Verda stelo brilas sur altebenajxo

de JIA WENDE

JAM en la infaneco mi deziris lerni fremdan lingvon. Najbare de mia hejmo estas Tar-templo, tre fama en Qinghai-provinco, kiu allogis alilandajn turistojn. Je tio mi pensis, ke certe ekzistas tute malsama mondo kaj, ellerninte fremdan lingvon, oni povas koni tiun vastan mondon. Siatempe, kune kun junaj kolegoj mi ofte parolis kelkajn fremdlingvajn vortojn sporade lernitaj. Tio alportis al mi grandan plezuron.

En la agxo de 17 jaroj mi eklernis la anglan lingvon en la Pedagogia Kolegio Huangzhong, sed mi neniam atendis, ke post mia kontaktigxo kun Esperanto sxangxigxis mia decido farigxi instruisto de la angla lingvo.

Artikolo pri esperantisto-poeto Armand Su publikigita en jxurnalo kortusxis min kaj pro tio naskigxis en mi la ideo lerni Esperanton. Poste, informigxinte de jxurnalo pri koresponda E-lernejo, mi kaj miaj 5 kunlernantoj nin anoncis al gxi. 3 monatojn poste, ni ricevis lerno-materialojn kaj leteron mallongan, sed kuragxigan. Laux la Internacia Alfabeto mi ellernis la 28 Esperantajn literojn nur en 20 minutoj. En la sekvanta mateno ni salutis en Esperanto: "Bonan matenon!" Tio okazis en 1978, kiam mi estis 20-jara. Hodiaux mi ankoraux pasie amas Esperanton kiel antauxe.

Mi ege fieras, ke dank' al mia klopodo dum la pasintaj 20 jaroj esperantistaro de Qinghai-provinco multe pligrandigxis. Multaj Qinghai-anoj ne scias mian nomon, sed konas min pro tio, ke mi laboras por Esperanto. Kiel fervorulo, mi ege aprobas la diron, ke la perspektivo de Esperanto dependas de esperantistoj. Retrorigardante miajn Esperantajn travivajxojn, mi elmetas cxi-sube miajn opiniojn pri Esperanto kun espero diskuti kun samideanoj cxinaj kaj alilandaj:

A. La lingva nivelo de esperantistoj rilatas rekte al la praktika valoro de Esperanto kaj disvolvigxo de E-movado.

Se esperantistoj cxiam kontentigxas nur pri sia baza nivelo, Esperanto restos senutila kaj E-movado ne povos progresi grandpasxe.

Ellerninte la elementan lernolibron, mi tuj organizis 7-personan memlernan grupon por unuflanke konigi Esperanton al pli multaj homoj kaj aliflanke uzi Esperanton, kiun mi lernis. Pro manko de fonetikaj materialoj mi ankoraux ne povis certigxi jam du jarojn post mia lernado, cxu mia prononco estas gxusta. Somere de 1982, mi kaj miaj du kolegoj veturis pli ol kvin horojn per auxtobuso por viziti la Lanzhou-an E-Asocion en la najbara provinco Gansu. Tie la sincera kaj afabla saluto en Esperanto tuj forpelis nian lacon kaj dubon dum pluraj tagoj. Lauxdo de veteranaj esperantistoj firmigis nian volon bone lerni Esperanton.

Hejmen reveninte, mi preparis E-kurson. En la vintro de la sama jaro ekfunkciis la unua E-kurso de Qinghai. Gxis hodiaux, 800 personoj lernis Esperanton en 11 kursoj. Intertempe ni eldonis E-periodajxon "Herbo sur Altebenajxo".

Dum la funkciigado de kursoj kaj eldonado de la periodajxo mi profunde sentis, ke tio, kion mi lernis, ne suficxas por mia E-laboro. Pro tio, mi cxesigis cxiujn laborojn kaj veturis du tagojn per trajno al Pekino por viziti la Cxinan Esperanto-Ligon. Gxia konstanta komitatano Hou Zhiping akceptis min, konigante al mi la cxinan kaj alilandajn E-movadojn. Li ne nur donacis al mi ekzemplerojn de "El Popola Cxinio", sed ankaux donis konsilojn pri plibonigo de E-laboro en mia provinco.

