Kelkaj fragmentoj de la 84-a UK

de TAN XIUZHU

LA 84-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 31-a de julio gxis la 7-a de auxgusto 1999 en Berlino, kun 2?00 partoprenantoj el 65 landoj.

LA KONGRESURBO KAJ KONGRESA TEMO

Mi ja havas grandan intereson kaj scivolemon pri la gastiganta urbo Berlino. Gxuste kiel diris d-ro L. C. Zaleski-Zamenhof, nepo de la auxtoro de Esperanto, en la inauxguro, gxi estas "urbo kies cxiu sxtono sxajna grave sxargxita de historio, urbo, kiel oni iam ordonis, ke Esperanto malaperu, sed urbo, kiu farigxas por la semajno venonta cxefurbo de Esperanto, urbo, kie oni iam estris la holokauxstron de hebreoj, sed kiu dum kelkaj tagoj simbole transdonos la verdan standardon al la amikoj en Tel-Avivo".

La unuaj impresoj pri Berlino kiujn mi havis cxefe el filmoj estis ruino de la milito, poste la Berlina muro, kiu staris kiel simbolo de la kontrauxstaro de la Oriento kaj Okcidento. La terura masakrado de la nazioj al judoj gxis nun hirtigas miajn harojn, sed la surgenuigxo de la ekscxefministro de la Federacia Germanio s-ro Willy Brandt antaux la monumento al masakritaj judoj en Varsovio forte kortusxis min kaj vekis mian estimon al li. La malfavora sinteno de GDR al Esperanto siatempe grave influis nian EPCx, ke gxi pauxzis preskaux tri jarojn de 1954 gxis 1957, sed en Germanio ni havis amikojn, perantojn kaj legantojn, kia s-ro Karl Maier.

Vere estas signifoplene diskuti pri la kongresa temo "Tutmondigxo ?cxu sxanco por paco" en la urbo kun tia historia fono. Post viglaj debatoj oni gxenerale konkludis, ke tutmondigxo prezentas sxancon al paco, sed gxi ne estas sxanco por paco. "Analizinte la aktualan, cxiam pli rapidan disvolvigxon de la tutmondigxo, kiu tamen realigxas laux modelo, kiu kuntrenas la elcxerpon de la naturaj rimedoj de nia planedo, tio estas de nia heredajxo al la postaj generacioj, kaj kiu alprenas en multaj rilatoj la formon de superregado fare de la plej prosperaj landoj de la mondo, kaj sekve elvokas fortigxon de naciismo kaj apartigxemo multloke, kio siavice endangxerigas pacon," la kongreso "alvokas al Unuigxintaj Nacioj, al ties instancoj, al cxiuj internaciaj forumoj, al la neregistaraj organizajxoj kaj al la uzantoj kaj parolantoj de Esperanto tra la mondo doni gravan atenton al tiuj cxi aspektoj de tutmondigxo kaj klopodi direkti la procezon tiel, ke cxiuj homoj de la terglobo profitu el gxi. Tio povas okazi nur cxe senkondicxa respekto de cxiuj homaj rajtoj inkluzive de la rajtoj je lingva kaj kultura diverseco"; "alvokas al la ekonomie prosperaj kaj politike fortaj sxtatoj celi ne asimilon de la cetera mondo sed unuigxon kun gxi surbeze de reciproka kompreno, respekto kaj reciprokaj avantagxoj, cxar nur tia tutmondigxo povas garantii por la homaro solidan pacon en vera felicxo".

NIAJ TRI GERMANAJ AMIKOJ

En la inauxguro de la kongreso s-ro Osmo Buller, gxenerala direktoro de la CO kaj s-ino Michela Lipari, gxenerala sekretario de UEA, honore menciis la nomojn de s-ro Karl Maier, kiu kun 98 jaroj estis la plej agxa inter la kongresanoj, kaj s-ro Bruno Vogelmann pro la 90-a datreveno de lia naskigxo en la 30-a de julio 1999. La tuta cxeestantaro salutis ilin per varma aplauxdado. Mi kaj miaj kolegoj kaj samlandanoj en la kongresejo sentis duoblan gxojon pro tio, cxar ili estas niaj malnovaj fidelaj amikoj dum multaj jaroj.

