Li teksigas silkrauxpojn

de WEI YIXIONG kaj YE HUA'AN

S-RO Zhang Tiannong estas supera instruisto de silkrauxpobreda fako en profesia mezlernejo. Li agxas 78 jarojn. Li kapablas teksigi al silkrauxpoj ne nur paperon el la de ili ekskreciita silko, sed ankaux ventumilojn, litkovrilojn kaj vesxtojn. La lokanoj nomas lin "Dio de Silkrauxpoj".

Jam en sia infaneco Zhang tre interesigxis pri bredado de silkrauxpoj kaj kulturado de morusarboj. Li iam lernis en la silkrauxpobreda kolegio de Jiangsu-provinco, post diplomigxo revenis en la hejmlokon kaj tie laboris kiel instruisto pli ol 50 jarojn. Li ne kontentis nur pri lekciado laux lernolibro en klascxambro, tial li gvidis siajn lernantojn ekspluati virgan teron, kulturi morusarbojn kaj konstrui scienc-esploran bazon kun areo de 9 hektaroj.

Laux la tradicia maniero oni nutras silkrauxpojn nur per morusfolioj. Post nutrado de unu monato la silkrauxpoj ekskrecias silkon 600-700 metrojn longan. Li atenteme pririgardis la vivkutimojn de la silkrauxpoj kaj trovis, ke ili sxatas varmon kaj malsxatas trosekecon, tial li donas al ili vivkondicxojn kun plej bona temperaturo kaj humideco kaj aldonas al ilia mangxajxo fresxan lakton, vitaminojn k.a., por ke ili rapide kresku kaj ekskreciu pli longan silkon. Tiel la silkrauxpoj bredataj de li 18-25 tagojn povas ekskrecii silkon longan je 1?80 m.

Li trovis ankaux, ke ekskreciante silkon, la silkrauxpoj rampas antauxen aux supren, kaj tiam la lumo kaj humideco estas gravaj por formigxo de la kokonoj. Iutage lin subite lumigis la penso, cxu oni povos ekskreciigi al la silkrauxpoj teksajxon laux la homa volo. En la komenco de la 80-aj jaroj li sin ekokupis pri tiu provo. Laux bionika teorio li alprenis la metodon "arangxi plej tauxgajn temperaturon kaj humidecon, doni plej bonan lumon en tauxga direkto kaj igi silkrauxpojn ekskrecii silkon en difinita loko." Li komandas la silkrauxpojn en navetado kaj post 5-jara penado li sukcesis teksigi al ili la unuan silkan paperon tauxgan por pentrado kaj skribado.

Tamen la ricevita silka papero estas malegale dika, kio estas kauxzita cxefe de malegala kvanto de la ekskreciita silko kaj ritma diferenco de la ekskreciado far la virsilkrauxpoj kaj silkrauxpinoj. Zhang do faris al ili optimuman grupigon. Post alia 8-jara provado li ricevis silkan paperon kun egala dikeco kaj faris el silka teksajxo ankaux ventumilon, vesxton kaj litkovrilon. La silkrauxpoj bone faris la randon de tiuj teksajxoj.

Zhang petis kaligrafojn kaj pentristojn fari artan verkon. Iu el ili unustreke skribis cxinan ideogramon kun la signifo de drako. Sur la papero tuj aperis drako kun klaraj kapo, okuloj, spino kaj skvamoj. La efiko similas al tiu sur tradicia Xuan-papero destinita por cxinstila pentrado, kaj plie la verko impresas tridimensie.

En 1995, gvidate de Zhang, la silkrauxpoj, ekskreciante paperon, sukcese teksis brilan lunon reliefan. Zhang petis pentriston kompletigi la artajxon, kaj post tio aperis la bildo "Brila Luno", sur kiu estas krutaj montoj kaj belaj arboj sub la hela luno. En la 9-a Cxina Foiro de Novaj Produktoj kaj Nova Teknologio Zhang gajnis la oran medalon per siaj verkoj, kiuj vekis admiron cxe la vizitantoj.

En la sama jaro la silkrauxpoj teksis du reliefajn drakojn ludantajn globon sur silka papero 3.6 m longa kaj 1.2 m largxa, Zhang petis kaligrafon fari 100 cxinajn ideogramojn kun la signifo de drako, ankaux kiuj formis du longajn drakojn. Tiu trezora verko estas nomata Bildo de Cent Drakoj.

Por cxiu artajxo Zhang enfermis sin en domo de silkrauxpoj kaj serioze laboris, cxar pro ajna malatento la silkrauxpoj fusxus la artajxon. Post kelkaj diurnoj li estis tiel laca, ke li ne povis sidigxi post longa starado nek starigxi post longa sidado. Lia edzino subtenis lin kaj en la lastaj 20 jaroj ili vivis sxpareme por disvolvi novajn produktojn, kaj nun li heredigis la arton al sia filo, ankaux kiu studis en la silkrauxpobreda fakultato kaj post diplomigxo sin ekokupis pri instruado. Por ke lia arto donu profiton al la logxantoj, li organizis instituton por ricxigo per bredado de silkrauxpoj kaj preparis sin por fondi instituton de silkrauxpa teksado kun la deziro pusxi la teknologion al duonmekanikeco. Li faras penadon, por ke la silkrauxpoj teksu pli multe da artajxoj.

Antaux nelonge li akiris lignon de sapio (Sapium sebiferum) kaj faris gxin skeleto de ventumilo kaj teksigis al la silkrauxpoj grandan ventumilon 1.2 m altan.

Zhang sencxese laboris, kreis kaj kontribuis kiel senlaca printempa silkrauxpo.