Cxina vivo en la pasintaj 50 jaroj

de PANG NAIYING

ESTAS agrable, se vi amikigxas kun kelkaj maljunuloj en Pekino, kaj sidante en ilia korto kaj trinkante teon, auxskultas iliajn rakontojn pri ilia infaneco. Iu diris, ke la praavo de lia praavo jam vivis cxi tie kaj tiam Pekino ne estis tiel granda kiel nun kaj cxi tie ne estis tiel multe da domoj kaj veturiloj. Alia diris, ke lia avo kune kun li vizitis teatron. Neniu sciis tiam, kio estas televidilo, kaj oni cxiam kontente gxuis operon en teatro. Tria diris, ke iafoje li kune kun la patro iris ecx 15 km por acxeti kandizitajn kratagfruktojn... Ili sencxese rakontis kaj la apudstarantaj kun intereso auxskultis. Foje mi notis la rakontojn kaj nur tiam mi konsciis, kiel enhavoricxaj kaj valoraj estas tiuj rakontoj.

Iliaj rakontoj estas simplaj kaj koncernas nur la cxiutagajn aferojn, tamen ili spertis multe. Se vi ligas iliajn vivspertojn kaj cxiujn bagatelojn, vi trovos, ke en ili estas multe da aferoj, kiuj nedisigeblas de tiu cxi urbo, de tiu cxi lando, kiu nutris ilin.

PRINTEMPA FESTO

Mi vizitis ilin antaux la Nacia Festo, t.e. la l-a de oktobro 1999, la 50-a datreveno de la naskigxo de la Cxina Popola Respubliko. Maljunulo Jiang Hang rakontis al mi pri la Printempa Festo.

"En la infaneco mi forte deziris la Printempan Feston. Mia patro diris, ke estas malfacile por ni malricxuloj pasigi la feston, tamen mi ankoraux sxatis la feston. En la ordinaraj tagoj ni vivis mizere kaj en la Printempa Festo ni havis bongustajn mangxajxojn, cxar la Printempa Festo estas plej grava por la cxinoj." Li dauxrigis: "Ni festas cxiujare la Printempan Feston, sed ni neniam forgesos la Printempan Feston de 1949, cxar tiujare cxinoj liberigxis. Tiam starigxis la cxina popolo kaj por cxiam forpasis la jaroj, kiam eksterlandanoj lauxvole tiranis la cxinan popolon kaj cxe la pordo de cxinaj parkoj pendis sxildo kun la vortoj 'Estas malpermesite eniri por la cxinoj kaj hundoj.' De 1949 la imperiistoj ne plu rajtas lauxvole mortigi, bruligi kaj postuli de Cxinio koncesion kaj kompenson... Tiun Printempan Feston ni pasigis kontente, kun bona humoro. Tiutage ni salutis unu alian tiel: 'Finfine la mizero for!' Antauxe laux la malnovaj moroj virinoj ne povis eldomigxi, sed tiun tagon ili samkiel la viroj dancis kaj kantis eksterdome."

Antauxvespere de la festo oni lauxkutime preparis gxjauxzi-ojn. Cxar mankis viando, la knaboj estis iom malbonhumoraj, kaj la gepatroj do konsolis: "Ni estos pli felicxaj en la venonta jaro." En la 50-aj jaroj la vivo estis multe pli felicxa ol antauxe, tiam cxiuj familioj havis viandon, kokon kaj fisxon. Mangxinte bongustajn pladojn, oni pasumis en foirejo, kie vendigxis diversaj pekin-gustaj etmangxajxoj, sekaj fruktoj, diversaj ludiloj, kiaj kajto, argila pupo kaj tola tigreto. Tie estis ankaux jxonglado...

En la 60-aj jaroj la cxina logxantaro kreskis rapide, kaj la landon atakis naturaj katastrofoj dum 3 jaroj, pro kio oni havis materian malfacilegon. Kvankam oni acxetis multajn objektojn per kuponoj, tamen oni ankoraux deziris la Printempan Feston, cxar por la festo oni havis pli da kuponoj por oleo kaj viando kaj ankaux povis havigi al si fajnajn farunon kaj rizon, sunflorajn semojn, arakidon, bombonojn k.a.

