Kiel cxinaj junuloj impresis ilin

En superaj lernejoj de Cxinio lernas studentoj el diversaj landoj. Ili persone spertis la vivon de la orienta antikva lando kaj perceptis la agojn de modernaj junuloj de Cxinio. Wang Jianbing konatigxis kun tri fremdlandaj studentoj en la fama Cxina Popola Universitato en Pekino. En la jena facila raportajxo vi eble trovos kaj la samecon kaj la diferencon de junuloj de malsamaj nacioj kun malsamaj kulturoj.

Yu Tao

de WANG JIANBING

EN la okuloj de Choi Man-won, Mori Yuko kaj Magnus Bjornsson, cxinaj junuloj estas tre aparte karakterizaj. Mori Yuko de Japanio kaj Magnus Bjornsson de Islando estas studentoj, kaj Choi Man-won de Koreio estas por-doktorigxa studento pri internacia komunisma movado, kaj krome li estas esperantisto kaj ofte partoprenas en aktivadoj de pekinaj esperantistoj.

SAMAGxULOJ

Frauxlino Mori Yuko estas duaklasa studentino de jxurnalisma fako. En du jaroj en Cxinio sxi trovis, ke cxinaj junuloj samagxaj al sxi estas pli maturaj, pli ordemaj kaj pli konsciencaj en plenumo de aferoj.

Sed cxinaj junulinoj ne kapablas fari ion, kion frauxlino Mori Yuko kaj sxiaj samlandanoj rigardas tre simpla. Foje sxi gastis en hejmo de cxina kunlernantino. La kamaradino volis gladi vestojn, sed sxi ne sciis, kiel uzi la gladilon. Tio mirigis sxin.

La kialo estis tre simpla: intensigxis la ritmo de la vivo kaj oni preferas porti vestojn, kiujn oni ne bezonas gladi. Gxuste pro tio gladilo farigxis malofte uzata de cxinaj junuloj.

GRANDA HUMILECO DE LA CxINAJ JUNULOJ

Magnus Bjornsson estas junulo de Islando, studento de la kvara klaso de la fakultato de internacia politiko.

Kiam li estis l4-jara, li vizitis ekspozicion "Semajno de Cxinio" kaj ekhavis deziron viziti la malproksiman landon en la Oriento. En l990 li unuafoje turismis al Cxinio kaj estis ravita de la vidajxoj en Cxinio. En 1995 li refoje vizitis Cxinion por sperti gxian drastan sxangxigxon kaj antikvan civilizacion.

Lia unua impreso pri cxinaj junuloj estas tio, ke la cxinaj junuloj estas humilaj en cxiuj aferoj. Ili emas peti gastojn unue trinki aux mangxi. Kiam ili estas lauxdataj, ili sxatas diri: "Mi faris nenion. Mi estas nenio. Tio estas komplimento." Sxajne ankaux Magnus Bjornsson alkutimigxis al tio, kaj kiam oni lauxdis, ke li parolas flue en la cxina lingvo, li diris, ke li apenaux scias la cxinan lingvon. La esprimo de humileco kaj gxentileco de la cxinoj estas tute diferencaj de tiuj de la okcidentanoj. La okcidentanoj esprimas relative rekte, sed la cxinoj diras euxfemisme. Kiam ili diris "ne", oni malfacile povas certigxi, cxu la "ne" fakte signifas "jes". Kaj novvenintaj fremdlandanoj malfacile povas sin akordigi al tio.

PRAKTIKA CELO

"Cxinaj junuloj havas evidentan karakterizajxon, nome, ili havas difinitan celon, celon solidan kaj praktikan. Tio ja estas felicxo de la cxinaj junuloj," diris frauxlino Mori Yuko.

"En Japanio, kion vizagxas la junuloj, kiuj multe penis lernante en famaj universitatoj? En ekonomia depresio, ecx potencaj kompanioj devas redukti dungitojn, do estas pli malfacile dungigxi. Estas malsame al la cxinaj junuloj; ili havas sian celon, kaj tion mi pli forte sentis en universitato. Diligente studi en famaj universitatoj, poste trovi bonan profesion kaj havi bonan salajron. Ili diligente lernas alilandajn lingvojn por poste studi eksterlande kaj havi pli bonan perspektivon. La celo estas efektivigebla. Sed en Japanio, la patra generacio penadis la tutan vivon kaj neniam kuragxis iom sin malstrecxi. La patra generacio vivis lace, kaj la junuloj ne volas sekvi ilian vojon, sed ne scias, kion ili devas fari. La japanaj junuloj ja estas en tia stato."