Finlerninte lernolibrojn alportitajn el Pekino, mi starigis sinsekve la Xining-an Postlaboran E-lernejon kaj la Qinghai-an Filion de la Cxina Koresponda E-Instituto. En 1986 mi kaj televida stacio kune faris Televidan Elementan E-kurson, t. e. la unuan E-instruan filmon de Cxinio. La Qinghai-a Televida Stacio telesendis la kurson cxiutage en ora tempo dum du monatoj. Tiel en Qinghai estis mil esperantistoj kaj naskigxis la Qinghai-a E-Asocio.

En E-kursoj mi cxiam emfazis al la lernantoj, ke oni devas diligente studi Esperanton kaj nelonge resti komencanto. Nur kiam oni bone lernas Esperanton, gxi povas ludi sian rolon en nia reala vivo. En tiuj jaroj, lerninte Esperanton kiel la duan fremdan lingvon, iuj lernantoj sukcesis akiri lektorecon, aliaj farigxis por-magistrigxaj studentoj kaj mi akiris mezgradan diplomon post E-ekzameno okazigita de ILEI. Pere de Esperanto ni akceptis alilandajn turistojn en Qinghai kaj havigis al ni nemalmultajn amikojn. Tio pruvis, ke Esperanto estas utila.

B. Por disvastigi E-movadon esperantistoj devas persiste labori.

Cxar Esperanto estas lingvo ne vaste konata por cxinoj, esperantistoj cxiam faris pli multajn laborojn por organizi aktivadon kaj starigi institucion. Kvankam mi akiris iom da sukcesoj dum la pasintaj 20 jaroj, tamen mi multe suferis de maljustaj traktoj kaj iris malglatan vojon. Mi memoras, ke mi, fininte mian lernadon en la Pedagogia Kolegio Huangzhong, prezentis al la koncerna departemento la peticion starigi E-asocion. La rilata respondeculo, kiu donis grandan atenton al la lernado de junuloj, esprimis aprobon kaj subtenon. Sed en la kunveno oni ne akceptis mian peton pro tio, ke oni ne scias, kio estas Esperanto, kaj diris, ke Esperanto ne utilas kaj ne estas tempo por starigi tian asocion.

Malgraux tio, mi ne forlasis nian aferon. Mi plurfoje vizitis la cxefurbon de Qinghai, por ke koncernaj respondeculoj de la provinco komprenu kaj subtenu nin. Post tio, mi ofte desegnis gxis profunda nokto afisxojn por diskonigi Esperanton kaj faris televidajn filmojn kune kun televida stacio por instrui Esperanton en la tuta provinco. Dank' al nia sencxesa klopodo, sur la Qinghai-Tibeta Altebenajxo pli kaj pli multaj homoj ekkonis kaj eklernis Esperanton, nia esperantistaro sencxese grandigxis kaj finfine fondigxis la Qinghai-a E-Asocio en 1992.

C. E-movado bezonas sindonemajn esperantistojn.

Hodiaux pli kaj pli multaj homoj klopodas por cxasi monon kaj turnas sian atenton al la realo, sed ankoraux ne eblas sin ricxigi per Esperanto. Tiuj, kiuj povas sin vivteni per Esperanto kiel Cxielismo Von, estas tre malmultaj. Precipe tiuj, kiuj volas sin dedicxi al E-movado, devas havi sinoferemon. Alie, estas malfacile persiste teni la standardon de Esperanto.

Dum la pasintaj jaroj mi uzis preskaux cxiujn miajn postlaborajn horojn por propagandi kaj disvastigi Esperanton. Mi elspezis grandan monsumon por vojagxi al Lanzhou, Pekino, Kunming, Qingdao kaj aliaj lokoj por partopreni kunvenojn de Esperanto. Kaj miaj elspezoj por la E-Asocio kaj E-lernejo estas ankaux multaj, tial mi lauxeble sxparas en la cxiutaga vivo. Miaj kolegoj kaj amikoj ne komprenas min kaj nomas min stultulo. Kontraux tio mi estas indiferenta. Dank' al Esperanto mia vivo farigxis signifoplena. Mi ege felicxas kaj kontentas, ke en diversaj lokoj de la mondo estas niaj samideanoj.