S-ro Karl Maier lernis Esperanton jam en 1924. Li venis al Tianjin de Cxinio en 1932 kaj laboris tie kiel dentisto 22 jarojn. Dum tiu tempo li konatigxis kaj amikigxis kun multaj cxinaj samideanoj. Post kiam li revenis al la Orienta Berlino en 1955, li farigxis peranto de EPCx. Pro sia diligenta laboro li havis jam pli ol 300 abonantojn fine de 1961. Posttagmeze de la 3-a de auxgusto mi kaj mia kolego Wang Jianbing kaj s-ino Yu Jianchao el la Esperanta Sekcio de la Cxina Radio Internacia iris viziti lin en lia hejmo. Malgraux sia granda agxo kaj nia insista deadmono li iris al la trajnhaltejo por nin atendi. En lia logxejo cxie videblas cxinaj objektoj: cxinstilaj sxrankoj, pentrajxoj, brodita murtapisxo, porcelanajxoj kaj aliaj memorajxoj, cxio cxi tio montras la amon de la maljunulo al Cxinio kaj cxina kulturo.

S-ro Bruno Vogelmann estas bone konata de nia verda komunumo kiel ricevinto de la Premio de Degucxi en 1992 kaj Premio de Fame-fondajxo en 1993. Dum la kongreso oni okazigis prelegon pri lia verko "Nova Realismo", en kiu mi menciis kelkajn liajn aferojn rilate al Cxinio kaj cxina Esp-movado: lia prelegvojagxo tra Cxinio pri medioprotekto en 1984, lia kunlaboro kun Cxina Esperanto-Eldonejo por eldoni la Internacian Komerca-ekonomikan Vortaron kun aldono de cxina kaj japana lingvoj en 1990, la Novan Realismon en la cxina kaj Esperanto samtempe en 1992, lia subvencio al la Cxina Esperanta Biblioteko, al trejnado de cxina Esperanta fakulo, al eldono de la Cxinmedicina Vortaro, k.a. Okaze de lia 90-jarigxo ni preparis por li salutkarton kun subskriboj de niaj samideanoj en la oficejo de CxEL kaj EPCx. Dum la kongreso ankaux aliaj samideanoj inkluzive de estintaj kaj estantaj gravaj homoj de nia komunumo subskribis sur gxi sian nomon por esprimi kune kun ni varman gratulon kaj altan respekton al li. Mi kredas, ke tio multe gxojigos lin.

La tria germana amiko estas s-ro Heinz Schindler, kiun s-ro Osmo Buller menciis en la fermo de la kongreso kiel ricevinton de la cxijara Premio de Fame-fondajxo. Dum la pasintaj jaroj li partoprenigis je sia propra kosto pli ol 10 samideanojn cxefe el malricxaj landoj kiel Bulgario, Cxinio, Kazahio al universalaj kongresoj kaj aliaj Esperantaj renkontigxoj. Li ankaux subvenciis kulturajn aferojn de nia movado kiel eldono de la libro "Monumente pri Esperanto" de UEA kaj plurfoje mondonacis al nia Fondajxo EPCx-abono. La tri menciitaj samideanoj meritas nian admiron kaj profundan riverencon. Ni sentas nin fieraj kun ili kiel amikoj.

EPCx EN LA KONGRESO

La kunsido de EPCx-legantoj jam farigxis kutima programero de la kongreso. Cxi-jare gxi okazis preskaux tuj post la solena inauxguro, al kiu partoprenis cx. cent homoj. Inter ili estis nia malnova peranto s-ro Karl Maier, eksprezidanto de UEA s-ro Lee Chong-Yeong kaj iama vicprezidanto s-ro Ulrich Lins kaj vicprezidanto de KAEM s-ro Takeuti Yosikazu. En la kunsido mi, kiel reprezentanto de EPCx, prezentis al niaj legantoj la aktualan situacion de EPCx kaj kelkajn arangxojn planitajn de la redakcio por festi la 50-jarigxon de la revuo en la venonta jaro, kiel ekzemple starigo de nova rubriko rilate al tiu 50-jarigxo kaj organizado de vizitgrupoj de legantoj kaj perantoj al Cxinio. Kaj la legantoj same kiel antauxe montris al ni grandan simpation per diversaj proponoj pri la enhavo, formo kaj distribuado de la revuo.