La malfacilo dauxris gxis la fino de la 70-aj jaroj. Cxinio turnis la atenton sur la ekonomian konstruadon kaj komencis praktiki la politikon de pordmalfermo kaj reformado. En la 80-aj jaroj la materia vivo farigxis pli kaj pli bona, dume la diversaj kuponoj estis ne plu uzataj. Oni povis havigi al si cxion, kion oni deziris. Oni diris, ke la logxantoj pasigas cxiun tagon kvazaux la Printempan Feston, sed en la tago de la festo ili ne sciis, kion ili preferas. Cxiuj familioj ekhavis fridujon kaj lavmasxinon kaj la dommastrinoj ne plu cxagrenigxis pro putro de la superfluaj mangxajxoj kaj malforto antaux multe da malpuraj vestoj. En la malnova Cxinio nur en la Printempa Festo la infanoj havis novajn vestojn, sed nun ili cxiuj estas dorlotataj de la gepatroj kaj havas multe da novaj vestoj. En 1983 la cxinoj ekhavis novan gxuon, t.e. spekti la Amuzan Vesperon de la Printempa Festo elsendatan de televizio, prepari gxjauxzi-ojn kaj maldormi la tutan nokton por bonvenigi la novan jaron.

En la 90-aj jaroj la cxinoj havas pli kaj pli plezuran vivon. Multaj cxinoj gxuas familian festenon en restoracio, telefone salutas anstataux vizito kaj sendas novjarajn salutvortojn per reto... Kaj la plej modernaj salutvortoj estas "Sanon kaj longan vivon!" Pli kaj pli da homoj ludas bovlingon en sporthalo, gxuas muzikon en koncertejo, faras ekskurson... Iu cxicxerono diris, ke en la Printempa Festo de 1995 lia familio vojagxis al la bela tropika arbaro en Xishuangbanna, Yunnan-provinco. Antauxe oni elspezis cxefe por mangxado, sed nun la koncepto sxangxigxis kaj oni elspezas cxefe por amuzoj.

FORGESITAJ LABOROJ

La 86-jara maljunulino Wen Xin vivis jam 55 jarojn en Baizi-strateto. Nun sxiaj genepoj sin okupas pri preparo de reklamoj, disvolvo de softvaroj, oferto de asekuro, anonco de TV-programo k.a. Pri tio la maljunulino diris: "La epoko sxangxigxis kaj modigxis ankaux la profesioj, kiujn ni ne sciis antauxe."

Wen Xin naskigxis en ricxa familio. Kvankam sxi lernis en la infaneco kaj estas lerta en verkado de poemoj kaj prozajxoj, tamen la tutan vivon sxi mastrumas la domon. Sxi diris, ke en tiuj jaroj al Cxinio mankis naciaj industrio kaj komerco kaj postigxis edukado, scienco kaj tekniko. Sxia edzo, unu el la plej fruaj cxinaj elektraj ingxenieroj, studis en Francio, kaj reveninte en Cxinion, li povis projekti nur cementan stangon por transsenda lineo, la plej fruan en Cxinio. Koncerne la neklerigitajn najbarojn, ili laboris aux kiel kulio aux kiel kolportisto.

La avo de Liu Mu siatempe estis rikisxisto. Kaj en la ventaj kaj en la pluvaj tagoj li devis kurete transporti klientojn. Tiam en Pekino vivis 2-3 milionoj da logxantoj kaj estis nur 6 tramvojoj, tial la ricxaj veturis cxefe per rikisxo, dum la malricxaj piediris. Tiam en Pekino estis specialaj transportistoj de karbaj buloj, cxar ili cxiam estis nigraj de la laboro, tial oni nomis ilin karbaj nigruloj.

Wen Xin diris al mi, ke antaux duonjarcento en Pekino estis tre malmulte da akvotuboj kaj tiam en sxia strateto estis nur unu akvokrano, kiu estis en sxia hejmo, dum aliaj devis acxeti trinkakvon. Tiam estis specialaj laboruloj, kiuj transportis akvon el rivero kaj vendis gxin al logxantoj. Tiu laboro estis peza, tamen pli bona ol feko-transportistoj, kiuj plejparte estis bankrotintaj kamparanoj, migrantaj en Pekinon. Ili cxiam kun peza sitelo sur la dorso purigis necesejojn en Pekino. Tiam estis ankaux aliaj laboruloj, kiuj flikis vestojn, riparis difektitajn bovlojn kaj potojn, acxetis kaj vendis malnovajn litkovrilojn ?tiam post vintro iuj malricxaj familioj estis devigitaj tuj vendi la vatitajn litkovrilojn por vivrimedoj kaj auxtune acxetis malnovajn vatitajn litkovrilojn por pasigi vintron.