TROA STRECxITECO EN LERNADO

"En alia flanko euxropaj junuloj estas pli felicxaj, ke ili povas facile eniri en superajn lernejojn. Ili ne bezonas lerni tiel strecxite kiel la cxinaj studentoj. La cxinaj estas tro lacaj en lernado, sencxese sin preparante por ekzamenoj en la elementa lernejo, mezlernejo kaj universitato." Laux euxropana vidpunkto, Magnus Bjornsson rimarkis tion. Vere la cxinaj lernantoj estas kompatindaj vizagxe al la ekzameno por pli supera lernejo. Multaj el la junuloj, kiuj spertis la bataladon por eniri en universitaton, ankoraux havas timon. En Cxinio, eniro en universitaton estas strikte kunligita kun la estonteco. La klereco, fako kaj renomo de la lernejo, cxiuj influas la enoficigxon. Sen universitata diplomo oni malfacile trovas bonan profesion. Monotona estas la vivo de la cxinaj junuloj, la orbito de multaj el ili konsistas nur el pena studado, diplomigxo el universitato kaj ricevo de laboro.

Aliflanke, la cxinaj junuloj havas tro multe da komuneco kaj tro malmulte da personeco. Sama kriterio kaj sama modelo kreis preskaux tute samajn homojn. Rilate tion, frauxlino Mori Yuko kaj s-ro Choi Man-won aldonis, ke tia fenomeno trovigxas ankaux en Japanio kaj Koreio. Ekzemple en Japanio eduka administracio postulas disvolvi personecon, sed ne scias, kiel disvolvi personecon. Oni ellernis malmulte de la Okcidento kaj perdis sian propran superecon, kaj pro tio aperis ia kaoso. S-ro Choi opiniis, ke tion kauxzis la diferencoj de la orienta kaj okcidenta kulturo, ke konfuceanismo havas influon sur la orientaziaj landoj, ke la popoloj de tiuj landoj pli atentas grupan konscion kaj cxiam metas la kolektivan koncepton sur la unuan lokon.

MANKO DE INICIATEMO

Kiam instruistoj faras demandojn, cxinaj studentoj malofte respondas memvole, kaj ofte la instruisto vokas ilin al respondo. Pro tio la cxinaj junuloj impresas Magnus Bjornsson tiel, ke ili ne havas iniciatemon kaj estas introvertitaj. Kiam opinio estas postulata, la cxinaj junuloj malofte diras la unuaj.

"Fakte ankaux japanaj junuloj ne estas parolemaj. Japanoj havas la kutimon, ke ili ne sxatas paroli pri tio, kion ili faris, do kompreneble ne parolas antaux faro," frauxlino Mori Yuko diris.

Rilate tion Choi sentis, ke eble koreaj junuloj estas pli bonaj ol la japanaj kaj cxinaj, ili estas relative ekstravertitaj kaj sxatas rekte esprimi siajn opiniojn.

PLI MULTE DA KOMUNECOJ

Ankaux la cxinaj gejunuloj sxatas furonon. Ili multe scias pri Holivudo kaj popmuzikon de Euxropo kaj Ameriko. Kosmetikajxoj kaj fasonoj de famaj markoj estas facile troveblaj. Gejunuloj portantaj vestojn kun famaj markoj mienas memfide kaj fiere. Por akiri pli bonan disvolvigxon, ili lernas manipuladon de komputero en postlaboraj horoj, sin preparas por ekzameno de MBA. En ripoztagoj ili sin distras per disko-danco, bovlingo, ekskurso aux vizito al ret-kafejo. Sen konsidero de iliaj hauxtkoloroj kaj lingvoj, ili ja estas malfacile distingeblaj de fremdlandaj gejunuloj. Post certa tempo de kunestado kun cxinaj junuloj, la tri fremdlandaj studentoj sentis, ke inter ili kaj la cxinaj gejunuloj trovigxas kaj komuneco kaj personeco, sed cxiuj povas amike kunesti. Eble cxar la nuna cxina juna generacio kreskas kune kun la praktikado de reformado kaj pordmalfermo de Cxinio.

"Cxinaj knabinoj estas mildaj kaj belaj, kaj mi tre sxatas ilin. Ili ne similas al la euxropaj knabinoj, kiuj estas tre viglaj en pensado kaj faras al la viroj grandan premon,'' Magnus Bjornsson lauxdis la cxinajn knabinojn. Sed Mori Yuko kaj Choi Man-won trovis, ke cxinaj knabinoj estas "tre akraj", dum ilia mildeco estas inter tiu de la euxropaj kaj amerikaj knabinoj kaj tiu de japanaj kaj koreaj knabinoj.

Cxinaj knabegoj bone impresis Mori Yuko. Sxi diris, ke sxi volas havi cxinan knabegon kiel kompanon, se sxi povos trovi la deziratan. Sed sxia patrino eble malfacile aprobos tion, cxar sxi ne povos trankviligxi, se la filino havos fremdlandanon kiel kompanon.