arboj kaj abundaj plantoj sxirmis kontraux la suno. Humideco kaj vento malvarmigis min, la temperaturo estas 4-5ºC malpli alta ol ekster la kanjono. Krom tondro de fluo kaj sporada kanto de birdoj, nenio sonas. En fundo de la kanjono, vidigxas nur mallargxa strio da cxielo. Tio sentigis al mi, ke homo estas nur guto da akvo de maro. Dum la tuta vojagxo, ni renkontis neniun. Senhoma regiono estas ne polucia. Do ni povis senzorge trinki akvon el fonto. Gxi ja estas pli dolcxa ol minerala akvo.

Sur revena vojo el la kanjono, estas serene. Ni ebriigxis de la pitoreska pejzagxo: safira cxielo, blankaj nuboj, kolorricxaj floroj sur malproksimaj deklivoj. Ni haltigis la auxton por registri la belecon per mia fotilo. La unika beleco de la altebenajxo ja estas malfacile esprimebla per vortoj: inter montoj, bandoj da bovoj kaj sxafoj promenis sur vasta stepo; sur kampo homoj kantante gxuas la rikolton; sur deklivoj sunumigxas jxus falcxitaj sekalaj garboj; inter montoj sxvebas ebriigaj dolcxaj kantoj. Tiuj bildoj instigis mian amon al la valo, kaj la pitoreskeco, kvieteco kaj paco tute apartenas al Shangrila en mia kapo. Je la fino de nia vojagxo, mi ne povas elteni min: mi benas vin, pitoreska Diqing-altebenajxo ?Shangrila de la homaro! Cxion bonan al vi!