Arta klerigo pli grava

de PANG BIAN

LA unua violona komponajxo de Cxinio estis farita de geologo Li Siguang. Tiam neniu rimarkis la influon de muziko sur sukceso de sciencisto.

Lastatempe kuracistoj pruvis per medicina instrumento, ke la cerbeto de muzikistoj estas pli granda ol tiu de aliaj homoj je 5%, fakte la cerbeto regas la subtilan agon de la homoj.

Nun en Cxinio arta klerigo farigxas esplorotemo de edukistoj.

PENTRADO KAJ IMAGIPOVO

Yuanyuan estis silentema. Li ne sxatis babili kun aliaj knaboj. Poste lia parolkapablo progresis malrapide kaj li ofte gape mienis. Liaj gepatroj plendis pri lia denaska stulteco.

Sed la belarta instruisto opiniis, ke al Yuanyuan ne mankas intelekto, sed imagipovo. La instruisto pentris rondon kaj demandis lin: "Kio gxi estas?"

"Rondo."

"Kio estas ronda?"

Yuanyuan silentis. La instruisto fingre montris la cxielon. Yuanyuan tuj respondis: "La suno, luno kaj ankaux terglobo."

"Bone!"

La instruisto tre gxojis pro lia respondo kaj plu sugestis al li: "Sur nia ronda terglobo ekzistas diversaj rondaj objektoj ekz. por ludo, mangxo..."

La knabo tuj respondis: "Pilkoj por futbalo kaj tabloteniso; akvomelono, pomo, juglando..."

"Kiel vi scias tiujn?"

"Mi vidis ilin. Ankaux la kapo kaj okuloj estas rondaj!"

La knabo tre ekscitigxis. Post pripensado li dauxrigis.

"Instruisto, rondo signifas nenion, cxar 1-1=0, 0 estas rondo. Mi scias ankaux ke rondo signifas rekunigxon. Kiam mi naskigxis, miaj geavoj el kamparo venis al ni por rekunigxo familia. Do mi nomigxas Yuanyuan (signifanta rekunigxon)." La instruisto surprizigxis pro lia vigla penso.

Sub la instigo de la instruisto,Yuanyuan diris sian penson al siaj kamaradoj. Cxi tiuj aplauxdis lin. Kaj tiam li farigxis esprimema. Foje li kaj lia patrino iris sur strato. Vidinte auxtovojan trefkrucigxon, la knabo subite diris: "Estontece mi starigos sur la cxielo ponton, kiu povos interligi la lunon kun steloj. Kaj oni povos veturi al diversaj steloj per rapidveturilo." Reveninte hejmen, li pentris tion laux sia imago.

La cxina edukado pri infana belarto tradicie atentis kopion, sed nun imagipovon. Iu belarta instruisto diris: "La infana pensmaniera kulturo en belarto estas pli grava ol belarta instruo." Li opiniis, ke pentrado povas progresigi figurpensadon de infanoj. La trijara infano lernas pentradon pli rapide ol parolon, kaj per bildo li esprimas sin pli bone ol per parolo.

Nun la cxina infana belarta edukado disvastigas metodon por imagipova kulturo. La kulturado kovras 3 periodojn. En la unua periodo instruisto kulturas la observokapablon de malgrandaj infanoj por ricxigi figurojn en ilia memoro; en la dua periodo analogion kaj sinsekvan pensadon de iom pli grandaj infanoj; en la tria periodo la instruisto elvokas liberan imagon de pli agxaj infanoj al la estonteco per pentrado.

