Afanti*
(Poemoj)

de LAUxLUM (Cxinio)

1. La regxo cxasis

En bela suna tag' la regxo cxasis
kaj lin brunfela vulpo preterpasis.
La regxo gxin rimarkis kaj ekpafis,
sed la celitan beston li ne trafis.

Rugxigxis Lia Majesto pro la fusxo,
kaj al Afanti vortis lia busxo:
"Unika miso! Sed ne mia kulpo ?
tro ruza estas la fripona vulpo!"

"La sagoj cxiam lauxas vian volon,
se placxas al vi pafi la popolon.
Se mil landanojn vi ekcelos lerte,
dek cent el ili trafos tute certe."

2. Homaspekta rabobesto

Sinjoro distriktestro
Ekvidas tra fenestro
Alvenon de Afanti
Kaj hastas lin demandi:

"Respondu per sincera vorto.
Kien vi iros post la morto?
Cxu en la Cxielon?
Aux en la Inferon?"

Afanti ridas,ekparolas:
"Kien, sinjoro, vi mem vojas?"

Meditas, diras la sinjoro:
"Amema estas mia koro,

Mi bone servas al popolo.
Mi certe iros al Cxielo,
Kaj tie vivos kun angxeloj.
Kio do estas via prefero?"

"Se vi cxielen vin direktos,
Do la inferon mi elektos.
Min vere nauxzas la kunesto
Kun homaspekta rabobesto."

3. Nur en pluvvetero

Afanti jen akceptas homon
por lue doni sian domon.

"Necesas bona pririgardo
por mia plua bona farto."

La vir' rimarkis, ke makulo
Trovigxas supre de iu muro.
"Cxu pluvan akvon gxi tralasas?
Parolu nepre nur pri vero!"

Afanti diras: "Liko pasas.
Gxi likas nur en pluvvetero!"

4. Ecx pli malbonigxos

Ministro venas al la gubernio,
Kie Afanti vivas, kaj enketas:
"Anstataux la koruptan denuncaton,
Nomumi novan estron ni jam pretas.
Tre gravas por ni via opinio.
Proponu iun tauxgan kandidaton."

Cxiuj silentis. Neniu rompi l' muton volas.
Post longa silentado Afanti ekparolas:
"Prefere la krimulo restu surpostene,
Cxar da ricxajxoj li akiris jam plenplene.
Se iu nova lian lokon prenos,
Denove skrapi, rabi nin li penos.
Ecx pli malbonos la situacio.
Cxi tio estas mia opinio."

5. Por du azenoj

Foje le regxo kaj la cxefministro
eliris cxasi por sindistro.
Afanti devis kune iri laux ordono,
Por ilin servi dume laux bezono.

Cxiele la ardega suno regis.
La grasaj viroj baldaux eksxvitegis.
Do ili siajn robojn tuj demetis,
Afanti porti ilin anstatauxe pretis.

Ankaux la magra viro tuj eksxvitis,
cxar vere varmis kaj ecx ne ventetis.
La penon de Afanti la sinjoroj
rimarkis kaj auxdigxis ridsonoroj.

"Afanti, niaj vestoj estas pezo
suficxa ecx por un' azeno!"

"Ne gxustas, Mosxtoj, la parolo,
Por du azenoj sxargxopleno!"

* En Cxinio vaste cirkulas rakontoj pri la folklora heroo Afanti, kies nomo preskaux farigxis sinonimo de sagxo kaj bonkoreco. Laux la rakontoj sinjoro Lauxlum verkis pli ol 200 Esperantajn versajxojn, el kiuj ni prezentas la suprajn kvin.