Subtenu kaj flegu Rondon Familian

de AMRI WANDEL (Israelo)

MI estas la nova gvidanto de Rondo Familia. Mi iom hezitis "heredi" tiun taskon de Renato kiu fondis kaj vartis RFn dum multaj jaroj. Nun Renato sentas ke liaj infanoj jam tro agxas, kaj petis min transpreni tiun rolon. En tiu okazo mi sxatus danki Renato-n por lia multjara laboro kaj anticipe por lia plua estonta subteno, kaj la redaktoron de la RF-cirkulajxo, Jorgo, kiu post tiu cxi n-ro forlasas la redaktoran taskon.

Multaj el vi versxajne konas min, sed por la ceteraj jen mallonga familia sinprezento: mi logxas en Israelo, kie mi estas profesoro de astrofiziko en la universitato de Jerusalemo. Kvankam mia edzino kaj mi ne estis "internacia paro", ni ja konatigxis en Esperanto-kurso. Ni havas tri infanojn, Tali (14), Maja (11) kaj Raneto (5), kun cxiuj tri mi parolas Esperanton denaske. Hejme ni parolas cxefe la hebrean, sed la infanoj fakte estas trilingvaj, cxar la du filinoj naskigxis en Usono, kaj tiun cxi jaron ni denove pasigas en Usono.

Mi kredas ke RF plenumas gravan rolon servante kiel ligilo inter familioj kaj generacioj: gxi reprezentas la mezan generacion, kiu ofte ankaux havas malgrandajn infanojn. Tiu generacio trovigxas inter la junularo kaj la pli agxa generacio, kiu konsistigas la plejparton de la E-movado. Mi kredas ke RF devas surpreni ecx pli grandan rolon ol tiun kiun gxi plenumis gxis nun, en pluraj terenoj:

1. Krei pli efikan ligilon inter la E-familioj kaj atingi pli da familioj per la "Cirkulajxo" (eventuale en nova formo) kaj per pluaj rimedoj (ekzemple la interreto).

2. Plue kontribui al la evoluigo de "familiaj" terminoj (la "Hejma Vortaro", kiun iniciatis Renato, kaj transprenis Jouko Lindstat kun internacia teamo de nacilingvaj respondeculoj ?gxi estas havebla sur la TTT, kaj baldaux aperos nova papera eldono).

3. Agi por plibonigi kaj multnombrigi la renkontigxojn por E-familioj kaj infanoj. Nuntempe la plej konataj el tiuj estas REF, PSI, IF kaj la IIK (lige kun la UK). Mi kredas ke unu el la plej gravaj celoj de RF (kaj fakte de la tuta E-movado) estas subteni kaj flegi tiun "malfortan" intergeneracian grupon de cxirkaux 1?00 E-familioj, per la kreo de bonaj kondicxoj por internaciaj familiaj renkontigxoj.

4. Dedicxi apartan atenton por la infanoj de E-familioj, por havigi al ili pli da okazoj tauxgaj por sperti Esperanton en internacia etoso. Tiu agxo povas esti la decida tempo en ilia E-evoluo, cxu ili perceptos Esperanton kiel enua kunveno de olduloj aux mirakla mondo ankaux por infanoj. Mi havas du bonajn pruvojn pri tio: miaj du filinoj, kiuj plurfoje spertis la IIKn.

5. Speciale la Internacia Infana Kongreseto estas grava rimedo por doni al niaj esperantistidoj la eblecon sperti internacian infanan etoson, kaj por logi ilin al la E-socio. Gxi samtempe donas al la gepatroj la eblecon partopreni la Universalan Kongreson, kiu alikaze povus esti malfacila aux neebla kun junaj infanoj. Nuntempe la IIK ne plene efektivigas tiun potencialon pro gxia alta kotizo, kompare kun similaj internaciaj renkontigxoj. Tio estis la impreso kiun mi ricevis de multaj diskutoj kun geamikoj kaj E-familioj en internaciaj familiaj renkontigxoj.

6. Mi proponas ke RF, kunlabore kun UEA, klopodu adapti la IIKn por pli bone plenumi tiujn celojn, kiuj ja ne estas nur celoj de RF, sed de la tuta Esperanto-movado. Mi jam faris konkretan proponon al UEA restrukturi la IIKn laux tiuj linioj.

Fina vorto kaj alvoko: mi ne kapablas plenumi tiun taskon sole. Mi bezonas la kunlaboron, sperton kaj vocxojn de aliaj gepatroj kaj familioj. Tiun subtenon vi povas doni per leteroj aux artikoloj al la Cirkulajxo kaj al aliaj Esperanto-revuoj.

Se vi sentas ke tiuj temoj gravas al vi kaj vi pretas dedicxi iom da tempo kaj energio por influi la estontan evoluon, aligxu al la komisiono pri RF, kiun ni nun reorganizas.

Se vi povas finance helpi al nia agado, via kontribuo al la konto "idoj-p" estos bonvena kaj utila.