MONUMENTO "FONTO DE YANGZI"

La 5-an de junio, "Tago de Monda Medio", estis starigita monumento cxe la rivero Tuotuo (nomo de la plej supra parto de Yangzi-rivero) en la loko je 4 555 m super la marnivelo. La monumento altas 2.5 m kaj pezas 14 tunojn. Sur gxia fronto legigxas grandaj cxinaj ideogramoj kun la signifo "Fonto de Yangzi" kaj sur gxia dorso estas teksto kun la enhavo veki la publikan atenton pri la ekologia medio de la baseno de Yangzi-rivero, alvoki la cxinan popolon prizorgi la fonton de la rivero kaj fari kontribuojn al konstruado kaj protekto de la ekologio de Yangzi-rivero.

Yangzi, 6 300 km longa, estas la plej granda rivero en Cxinio. Gxi originas en Tanggula-montaro en Qinghai-provinco. La akvokvanto de Yangzi konsistigas 36% de la cxina akva fonto, dum triono de la cxinoj nun vivas en gxia baseno.

Estas maltrankvilige, ke la ekologia medio en la baseno de Yangzi-rivero, inkl. de tiu de la rivera fonto, rapide malbonigxas, multe eroziigxas grundo, sole en la supra baseno de Yangzi-rivero kaj gxia fonto 14.3% de la totala areo estas atakataj de la erozio, dezertigxas la tero, regresas stepoj, malbonigxas vivkondicxoj de la kreskajxoj. La grunda erozio kauxzis seriozan sedimentigxon de sxlimo kaj sablo sur la riverlito de la malsupra parto de la rivero. La eksterordinara inundo en 1998 havis striktan rilaton kun malbonigxo de la ekologia medio en la supra baseno kaj fontoloko de la rivero.

Por plibonigo kaj protekto de la ekologia medio de la fontoloko de la rivero, Qinghai-provinco ludos gravan rolon. Gxuste pro tio la provinco ellaboris specialan protekton de la ekologia medio, difinis celon, t.e. en cx. 50 jaroj verdigi cxiujn lokojn verdigeblajn de la provinco, fundamente haltigi la grundan erozion, restauxri la stepan flauxron kaj starigi kompletan reton por kontroli sxangxigxon de la ekologia medio.

PROTEKTI LA BELAJN KOLOROJN DE LA TERAKOTA PUPO DE QIN-DINASTIO

En la ruino de la terakota legio de Qin-dinastio, Xi'an, elterigxis argila soldato surgenue arkopafanta. Estas distingigxe, ke sur la brusto kaj sxultroj de la figuro vidigxas multe da fresxe rugxaj strioj. Prof. Yuan Zhongyi, estro de la Muzeo de la Terakota Legio de Qin-dinastio, kiu respondecis pri prifosado de la kavo n-ro 2, diris, ke tio estas argila soldato kun plej multe da farboj, vidita de li dum la 25 jaroj de post malkovrigxo de la terakota legio. Nun oni faras cxion eblan por pli bone konservi la farbojn.

Prof. Yuan diris, ke origine la argilaj figuroj estis tute farbitaj, tamen en la pasintaj pli ol 2 000 jaroj, pro diversaj kauxzoj homaj kaj naturaj nur parto de ili konservis siajn kolorojn cxe la elterigxo. Post elterigxo, pro la sekeco de la aero, la figuroj iom post iom senkolorigxis, tial la argilaj soldatoj kaj cxevaloj vidataj nun plejparte estas nigraj. Por solvi la problemon pri dekolorigxo de la argilaj soldatoj kaj cxevaloj de Qin-dinastio, sciencistoj komencis studon jam en la mezo de la 80-aj jaroj. Ili provis protekti la belajn kolorojn per frostigo kaj aldono de proviloj, sed la rezulto ne estas kontentiga. En 1997 oni trovis pliformigan sxmirajxon kun forta hidrofileco, kaj dank' al alpreno de tiu materialo oni povis konservi la buntecon de la argilajxoj. Nun tiu teknologio estas sukcese malkovrita kaj oni planas utiligi gxin sur pli granda kampo.

BUDHA SARIRO EKSPONATA EN SUDORIENTA AZIO

Peco de sariro, t.e. budha dento, estis transportita de Cxinio en Hongkong kaj iujn landojn de Sudorienta Azio por eksponigxo. Samtempe la sariro vekis gxeneralan intereson pro sia eksterordinara historio.

Post sia nirvano Sxakjamunio (565-485 a.K.) postlasis milojn da sariroj, el kiuj 4 estis la dentaj, sed nun oni povas vidi nur 2 el ili, unu el kiuj, ore tegita, estas konservata en Srilankao, tial oni ne povas vidi gxian veran aspekton, kaj la alia estas konservata en la Sarira Pagodo de Lingguang-templo, okcidenta antauxurbo de Pekino. En la pagodo estas ora miniatura pagodo, antaux kiu estas orumita incensujo kaj lotusforma lanterno. La nomita dento ja estas entenata en la miniatura pagodo, farita el pura oro en 1770. La ora pagodo pezas 153 kg. kaj estas inkrustita per 861 perloj kaj gemoj.

En la lastaj jaroj la budha dento estis eksponata en iuj landoj de Sudorienta Azio, kion oni rigardis grava afero. Dum eksponado koncernaj departementoj zorgeme gardis la trezoron, tamen okazis eksterordinara akcidento. Fine de 1996 oni eksplodigis bombon en la ekspona halo, kaj 5 mortis kaj dekkelkaj vundigxis, sed la ora pagodo restis sendifekta.

MIRAKLAJ GLACIAJ PISTUJOJ

La tiel nomataj glaciaj pistujoj formigxis tiel: En la antikveco la glacirivero degelis kaj la akvo portante sxtonojn falis laux la fendoj de la glacirivero kaj forte frapis la gigantajn rokojn, ilin turnis kaj frotis. Forme ili tre similis al antikvaj pistujoj.

Antaux nelonge en Jiexi-gubernio, Guangdong-provinco, oni trovis pli ol 350 glaciajn pistujojn grandajn kaj malgrandajn, ovalajn, rondajn kaj petalformajn kun malgranda busxo kaj barela ventro. Iuj glaciaj pistujoj estas plenaj de gruzoj kaj aliaj glataj. Estas ankaux glaciaj pistujoj, en kiuj kreskas floroj kaj herboj.

Glaciaj pistujoj estas ne raraj en la lokoj, kie en la antikveco okazis la grandskala movado de glacirivero, tio tamen estas tre interesa pro la 50-jara diskutado pri tio, cxu en la orientaj regionoj de Cxinio 500-1 500 metrojn super la marnivelo ekzistis kvaternara glacirivero. Cxar la trovo de glaciaj pistujoj en la subtropika zono, malalta latitudo, metis deziratan punkton por la longa diskutado pri tio, cxu estis kvaternara glacirivero en malalta regiono de orienta Cxinio, kaj plie gxi havas gravan sciencan valoron kaj akademian signifon por esplori la antikvan klimaton, evoluon de la antikva medio kaj homan originon, tial gxi estas grava afero ne nur por Cxinio, sed ankaux por la tuta mondo koncerne esploron pri la kvaternara periodo kaj la sxangxigxo de la terglobo.