Geedzigxaj moroj de cxinaj nacimalplimultoj

de JI PING

LA geedzigxaj moroj de cxinaj nacimalplimultoj estas grava parto de ilia kulturo.

La evoluo de cxinaj nacimalplimultoj ne estis egalrapida pro diversaj kauxzoj. Meze de la 20-a jarcento, kiam la cxefa parto de Cxinio eniris en modernan civilizitan socion, iuj malproksimaj nacimalplimultoj estis ankoraux en feuxda aux sklava socio aux ecx matriarka socio, same statas ankaux iliaj geedzigxaj moroj. Iuj estas observataj nun, aliaj sxangxigxis kaj la ceteraj ne ekzistas plu. Tiuj moroj estas interesaj, sed kompleksaj. Do ni prezentos iujn al niaj legantoj.

MANOPETO

Vivantaj en lokoj ekonomie subevoluintaj, la nacimalplimultoj estas bravaj en manopeto, ne kiel hanoj katenitaj de feuxdismo. La manieroj de manopeto estas malsamaj, tamen kun komuna trajto, t. e. lauxvole versxi la koron al la amatino.

"Viziti amatinon" estas populara inter vaoj, acxangoj, lahuoj, de'angoj kaj aliaj nacimalplimultoj.

En nokto junuloj vizitas knabinojn arope aux sole. Sub bambua domo de knabino, ili ludas blov-instrumenton lusxeng, kantas amkanton kaj donacas braceleton, arekon k.a. al la knabino.

Estas gloro por la knabinoj, ke junuloj vizitas ilin por peti la manon. Se al knabino placxas iu el la junuloj, sxi do petas lin iri supren. Post multfojaj kontaktoj, se ili volas gefiancxigxi, la junulo solene donacas paketon da teo al la knabino kaj sxi pendigas gxin sur sia litokapo. De tio sxiaj gepatroj scias, ke la filino havas amaton.

"Reciproko de kantoj" estas uzata de mulauxaj gejunuloj en festotagoj kaj ferioj por peti manon. Gxenerale junuloj de iu vilagxo invitas knabinojn de alia vilagxo por la aktivado. Unue ili kantas kolektive. Se iuj placxas unu al la alia, ili do foriras. Tio dauxre estas cxefa maniero por multaj nacimalplimultoj en manopeto.

La tajaj gejunuloj havas tian moron. Se junulo amas iun knabinon, li pentras belan virfenikson meze de papero, skribas ampoemon kaj donas gxin al sxi. Se al sxi placxas la junulo, sxi aldonas sur la papero feniksinon kun floro en la busxo kaj redonas gxin al la junulo. Jen tiamaniere ili esprimas sian amon.

DECIDI GEEDZECON

Multaj nacimalplimultoj petas sortodiveniston auxguri la geedzecon kaj nur post tio ili gefiancxigxas. Tio kompreneble estas supersticxa, tamen montras la homan sopiron kaj benon pri la felicxa geedzeco. Iuj nacimalplimultoj estas rigoraj pri sangrilatoj, kiam ili decidas la geedzecon. Ekz. koreoj kaj tibetanoj malpermesas la geedzecon de parencoj.

Gxenerale oni fiancxigxas post rigora elekto, tamen cxe kelkaj nacimalplimultoj la manopeto kaj fiancxigxo estas samtempaj. Neniu rajtas lauxvole retiri la gefiancxigxon. Oni cxiam riprocxas kaj punas tiujn, kiuj lauxvole nuligas la gefiancxigxon.

Fiancxigxo havas diversajn ceremoniojn. Nu-a svatanto portas kvar botelojn da vino al la hejmo de knabino. Li regalas la samvilagxanojn per unu botelo. Montrinte sian intencon, la svatanto prezentas la aliajn 3 botelojn. Se la gepatroj de la knabino konsentas, li do petas parencojn de la knabino kune trinki kaj nur tiam deklaras la gefiancxigxon.

La sxeoj svatas tiamaniere: junulo petas pliagxulon porti duonkilogramon da faruno kaj saman kvanton da bruna sukero al la hejmo de la knabino por fari svaton. La gepatroj de la knabino nek respondas rekte nek akceptas la donacon. Se ili diras: "Venu denove." Tio signifas, ke la gefiancxigxo eblas. Se ili diras: "Ne plu venu." Do la espero forvaporigxos.

GAJA NUPTO

Geedzigxo estas grava por cxiuj. Gxi simbolas homan prosperon. Estas diversaj nuptoj. Gxenerale, nupto estas gaja kaj solena. Bonvenigi novedzinon estas preludo de la nupto. Laux hegxe-a maniero nombro de la bonvenigantoj devas esti nepara, kaj kun la novedzino, la nombro farigxas para. La ceremonio okazas en matena krespusko, cxar ili opinias, ke la elkrespuskigxo simbolas prosperon kaj felicxon de la postgeedzigxa vivo.

La nupto de hujoj estas solena. Gxi okazas cxiam en la tago, kiam islamanoj kolektigxas en moskeo. Antauxvespere de la nupto la novedzino banas sin por montri sian purecon. Imamo prezidas la nupton. Li faras al la novgeedzoj demandon kaj esperas jesan respondon, kaj li litanias pri novgeedzigxo. La novgeedzoj staras sur la genuoj kaj pie auxskultas. Poste ili dankas Alahon, frotante sian vizagxon per la manoj.

La nupto de kirgizoj estas solena kaj varma, kio iagrade rilatas kun ilia nomadismo kaj malofta renkontigxo. Tiam iliaj amikoj kaj parencoj cxiuj partoprenas en la nupto. Iam la nombro atingas mil. Post la ceremonio okazas cxeval-konkurso, lukto kaj sxnurtirado. Vespere gejunuloj kantas kaj dancas kun la novgeedzoj.

Iuj nacimalplimultoj havas specialan moron, kia edzinigxo en plorado. Lauxdire, la plorado montras dankon de la novedzino al siaj gepatroj. Eble en la malnova socio tio montris malkontenton al la kontrauxvola edzinigo.

La edzinigxo en plorado estas nemankigebla por tugxja-aj novedzinoj en la nupto. Kiu ploras plej lauxte, tiu estas rigardata kiel plej sagxa kaj kapabla novedzino. Ili ploras pri la gepatroj, pri la fratinoj, pri enpalankenigxo kaj aliaj.

De la moroj ni konas la socion, ekonomion kaj kulturon de la nacimalplimultoj historie kaj nuntempe. En iuj regionoj nupto servas kiel parto de turismo, por ke la turistoj konu la historion kaj sociajn trajtojn de la nacio.