Sagxo en kvieto

Cxu vi povus sendi al mi pli plenajn informojn pri monahxinejo, aux pri la budhanaj monahxinoj en Cxinio gxeneralaspekte?

MARCO ALBE' (Italio)

de XIANG HONG

PASxINTE en la strateton Zhenxian, mi tuj sentis drastan diferencon inter la kvieteco antaux mi kaj la vigleco de trafiko post mi, sur la strato. Starante antaux la rugxe lakita ligna pordo de la monahxinejo Tongjiao, mi hezitis enpasxi: Interne de la altaj muroj estas loko de monahxinoj, mondo tute fremda por mi, kaj mi ne estis certa, kiajn homojn mi renkontos.

Mi ne povas forgesi la rigardon de la viro, kiun mi demandis pri la vojo. "Pro kio vi iras al tia loko? Cxu vi tedigxis de la laika mondo?" la viro scivoleme demandis min. Jes, publika opinio estas, ke oni monahx(in)igxas aux pro granda malfelicxo aux pro malesperigxo por la vivo. Mi timis, ke mia vizito tusxos ilian vundon.

Poste mi komprenis, ke mia timo estas senbaza.

En densa ombro min atendis abatino Sizhi kun afabla rideto. Mi miris pro sxia juneco, sed sxiaj gestoj estis suficxe konformaj al sxia abatineco. Min ne evitis monahxinoj en griza mezlonga robo aux bruna froko. Renkontante min, ili ridete salutis min kun manoj kunmetitaj antaux la brusto kaj foriris per graciaj pasxoj. Sur ilia vizagxo mi ne vidis postsignon de malfelicxo, sed trankvilecon, senhastecon kaj sanon.

Sxajne abatino Sizhi travidis mian penson. Post reciproka saluto sxi komencis konigi al mi la vivon de la monahxinoj.

Sxi diris, ke laux la vidpunkto de monahx(in)oj, en cxies koro estas deziro, kiu povas senlime ekspansiigxi kaj estas neniam kontentigebla, tial la homa vivo estas plena de diversaj cxagrenoj kaj la vojagxo de la homa vivo subkonscie perdas la vojon. La monahx(in)oj kredas, ke nur la Budho gxisfunde konsciis la veron de la homa vivo, tial la monahx(in)oj memvole akceptis la veron (aux darmon) por transpasi cxiajn fiajn dezirojn, sin kulturi en bonfaranton kaj helpi pli da homoj strebi al bonfaro kaj fine akiri eternan vivon. Tial oni devas tiel opinii, ke ili monahx(in)igxis post suficxe longa konsidero, sed ne kiel la laikoj supozis, ke ili monahx(in)igxis pro seneliro.

Antaux la miskompreno de la laikoj, abatino Sizhi diris: "Fakte budhismo enhavas la plej grandan sagxon, sed ne supersticxon. La monahxoj kaj monahxinoj ne facilanime decidis vivi sen familia felicxo. Forlasinte sian individuecon, ili akiris la sagxon pri la vivuloj kaj la universo. Cxu tio ne estas vivmaniero pli ideala kaj pli nobla? Kiam ni travivis provon dum kelke da jaroj kaj estis inicitaj per pritondo de kapharoj, nia koro estis plena de senlima gxojo! Memkulturado de mateno gxis vespero forpelis niajn cxagrenojn kaj fidezirojn, kaj ni sentis solidecon kaj kvietecon en la koro. Rigardu, kiu el ni havas mienon de cxagreno?"

La kondicxoj difinitaj de la budhisma disciplino por monahx(in)igxo klare vidigis, ke homoj sorcxitaj de malfelicxo kaj implikajxoj povas akiri konsolon kaj helpon en templo, sed al ili ne estas permesate monahx(in)igxi. Monahxinigxo en Tongjiao estas kondicxita en kvar flankoj: unue, oni devas havi suficxan piecon; due, oni devas agxi malpli ol 25 jarojn; trie, oni devas havi klerecon de almenaux supera mezlernejo; kaj kvare, oni devas esti libera de sxuldo, krimo, oficista rango kaj edzeco. Budhismo opinias, ke pli junaj homoj estas relative pli puraj kontraux la polucio de la laika mondo, sekve pli facile komprenas la darmon de la Budho. Abatino Sizhi monahxinigxis en la agxo de 21 jaroj, sed sxi ankoraux bedauxris, ke tiam sxi jam estis multe pli agxa.

