Taoisto sur floso

Tio estas argxenta pokalo farita en formo de arbotrunko kun multaj brancxostumpoj kaj gajloj. Taoisto sidas sur floso, kun libro en la dekstra mano. La floso estis skulptita el argxenta bloko. La kapo, manoj kaj sxuoj estis aljuntitaj post pretigo, sed nenia postsigno rimarkeblas. Sur la pobo estas gravuritaj la ideogramoj "Draka Floso", kaj sur la fundo ?antikva poemo kaj la nomo de la auxtoro.

La floso altas 18 cm. kaj longas 20 cm. Gxi estas farita de Zhu Bishan de Yuan-dinastio (1206-1368) kaj nun konservata en la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino.

La argxenta floso montras la eminentan arton de la auxtoro kaj la altan teknologian nivelon de la metio de argxentajxoj de Yuan-dinastio.