Sxangxigxoj en 50 jaroj (III)

de JI PING

PROKSIME de mia oficejo trovigxis auxtovoja trefkrucigxo konstruita en 1978. Tiam pekinanoj ja gxojis pri gxia finkonstruigxo, cxar gxi estas la unua trefkrucigxo dividinta koridorojn por auxtoj kaj bicikloj. Sed antaux nelonge gxi malkonstruigxis, cxar gxi ne plu kontentigas la bezonon de la hodiauxa trafiko. Kvankam en la lastaj jaroj la magistrato multe investis por vojokonstruado kaj largxigo de malnovaj sxoseoj kaj la nombro de cxirkauxurbaj vojoj jam atingis kvar, tamen la trafiko ne evidente bonigxis pro tio, ke la nombro de auxtoj rapide kreskis. En 1978 estis nur 80?00 auxtoj en Pekino, sed nun ?1?00?00. Konstrui auxtovojajn trefkrucigxojn, fermajn cxirkauxurbajn vojojn kaj subterajn fervojojn estas sur la plano de urbegoj, kiaj Pekino, Sxanhajo kaj Kantono. Post nelonge en Pekino la totala longeco de gxiaj ekspresaj auxtovojoj atingos 620 km.

En la 50 jaroj la fervoja trafiko en Cxinio havis grandan sxangxigxon. Antaux 50 jaroj la totala longeco de fervojoj estis 21 800 km, kaj la largxeco estis malsama. Tiam ne trovigxis elektrizita fervojo, nur vapormasxinoj estis uzataj. La sxoseoj malbonkvalitaj longis nur malpli ol 80 000 km kaj la plejparto de ili estis en cxemaraj regionoj. Ankaux interurba aera trafiko estis multe subevoluinta. Oni telekomunikadis gxenerale per kurtonda radio kaj lineo. Telegrafa kaj telefona servo estis plenumata per homlaboro. Duono de la provincoj kaj regionoj de la lando ne havis auxtomatan telefonion, kaj triono de la gubernioj ne havis telegrafion kaj interurban telefonion.

Hodiaux en Cxinio fervojoj, sxoseoj, akvovojoj, aerlinioj kaj kabloj formis retojn telekomunikan kaj trafikan. Iu pekinano, laborinta en Tibeto 50 jarojn, diris, ke antauxe li bezonis minimume duonmonaton por la vojagxo al Pekino, sed nun nur du tagojn (necesas sxangxi aviadilon survoje kaj ne cxiutage estas aviado). Lastajare oni levis la rapidecon de trajno kaj gxenerale efektivigis, ke trajno ekveturas en vespero kaj atingas la finstacion en la sekvanta mateno. Kvankam ne trovigxas rapidega trajno en Cxinio nek aerlinio en iuj gxiaj urboj, tamen kompare kun la pasintaj jaroj, cxinaj trafiko kaj telekomunikado jam multe progresis.

1949 1998
Totala longeco de fervojoj (km) 21?00 65 000
Totala longeco de auxtovojoj (km) 80 000 1 260 000
Interurba aera var-cirkula kvanto (cent milionoj da tunoj cxiukilometre) 2 33.5
Posedantoj de telefono (miliono) 110
Posedantoj de posxtelefono (miliono) 30
Optika kablo (km) 173 000

Privataj entreprenoj en Cxinio

de JI PING

EN 1949, kiam fondigxis la nova Cxinio, trovigxis multaj privataj entreprenoj, tamen en 1956 la sxtato transformis tiujn privatajn entreprenojn, kaj sxtataj entreprenoj anstatauxis la privatajn. De tiam al la cxina ekonomio mankis privata brancxo. Depost 1978 Cxinio praktikas la politikon de pordomalfermo, en la kamparo lauxkontrakta familia laborsistemo praktikigxas, kaj en urboj la sxtato permesas disvolvi individuajn metiejojn kaj etkomercon. La mastroj de tiuj individuaj metiejoj ja estas auxroro de la bela estonteco. Kiel atendite, la mastroj de metiejoj kaj etkomercistoj pligrandigis sian aferon. Ili dungis helpantojn aux lokajn aux alilokajn, kaj iom post iom metiejoj sxangxigxis en privatajn entreprenojn. Sed tiam la sxtato ankoraux ne klare difinis la privatajn entreprenon kaj ekonomion kaj ne ellaboris politikon stimuli ilian disvolvigxon. Ekzemple en 1981 la sxtato permesis, ke individua mastro povas dungi nur 1-2 helpantojn kaj akcepti maksimume 5 metilernantojn. En aprilo 1988, kiam rapide disvolvigxis privataj entreprenoj, la sxtato permesis ekziston de privata ekonomio kaj gxian disvolvigxon laux legxo, rigardis gxin kiel suplementon de la socialisma publika posedsistemo kaj komencis defendi la rajtojn kaj interesojn de privataj entreprnoj. Nun jam estas 1?29?00 privataj entreprenoj kun 16?89?00 laborantoj.