Eksonis sonorilo en la monahxinejo. Estis la 11-a, horo de tagmangxo por la monahxinoj. Post tagmezo ili ne mangxas. Kondukate de la abatino, mi trapasis vojon pavimitan per sxtonaj platoj kaj borderitan de granat- kaj persimonarboj kaj venis al la mangxejo purega. La ekstera cxambro estas mangxejo kaj la interna estas kuirejo. Cxe la enirejo staras sxrankoforma klimatizilo, kiu sentigas abruptecon pro la fono kun antikva gusto. En la monahxinejo estas 40 monahxinoj. La malfortaj kaj maljunaj prenas mangxon en sia cxelo. Monahxinoj eniris unu post alia kaj venis al la kutima sidloko. La cxambro sxajnis iom malvasta. Post pregxo ili ekmangxis senbrue. La mangxo konsistis el rizajxo, farunajxo kaj kacxo, kaj estis pladoj de fazeolo, touxfuo, tomato, kukumo kaj kapsiko. Mi scias, ke monahx(in)oj estas multe pli puremaj ol ordinaraj homoj, tial mi estis emociita, kiam la abatino disponigis al mi sian bovlon kun surskribo "Inicite de Wutai", kiun sxi akiris kiel memorajxon cxe sia iniciteco en la templo en Wutai-montaro, kiu estas unu el la kvar budhismaj sanktejoj en Cxinio.

Post tagmangxo estas siesto. De la dua kaj duono gxis la kvina ili parkeras sutrojn kaj litanias en la pregxhalo. La monahxinoj ellitigxas duonon post la tria matene kaj tuj iras en la pregxhalon por parkeri sutrojn. Ili rigardas sutroparkeradon kaj litanion pli gravaj ol mangxo. La matena kaj vespera litanio en la pregxhalo neniam cxesis en la historio de la monahxinejo. En Cxinio estas pli ol 200 mil monahxoj kaj monahxinoj de budhismo en la han-naciaj regionoj, tibeta budhismo (alinome lamaismo) kaj hinajano. La vivo de la monahxoj kaj tiu de la monahxinoj sxajne estas malmulte diferencaj. Ili vivas sub la rigora disciplino: ne preni mangxon post tagmezo, sidi pli longe ol kusxi kaj diligente lerni la darmon. Tongjiao estas la unika monahxinejo en Pekino kaj famigxis pro la rigoreco de la disciplino. Tiu tradicio estas heredita kaj bone observata de abatino Sizhi. Cxu ne estas tro malkomforte ellitigxi tiel frue kiel en duono post la tria? Pri tio la abatino opiniis, ke ju pli malfrue, des pli malkviete, kaj dum sutroparkerado kaj meditado en kvieto estas plezuro, sed ne turmento. Sxi kredas, ke sagxo venas el plej kvieta momento.

Granda kvieteco regis en la korto de la monahxinejo. En agrabla ombro de granda arbo majstrino Nengben estis leganta jxurnalon. Sxi agxas jam 80 jarojn, sed la auxdado kaj vidado kaj ankaux memoro estas tre bonaj. En la juneco sxi venis de la nordoriento de Cxinio al privata budhisma lernejo por knabinoj en Pekino kaj pasigis jam 64 jarojn en la monahxinejo. "Kiam mi venis, cxi tiu domo estis en konstruado," sxi diris montrante laboriston sur la tegmento. "Li estis sendita de la Pekina Budhisma Asocio por ripari la likan tegmenton."

Kelkaj kolomboj trankvile pasxadis proksime de ni. La majstrino diris al mi, ke la kolomboj ne apartenas al la monahxinejo, sed ili sxatas preni la monahxinejon kiel sian hejmon. Mi admiris la multecon de arboj en la korto, kaj sxi diris, ke antauxe estis pli multaj arboj, ke oni tuj povis flari agrablan aromon, enpasxante en la korton. En auxtuno, kiam maturigxas persimonoj, la monahxinoj kolektas ilin kaj donacas ilin al malsanuloj en proksima hospitalo. La monahxinejo ne estas izolita de la movoplena kvartalo, diferencaj estas nur la vivmanieroj en kaj ekster la muroj.

Mi demandis la majstrinon, cxu sxi envias la viglan vivon ekster la monahxinejo, pasiginte tie pli ol 60 jarojn.

"Ne! Cxi tie estas pli bone," sxi diris ekrigardante min. "Fakte vi estas malpli felicxaj ol ni."