Por gustumi vinberojn

de WANG SHUCHUN

ESTAS vinbergxardeno kun altaj muroj cxirkauxe. En la matura sezono de vinberoj, vulpo flaris la aromon el la gxardeno kaj ekscitigxis. Gxi estas maljuna vulpo, kiu en multaj jaroj gustumis diversajn vinberojn. Aliaj vulpoj tre respektas gxin pro gxia ricxa sperto. Gxi flaradis kaj konstatis, ke en la gxardeno estas nova vario de vinbero, kiun gxi neniam gustumis. Gxi decidis: "Nepre mi mangxos la vinberojn, alie mi ne foriros."

Gxi iradis cxirkaux la gxardeno kaj trovis etan truon. Tamen la truo estis tiel malgranda, ke la besto tute ne povas trairi gxin. Fine la besto faris "gravan" decidon: nenion mangxi en tri tagoj por maldikigi sin. Pro la vinberoj gxi nenion mangxis en tri tagoj. Gxi maldikigxis ?kaj sukcese eniris en la gxardenon tra la trueto. La vinberoj ja estis la plej bongustaj en la mondo, kaj la vulpo mangxadis tri tagojn.

Gxi devis eliri. Se venos la mastro, gxi pereos. Tamen gxi dikigxis kaj neniel povis eliri tra la truo. Gxi devis denove nenion mangxi en tri tagoj.

Antaux la plej bongustaj vinberoj la vulpo devis mangxi nenion. Kia turmento! Tio estas tute neimagebla por aliaj. La vulpo tamen estis firmvola, ke gxi vere maldikigxis post tri-taga fasto. Elirinte el la gxardeno, gxi lacegis tamen kun kontento ?gxi gustumis la novan varion de vinbero.