Scenoj en urbo

Fotoj de LOU LINWEI

Materialo de la Sxtata Statistika Buroo de Cxinio publikigita antaux nelonge montras, ke en la lastaj 20 jaroj post la ekpraktikado de reformado kaj pordomalfermo, la popolo multe sin ricxigis kaj relative pli rapide levigxis ilia vivnivelo. Tion oni kredis laux sxangxigxo de salutvorto. Antauxe oni intersalutis per demando "cxu vi mangxis", kaj nun oni sxatas demandi: "Kie vi turismis?" Mangxado estas la plej grava afero en la vivo de homoj. Dum la periodo kun malbona ekonomia situacio, la demando "cxu vi mangxis" esprimis reciprokan prizorgon de la homoj. Nun mangxado jam ne estas la unua problemo en la vivo de la popolo, kaj la popolo ja havas pli kaj pli multajn sxatokupojn rilate la spiritan vivon. Espereble cxi tiuj fotoj kun diversaj scenoj povas pruvi mian diron.