La disvolvigxo vigligis la merkaton, donis pli da laboraj sxancoj kaj kontentigis la bezonon de homoj en diversaj flankoj: kostumo, elektroaparato, arkitekturo kaj ecx altteknologio?En Pekino, en 1998 laborantoj de privataj entreprenoj estas nur kvindekono de tiuj de la tuta urbo, tamen la produktovaloro kreita de ili konsistigis kvinonon de la tuta urbo. Same kiel en Sxanhajo, la Sxanhaja Nisaila Sensatora Kompanio venkis rivalojn, kiaj la Germana Korporacio Simens kaj la Nederlanda Kompanio Philips, kaj 96% de gxiaj produktajxoj vendigxas en pli ol 20 regionoj kaj landoj. La produktajxo ?infrarugx-radia sensatoro konsistigas trionon de la samspecaj produktajxoj en la internacia merkato kaj okupis la unuan lokon de la mondo.

Kompreneble en Cxinio la publika posedsistemo ankoraux ludas cxefan rolon, tamen la sxtato plue praktikos la politikon subteni la disvolvigxon de privataj entreprenoj, kaj cxi tiuj certe perfektigxos kaj disvolvigxos.

KURANTAJ AFEROJ

* Antaux nelonge Cxinio asignis monsumon por konstrui 5 kluzojn sur la Granda Kanalo pli ol 1 700 km longa, inter Pekino kaj Hangzhou tra Nankino. Gxi, 2 000-jara, estas unu el la 5 famaj akvovojoj de Cxinio.

* Estas ekkonstruita la dudirekta submara optika kablo (20?00 km) ?Azia-pacifika Optika Kablo N-ro 2 ?la plej longa en Azio. Gxi etendigxas gxis Japanio kaj Koreio kaj, tra landinterno de Cxinio, Hongkong kaj Taiwan, gxis Malajzio kaj Singapuro.

* Cxinio esploros submaran naturgasan hidraton, kiu estas blanka solidajxo, simila al glacio kaj facile bruligebla. Gxi, altenergia kaj vaste distribuita, havas grandan rezervon kaj malprofundan kusxejon. Eble gxi ludos gravan rolon en la venonta jarcento.

* Orienta globofisxo, rigardata kiel "regxo de la fisxoj", estas sukcese arte fekundigita en la meza baseno de Yangzi-rivero. Nigravejna orienta globofisxo estas migranta fisxo. Gxia karno estas bongusta kaj nutroricxa, tamen gxiaj sango kaj hepato havas fortan venenon 1 250-oble kiom kalia cianido, povantan anstatauxi atropinon kaj heroinon kiel sedativo kontraux doloro kauxzita de kancero kaj kontraux infana konvulsio, paralizo kaj toksigxo.

* Cxinaj sciencistoj sukcese ellaboris malkomponigajxon de plastajxoj, kiu efikas cxe sunbrilo. La tekniko, vaste aplikata en Cxinio, povas solvi la "blankan polucion".

* Cxinaj sciencistoj trovis lagon, kies temperaturo estas 12-13°C de la akvosurfaco gxis la loko 11 metrojn profunda kaj 4°C en la loko 14 metrojn profunda.

* La 9-12-an de oktobro 1999, la Cxina Internacia Komerco-akcela Komitato kaj la Cxina Internacia Komerca Cxambro okazigos la Eksterakomercan Intertraktan Kunvenon de la Cxina (Hebei) Internacia Komerca Komitato de 1999 en Shijiazhuang, cxefurbo de Hebei-provinco. En la kunveno okazos ekspozicio pri agrikulturo, scienco kaj medioprotektado, kaj intertraktado pri teknika reformado de entreprenoj, transigo de proprieto de produktado kaj programo de investo.