En la malantauxa strateto vivis malricxa vidvino-flikistino. Sxi mem uzis la kolektitajn vestojn kaj sxia filo kolektis ne plene konsumitajn karbajn bulojn, kiujn sxi vendis kontraux iom da moneroj. Multaj knaboj en la strateto kolektis tiajn karbajn bulojn.

Tiam multaj migrante laboris sur strato: barbiroj, merceristoj, cxifonistoj, akrigistoj de tondiloj kaj trancxiloj... Ili kriis por allogi klientojn kaj en ilia kriado senteblis tristo. Tiu sceno estis longe vidata en la urbo. Wen Xin diris, ke ankaux tiuj migrantaj laboruloj estis bankrotintaj kamparanoj. Nun estas tre malmulte da homoj, kiuj mem tajloras, tial oni ne bezonas akrigistojn de tondiloj kaj trancxiloj. Kaj hodiaux oni tre hazarde renkontas tiajn homojn, kiuj facile rememorigas pri la pasinteco.

Wen Xin rakontis al mi pri la posteuloj de siaj malnovaj najbaroj: "Ili cxiuj bone laboras. La maljuna batatobakisto havas tri nepojn kaj du el ili nun studas alilande kaj la tria estas lerta kuiristo. Nepo de la flikistino laboras en eksterakomerca departemento kaj posteulo de la rikisxisto nun estas taksiisto...

NOVA VIVO

Maljunulo Jia Yu rakontis al mi sian familian historion. Sen lia konigo eble neniu sciis, ke li, laboranta en la centro de dokumentoj kaj informoj sub la Cxina Akademio de Sociaj Sciencoj, iam servis en armeo: En la tempo de la nacia krizo li, sangvina junulo, havis nenion alian rimedon krom forlasi la studon kaj militistigxi.

"Mia unua filino naskigxis en la milita jaro 1943, kiam mia edzino kuris jen tien jen cxi tien por eviti militfajron. Post akusxo sxi cxiunokte dormis sen demeti vestojn por povi kiel eble plej rapide forkuri en aeratako. Tiam en nia kofro estis ekskluzive urintukoj..." Poste, kiam denove kunigxis la geedzoj, la edzino ploris, plendante, ke la edzo ne prizorgis la familion.

"Cxu la familio povas esti sekura, kiam la landon minacas pereo?" Jia Yu forte malamas la militon kaj deziras pacon. Li diris, ke post naskigxo de la nova Cxinio li ekhavis familion en la vera senco. Poste li ekhavis pli da infanoj, ankaux kiuj edzigxis aux edzinigxis kaj havas infanojn. Post naskigxo de la nova Cxinio lia familio iam havis 19 membrojn. "Ni logxas ankoraux en la malnova domo. Gxi estas malgranda, tamen ni vivas felicxe. En la granda familio cxiam estas granda harmonio," li diris.

Li ofte diris al siaj infanoj: "Antauxe, kiam nia patrujo estis minacata de dangxero, la familianoj disigxis, kaj post liberigxo la logxkondicxoj estas portempe malbonaj, tamen la vivo stabila. Mi estas memfida venki la malfacilojn kaj krei novan vivon." Li diris ankaux, ke la familia harmonio utilas al kreskado de la infanoj. Ili finis sian studon en universitato kaj iuj el ili dauxre studis kiel esplor-studentoj. Nun ili farigxis ingxenieroj aux profesoroj. S-ro Jia estas kontenta pri cxio cxi tio.

5 el la gefiloj de Jia poste acxetis grandan logxdomon. Ili ofte vizitas siajn gepatrojn kunportante diversajn mangxajxojn. Ili diris: "La sano kaj longa vivo de la gepatroj estas nia felicxo." Por pliigi la koheremon de la familio gesinjoroj Jia cxiujare okazigas familian artan festivalon. Tiam cxiuj familianoj faras fotadon, papertondadon, pentradon kaj kaligrafadon por la familia konkurso. En la tago, kiam mi vizitis la familion de Jia, li skribis grandan ideogramon kun la signifo de familio kaj poste cxiuj aliaj familianoj skribis la saman ideogramon kaj fine ili kune kantis "Felicxa familio plena de amo".

Jia diris, ke kie estas amo, tie estas harmonio kaj paco; kiel statas la familio, tiel statas ankaux la lando kaj la tuta homaro.