La instrumetodo estas resumita de Du Mei, kiu okupigxis pri belarta instruado dum multaj jaroj. Sxi provis sian metodon per siaj gefiloj. Poste la filino akiris magistrecon pri metiarto kaj la filo farigxis pormagistrigxa studento de la Munkena Scienca kaj Teknika Universitato en Germanio. Kaj sxi dedicxis sian energion al esplorado de intelekta disvolvo per belarto kaj akiris grandan sukceson. Iu knabo eklernis cxe sxi belarton en la 4-jara agxo. 9-jara, li kreis la fabelon "Sagxa Cxevalo", kiu rakontas, ke cxevalo en arbaro iris en urbon kaj farigxis homo, kaj akirinte sagxon de homo, gxi revenis en arbaron. La gepatroj de la knabo diris: "Nia filo dum la tuta vivo profitos el la pentrarto kaj pensvigleco instruitaj de s-ino Du. Kompreneble li eble ne farigxos pentristo, tamen li certe sukcesos en sia laboro."

MUZIKO KAJ KAPABLO-KULTURADO

Tradicie la cxina muzika leciono instruas cxefe muziknotojn kaj kantojn. Nun kelkaj lernejoj ekinstruis ludon de muzikaj instrumentoj pro tio, ke infanoj estas movigxemaj.

Lele estas petola knabo. En la unua klaso, dum instruisto skribis sur la nigra tabulo, li aux ludis per papera aviadilo kaj mastiko aux petolis kun aliaj lernantoj. Li ne povis absorbigxi en la leciono kaj lernis malbone, kaj liaj gepatroj maltrankviligxis post malsukceso de severa kritiko kaj pacienca admono.

Sed en muzika leciono la knabo interesigxis pri akordiono. La instruisto diris: "Ritmo estas animo de muziko, kaj oni devas atente auxskulti por percepti." Sekve li ekatentis pri sonoj de akordiono. Kelkajn jarojn post sia diligenta trejnigxo, li povis ludi per akordiono ecx malfacilan melodion. La instruisto diris: "Lele havas talenton de muziko, li povas sukcesi ankaux en lernado de aliaj studobjektoj." Auxdinte tion, li diligente studis kiel ludi akordionon. Kiam li diplomigxis de elementa lernejo, li akiris ateston de akordionludo de la 8-a klaso kaj eniris bonan mezlernejon.

Liu Yan en sia infaneco eklernis muzikan instrumenton kaj bone ludis gxin. En element- kaj mezlernejoj estis elstara lernanto kaj, 14-jara, eniris faman universitaton.

Tiaj ekzemploj estas sennombraj. En ordinara lernejo de Pekino grupo da lernantoj kun intelekto ordinara ekludis en 1988 akordionon, kaj oni komparis ilian lernadon de cxefaj studobjektoj kun tiu de alia grupo, en kiu cxiuj lernantoj estis elstaraj. Post unu jaro la lernantoj de la akordiona grupo superis tiun de la elstarantoj kaj ilia supereco dauxris gxis ilia diplomigxo de la elementa lernejo.

La provo montras ke altigi intelekton ofte dependas de multe da faktoroj, inter kiuj la muzika klerigo estas grava.

Knabino Li Shan estis suferanto de denaska kormalsano. Kvankam sxi ne povis partopreni lecionon de korpokulturo, tamen persiste ludis akordionon. Sxi sentis sin serena, ludante akordionon. Iom post iom sxia kormalsano mirakle malaperis.

Xu Wanshui estas muzikinstruisto en mezlernejo. Li opinias ke la moderna edukado substrekas ne nur disvolvi karakteron, sed ankaux kulturi moralon. Li cxiam atentas kulturi estetikon. Li instruas "Hxorajxo Flava Rivero", patosan kanton verkitan en 1939 kiu tekstas: "Vento mugxas, cxevalo henas, Flava Rivero bruas..." Li diris al la lernantoj, ke la kanto prezentas la necedeman karakteron de la cxina nacio, kiam fremda nacio invadis. La Flava Rivero simbolas la nacian spiriton. La lernantoj diris: "La kanto inspiras nin diligente lerni por potencigi nian landon."

En Cxinio oni ekkonsciis la gravecon de kapablo-kulturado. Altigi la kapablon de lernantoj kaj kulturi talentulojn kun idealo, lerteco kaj kreiveco estas celo de kapablo-kulturado kaj estetika eduko de Cxinio.