Homo amema kun koro cxiam juna

de PANG BIAN

EN sunbrilo, rememorante la pasintajxon, la 90-jara Zhang Yunhe verkas artikolojn per komputoro por la familia gazeto "Akvo". Kiam la rememoro transformigxas en verkajxon, sxi sxajne rejunigxas.

Sxi havas belan aspekton. Sxi portas malhele verdan veston kaj nigran vesxton, kun longa blanka hararo volvigxanta sur la kapo. Se sxi kantas kuncxju (opero naskigxis en Jiangsu-provinco en Yuan-dinastio), sxi montrigxas pli eleganta.

Homa vivo similas al guto da akvo, kiu devas flui en riveron kaj poste en maron, kaj nur tiam gxi neniam sekigxos. Antaux 70 jaroj kvar senafektaj knabinoj en familio Zhang fondis la gazeton "Akvo", konkurantan kun la gazeto de la ses fratoj. Rezulte la belaj artikoloj de la knabinoj altiris la knabojn.

En "Akvo" la plej kortusxa vorto estas amo al la patro, kiu estis prudenta kaj malamis la neegalecon de klerigo inter viroj kaj virinoj en la feuxda socio, kiu pledis, ke virinoj neklerigitaj estas moralaj. Li venigis instruistojn al sia hejmo por la knabinoj, kiuj lernis kune kun la knaboj la cxinan lingvon, matematikon, historion, geografion... kaj ecx bicikladon, nagxon kaj ludon de korbopilko kaj futbalo. La patro disvastigis tian amon al la tuta socio: fondi mezlernejon por knabinoj kaj kuragxigi ilin havigi al si modernan edukadon. Li sxatis acxeti kaj legi librojn, kaj auxskulti muzikon. En la legocxambro ofte auxdigxis kantoj el gramofono.

Cxiu filino en la familio Zhang estas talenta. Kvankam la patro mortis en mezagxo, ne povante akompani siajn filinojn iri pli longan vivovojon, tamen la filinoj kaj iliaj edzoj farigxis eminentaj intelektuloj. Inter ili Zhang Yunhe bone konas metrikon kaj sxia edzo Zhou Youguang estas lingvisto.

Cxar la gefratoj disigxis pro malstabila situacio, la monata gazeto "Akvo" pauxzis post la 25-a numero. En 1995 Zhang Yunhe proponis, ke la dek gefratoj kaj iliaj parencoj dauxrigu la gazeton. Sxi prenis la vortojn de Shen Congwen, la edzo de sxia fratino, kaj granda literaturisto, kiel enkondukon: ni sxatas la virton de akvo, cxar gxi akceptas cxion kaj ekskluzivas nenion.

La disigitaj familianoj renkontigxas en la familia gazeto, kie ili interparolas kaj rakontas siajn 70-jarajn travivajxojn per poemoj, eseoj, tagnotoj kaj leteroj. Ankaux publikigxas kaligrafajxoj, pentrajxoj, kantotekstoj kaj vakstinkturajxoj. Preskaux cxiu kovrilpagxo rilatas kun akvo: elakvigxinta lotuso, inversa bildo de bambuo en akvo aux domo apud ponteto. Antauxe "Akvo" estis por la familianoj mem kaj nun gxi fluas en centon da familioj kaj animas ilin.

S-ino Zhang denove prenis plumon. Sxi rememoras la fidelan amon de s-ro Shen Congwen kaj sxia fratino, remacxas amjxuron de sxi mem kaj sxia edzo cxe Huangpu-rivero en Sxanhajo: blua cxielo, dolcxa akvo, kontenta homo kaj milda sxtono. Nun ondoj ankoraux ruligxas, kaj la geamantoj farigxis maljunuloj kun elprovita amo. Kiam sxia artikolo aperis en la gazeto, gxi vekis admiron cxe junuloj.

"Akvo" igas signifoplena la vivon de la maljuna geedza paro. S-ino Zhang redaktas kaj distribuas, kaj sxia 93-jara edzo respondecas pri desegnado. Ili venkis cxiujn malfacilojn. S-ino Zhang estis dufoje operaciita pro katarakto, tamen sxi eklernis komputoran manipuladon, kiam sxi agxis 86 jarojn. Sxi havas gravan koran malsanon. Multaj kuracistoj, kiuj antauxdiris, ke sxia vivo nelonge dauxros, ne transvivis sxin. Kial? Sxi diris: "Homo amema kun koro cxiam juna."