ESP-NOVAJxOJ

CxINIO

* La 8-an de julio 1999 s-ro Chen Yuan, membro de la Patrona Komitato de UEA, honora prezidanto de la Cxina E-Ligo kaj fama filologo, faris en la redakcio de "El Popola Cxinio" prelegon titolitan "E-movado ?granda provo en la 20-a jarcento". Antaux la prelego la cxeestantoj gratulis lin pro la 81-a datreveno de lia naskigxo.

* Okaze de la 89-a datreveno de la naskigxo de s-ro Yao Xueyin (1910-1999), honora vicprezidanto de la Cxina Verkista Asocio, kaj eldonado de la kvara kaj kvina volumoj de lia historia romano "Li Zicheng", la cxina societo "Amikoj de Esperanto" faris memorkoverton. S-ro Yao eklernis Esperanton en 1935 kaj aligxis en 1981 al "Amikoj de Esperanto" fondita de famuloj el diversaj rondoj. Li forte subtenas E-movadon. Sur la memorkoverto legigxas lia surskribo farita en la agxo de 83 jaroj: Diverslandaj esperantistoj unuigxu por la granda ideo antauxenpusxi pacon kaj progreson de la tuta mondo.

CxEHxIO

* La 22-an de majo 1999 okazis en urbo Prostejov Esperanta renkontigxo kun malkovro de memortabulo al la 90-jarigxo de Klubo Esperantista en Prostejov. Inter la 59 partoprenantoj el 15 lokoj estis ankaux prezidanto de CxEA Vlastimil Kocvara kaj prezidanto de Pola Esperanto-Asocio Stanislav Mandrak. Partoprenantoj trarigardis la urbon kun gxiaj memorajxoj kaj E-ekspozicion en urba kastelo. En la ekspozicio estis historiaj materialoj el la komenco de E-klubo, 62 gratuloj el 30 landoj al la kluba datreveno, diversaj lernolibroj, vortaroj, libroj, Esperantajxoj, Esperantaj korespondajxoj de la klubanoj kaj informoj pri Esperanto. Vespere estis danca programo kun ricxa tombolo. Cxiuj partoprenantoj estis tre kontentaj. Estis eldonita E-posxtkarto al la kluba datreveno kun la prezo: unu usona dolaro kun respondkupono. Interesatoj aux kolektantoj skribu al: Liska Jaroslav, Sidliste Svobody 19/71, 79601 Prostejov, Cxehxio.

(Liska Jaroslav)

HUNGARIO

* La legenda filmo "Incubus", en kiu rolis William Shatner (tuj post ekfamigxinta kiel Kapitano Kirk en multjardeka serio "Star

Trek"), estas relancxita nun en vidbenda formo parolata nur en

Esperanto (kun superskriboj en la angla). Laux la diroj, temas pri

vere elstara fantasta filmo. Detalojn pri gxia produktado, sonspecimenon de la forta akcento de la aktoroj (inkluzive de

Shatner) kaj la eblecon mendi gxin oni trovas en la hejmpagxo

http://www.incubusthefilm.com. (James Rezende Piton, Ret-info)

KOREIO

* La 15-an de majo en Seulo, Koreio, okazis "Tago de Pioniroj", memore al E-poeto Dan Tirinaro (koree: Ghong Sasop 1910-1944). Partoprenis pli ol cent esperantistoj kaj familianoj de Dan Tirinaro. En la evento oni recitis poemojn de Dan Tirinaro kaj vidis eldonon de poemaro "Birdoj sen Flugiloj", partoj (52 el 105 poemoj) de "La Liberpoeto", lia originala verko eldonita en Parizo en 1938. La du-lingva libro estis tradukita de Kim Uson kaj Kim Yocho. Prezidanto Lee Chong-Yeong iniciate inauxguris la Tagon de Pioniroj en Koreio kaj elektis Dan Tirinaron kiel unuan pioniron memorendan cxi-jare, prioraciis lin dum profesoro So Gil-su detale priparolis pri la poeto kaj lia verko. (Chongsae Lee)

UKRAINIO

* Estas eldonita la Ukraina-esperanta vortaro de V. Pacjurko/V. Stanovicx. Cxiuj, kiuj deziras acxeti gxin kontraux 5 HRN, turnu sin al la eldonisto Vasil Stanovicx, Ukrainio, UA-293720 Drohobicx, Lviva reg., str. P. Orlyka, 3A, Eldonejo "Bona koro". (Ukrainia Esperanto-Asocio)