INTER NI

Cxinaj esperantistoj trovis la jaron 1999 sxajne plej intensa, cxar en tiu jaro ili havis multajn Esperantajn kunvenojn. En julio ili partoprenis en la 84-a Universala Kongreso de Esperanto, kaj, reveninte hejmlanden, iuj el ili tuj veturis al la pitoreska urbo Guilin en suda Cxinio por la 4-a Cxina Kongreso de Esperanto. Malgraux laco pro la longa vojagxo, multaj el la partoprenantoj de la Guilin-a Kongreso senripoze hastis al Hanojo por alesti la 2-an Azian Kongreson de Esperanto. Kvankam ili estis lacaj, tamen ili sentis grandan gxojon, cxar ili sciis, ke tia sxanco ne estis malofta. Ili opiniis, ke la skalo de tiuj kongresoj estas pli granda kaj la temoj pli signifaj. Ili ja estis gxojaj pene laborante por tio, kaj tio certe farigxos movforto kuragxigi ilin dauxre labori por Esperanto. "Kantu la saman kanton" en cxi tiu numero raportas pri la cxina kongreso, kaj en la sekvanta numero vi legos raporton pri la 2-a azia kongreso.

Legantoj volas legi pri moro de cxinoj en konstruado de domoj. "Kie oni konstruis domon?" en cxi tiu numero konigas al vi la moron de cxinoj en elekto de loko por konstrui domon, kaj tiu moro estas nomata "geomancio". Tiu moro malsamas cxe diversaj nacioj kaj en diversaj lokoj, kaj la sameco estas en tio, ke gxi estas kaj praktika kaj iom supersticxa.

Por la homaro herezaj organizoj kaj iliaj konsekvencaj damagxoj ne estas fremdaj, kaj Cxinio ne estas escepto. "Falungong" menciita en cxi tiu numero ja estas hereza organizo. Multaj ekzercantoj de Falungong deviis de la normala psiko kaj estigxis tragedio por multaj homoj kaj familioj. La malutilo de Falungong estas terure granda. Gxi indignigis la tutan socion kaj neniu miris, kiam gxi estis malpermesita.