Atesto de bronza historio

de XIANG HONG

TIO estas bela momento ?sur la scenejo mallumigxas, en la granda halo auxdigxas la melodio "Jasmena Floro" ludata per gamosonorilaro. Oni gxuas la muzikon kaj admiras la antikvan epokon de bronzo ?grandegaj kaj delikataj bronzaj sonoriloj kun artaj ornamaj desegnajxoj, kiuj povas produkti tiel komplikajn melodiojn?Kiel la antikvaj cxinoj antaux 2?00 jaroj kreis sian prosperan epokon?

Por sercxi la fonton de la prospera epoko, ni vizitis ruinon de antikva kupra minejo, kiu situas en Verdigro-monto de Daye, 70 km oriente de Wuhan, urbo cxe la meza parto de Yangzi-rivero.

La bronza historio de Cxinio komencigxis de Xia-dinastio antaux 4?00 jaroj, ecx pli frue. Multe da dokumentoj kaj elterigitaj bronzajxoj montras la evoluadon de bronzajxoj en la antikva Cxinio. Multaj cxinaj muzeoj ekspozicias bronzajxojn en diversaj belaj formoj, kiuj estis delikate faritaj por diversaj uzoj. Tio montras, ke tiam cxinoj havis avangardan teknikon pri fandado kaj muldado de bronzo. Ekz. la gamosonorilaro, per kiu oni ludas "Jasmena Floro", estas nur parto el la pli ol 7?00 entombigitajxoj de iu tombejo de la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.). En 1978 oni prifosis tiun tombejon en Suixian-gubernio de Hubei-provinco. La gamosonorilaro konsistas el 65 pecoj kaj pezas 2?00 kilogramojn. La plej granda sonorilo pezas 180 kg. Ili metigxis en tri vicoj laux grandeco sur apogilo el ligno kaj bronzo. Bronza glavo de Goujian, fama regxo de Yue-regno, kusxis sub la tero pli ol 2?00 jarojn. Sed gxi ankoraux brilas kaj akras ?gxi povas trapiki dekkelkajn pecojn da kunmetitaj paperoj. Per tiuj elstaraj restajxoj la arkeologoj kaj historiistoj resumis la 2000-jaran historion de fandado kaj muldado de bronzo en Cxinio. Tio pruvas, ke Cxinio estas unu el la plej antikvaj civilizitaj landoj en la flanko de laboriloj.

Gxis la komenco de la 70-aj jaroj la bronza historio de la antikva Cxinio ne estis kompleta, cxar ne estas klara, de kie venis la bronzo kaj kiel oni ekspluatis la kupran minon. Estis trovitaj nur kelkaj ruinoj de antikvaj kupraj minejoj, kaj historiaj libroj notas malmulte pri tio. Iuj alilandaj fakuloj ecx diris, ke la cxina bronza kulturo fontis el aliaj landoj. Cxinoj ne povis akcepti tiun konkludon, sed mankis al ili konvinkaj pruvoj.

Kaj neniu rimarkis la ruinon de granda antikva kupra minejo en Verdigro-monto de Daye, kiu dormis subtere pli ol 2?00 jarojn.

Norde de Verdigro-monto estas Daye-lago, kiu ligigxas kun Yangzi-rivero. La monto abundas je kupro, kaj post pluvo vidigxas verdigro sur la sxtonoj, tial gxi ricevis la nomon. Daye-gubernio fondigxis en la jaro 956. Daye signifas grandskalan fandadon, kaj tiu nomo estis donita de la imperiestro kaj figure prezentis la lokan trajton. En 1973, kiam la Daye-a Kompanio de Neferaj Metaloj fosis la surfacon de la monto, gxi trovis 3-metre dikan tavolon da antikva skorio kun totala pezo de cx. 500?00 tunoj. Post prifosado en 11 jaroj, montrigxis ruino de antikva kupra minejo kun areo de 2 kvadrataj kilometroj. En 7 ekspluatejoj kaj 3 fandejoj estis centoj da sxaktoj kaj pli ol cent tuneloj. Elterigxis altfornoj, iloj el bronzo, fero, ligno, bambuo, sxtono kaj osto kaj cxiutage uzataj ceramikaj objektoj. Post esplorado oni konstatis, ke la ruino estis de la lasta periodo de Shang-dinastio (16-11-a jc. a.K.), kaj la minejo estis ekspluatata gxis Han-dinastio en la 2-a jc. Laux la fakuloj, antikvaj cxinoj produktis pli ol 100?00 tunojn da bronzo en Verdigro-monto.

La fakuloj taksis, ke sub la ruino estas ankoraux multe da ercoricxaj kupraj minoj. Sed gxi havas pli grandajn historian kaj kulturan valorojn, tiel oni decidis ne ekspluati la minejon. En 1982 la Sxtata Konsilantaro de Cxinio enlistigis la ruinon en Verdigro-monto en sxtatnivelajn protektatajn historiajn restajxojn. En 1984 la registaro konstruis muzeon pri la ruino kaj ekspoziciejon pri bronza fandado.

La arkeologoj kaj historiistoj gxojis pri la eltrovo, kiu estas unu el la plej gravaj por Cxinio kaj tre rara por la mondo. Gxi donas respondon pri la fonto de la cxina bronza kulturo kaj valoran materialon por studo de bronza fandado de Cxinio kaj la mondo. Gxi estas atesto de bronza historio, kiu ne per vortoj, sed per la antikvaj sxaktoj kaj iloj konigas, ke antaux 2?00-3?00 jaroj la cxina socio evoluis de la sxtona epoko al la epokoj de bronzo kaj fero. Tiam cxinoj jam havis la kapablon ekspluati en tuneloj 60 m sub la tersurfaco, solvis la problemojn pri ventolo, dreno, lumigo, suprentirado kaj protekto de sxakto. La antikvaj cxinoj estis lertaj en konstruado de altfornoj, elekto kaj preparo de materialoj, regado de temperaturo ktp. Cxio cxi montras, ke en Verdigro-monto oni posedis avangardan teknologion. Tio ankaux kompletigis la bronzan historion de Cxinio.

Nun oni petas enlistigi la ruinon de la kupra minejo en Verdigro-monto en "Mondan Kulturan Heredajxon". La ruino estas bone protektata: En la nefosita parto oni sternis akvimunan tukon kovritan per tero, sur kiu oni plantis herbojn. Inter tiuj herboj trovigxas "kupraj herboj", kiaj en la antikveco venigis la ekspluatantojn kaj kune kun Daye-lago spertis sxangxigxojn de la Verdigro-monto en miloj da jaroj.