Ni ankaux havis gicxeton en la kongresejo, kie ni ne nur varbis abonantojn, sed ankaux akiris novajn amikojn kaj intersxangxis diversajn informojn. Preterpasante nian gicxeton s-ro Humphrey Tonkin, iama prezidanto de UEA, lauxdis nian laboron pri EPCx, demandis pri niaj malfaciloj kaj montris deziron iaeble helpi nin.

INTERPAROLO KUN D-RO REINHARD SELTEN

Prof. Reinhard Selten, kiu ricevis premion Alfred Nobel pri ekonomiko en 1994, enkondukis IKU, kiel gxia direktoro en la kongreso. Renkontinte lin kaj lian edzinon en la kongresejo mi havis kun ili tre liberan interparolon. Al mia demando, kiel li opinias pri la Berlina kongreso kaj IKU, li respondis, ke li estas kontenta pri la kongreso kaj la prelegoj de IKU estas interesaj kaj suficxe multe vizitataj. Kiam mi diris al li, ke ni ofte mencias lian nomon por propagandi nian lingvon en konsidero ke li mem estas elokventa atesto por persvadi la publikon, li ridis kaj diris, ke li deziras ion fari por nia movado, kvankam li estas okupita pri la fako. Krom Esperanto li parolis ankaux iom pri scienca disvolvigxo de Usono kaj Germanio, pri la edukado de Germanio kaj Cxinio, pri siaj studentoj el Sxanhajo kaj Taiwan de Cxinio, kaj sia baldauxa vizito al Cxinio. En imago de ni ordinaruloj, li kiel Nobel-premiito povas esti dignoplena kaj ecx mistera, sed efektive li estas homo tre afabla kaj facile alirebla kaj ankaux bona edzo. Dum la kongresaj tagoj li cxiam estis kune kun sia edzino, persone pusxante sxian rulsegxon. Mi diris al ili, ke ili gxuas ne nur la kongresajn programerojn, sed ankaux felicxon de la kunestado. Tiam s-ino Elisabeth Selten vidigis sur sia vizagxo mildan rideton en signo de kontento kaj konsento. Sxi diris, ke hejme ili ne povas cxiam tiel kune, s-ro Selten havas sian propran aferon kaj sxi povas sendepende fari multon. Vere agrable kaj ne forgeseble por ni paroli kun ili.

ALIAJ EROJ DE LA KONGRESO

Najbare de la gicxeto de EPCx estis gicxeto de TEJO kaj tiu de afrika agado. Tie ofte kolektigxis amasoj da viglaj gejunuloj kaj interesatoj. Ili aldonis al nia kongreso vivecon kaj koloron.

En la kongreso KAEM-anoj el Japanio, Koreio kaj Cxinio kun Puramo Chong kiel prezidanto akurate kunvenadis kaj serioze kaj devokonscie diskutis kaj decidis gravajn problemojn por la azia movado.

Pro sia diligenta kaj fruktodona laboro kaj ankaux pro montrita kapablo niaj japanaj kolegoj vaste promociigxis en la kongreso: s-ro Yamasaki Seiko elektigxis kiel honora membro de UEA, s-ro T. Huzimoto kiel nova estrarano zorganta pri landa agado kaj kulturo, s-ino Syozi Keiko kiel membro de la elekta komisiono kaj s-ro Takeuti Yosikazu kiel komitatano C. Gratulon al ili.

Premio "Infanlibro de la Jaro 1998" estis aljugxita al Kroatia Esperanto-Ligo pro la libro "Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapic" de Ivana Brlic-mazuranic. Gxin esperantigis Maja Tisxljar, denaska Esperanto-parolanto el Kroatio, studentino pri astronomio kaj fiziko en Universitato Bonn en Germanio. Sxi kaj sxia fratino Danka Tisxljar kune ludis en la "Dramo por kvin aktoroj, du publikoj, unu infano kaj unu teknikisto", kiu ricevis grandan sxaton en la kongreso.

La programeroj de la kongreso estis tre abundaj kaj mi neniel povis trakti ilin cxiujn, tamen cxiu kongreso vizitita estas por mi nova sperto gustoplena, senescepte la Berlina.