Tra la kanjono de Yarlung Zangbo

de PANG NAIYING

POST esplorado sciencistoj asertis, ke la kanjono de la rivero Yarlung Zangbo en Tibeto, Cxinio, estas la plej granda en la mondo. Gxi longas 496.3 kilometrojn. La meznombra profundo de la cxefa parto de la rivero estas 5?00 metroj kaj la plej granda profundo ?5?82 metroj. Yarlung Zangbo, la plej alta rivero en la mondo, fontas de la degelinta negxo de la norda deklivo de Himalajo, zigzagas en montaroj kaj torentas suden kun granda bruo laux la U-forma kanjono patronata de la montpintoj Nanjiabawa kaj Jialabailei respektive 7?82 kaj 7?34 metrojn super la marnivelo, kiujn la tibetanoj nomas diaj montoj. Sin kasxante en nebulo, la montoj malofte lasas la homojn vidi ilian veran aspekton.

En la kanjono la kvar sezonoj dispoziciigxas vertikale: Sur la supro de la montoj pendas glaciriveroj kaj majestas polusaj pejzagxoj, sur la montodeklivo lauxvice trovigxas pejzagxoj de la zonoj malvarma kaj mezvarma; malsupre de la monto aromas floroj kaj kantas birdoj kvazaux en la tropika pluvarbaro. La sublima kanjono havas sennombrajn misterojn kaj ankaux dangxerojn, de tempo al tempo furiozas tertremo, lavango, terlavango kaj glacirivera kotsxtona fluo. Cxio tio fermis la kanjonon en mistero por la publiko.

De la 19-a de oktobro gxis la 10-a de decembro l998, la ekspedicio el 60 cxinaj sciencistoj, jxurnalistoj kaj alpistoj la unua faris piediran travadon en la kanjono...

SINCERA VIZITO

Biologoj prenas la kanjonon kiel "Geno-bankon de specoj". Kiam la terglobo vizagxas al drasta reduktigxo de la specoj, en la kanjono prospere reproduktigxas pli ol 3?00 specoj da vegetaloj, pli ol 2?00 specoj da insektoj kaj pli ol 80 specoj da raraj bestoj.

Geosciencistoj opinias, ke la kanjono estas la plej bona eksperimentejo sub la libera cxielo, en kiu oni povas solvi la enigmon pri la terglobo. Antaux 50 milionoj da jaroj la hinda bloko koliziis kun la euxrazia, malaperis la oceano kaj levigxis la Qinghai-Tibeta Altebenajxo... Cxi tiu sekreto estis registrita sur la fauxlto de la kanjono.

Atmosferaj fizikistoj opinias, ke la kanjono estas koridoro, tra kiu la varma humida aerfluo de la Hinda Oceano iras al la altebenajxo. Ili volas konfirmi la rolon de la koridoro kaj gxian influon sur la klimato kaj medio... Unuvorte, oni havas multon por konsulti la kanjonon.

Sed tio estis vojagxo plena de neimageblaj malfaciloj. Sen vojo, la ekspedicianoj devis pere de sxnuroj grimpi sur krutajn deklivojn kaj trapasi balancigxantajn pendpontojn aux glitkablojn super torentoj. La tiel nomata glitkablo fakte estas sola sxtala kablo aux liena sxnurego fiksita sur la apikaj krutajxoj ambauxflanke de la kanjono, kaj sur la kablo estas liena ringo. Homo sidas en la ringo, ligas sin per sekuriga sxnuro kaj glitas kun la vizagxo supren al la cxielo pere de inercio kaj oblikveco de la kablo. Kiam la kablo sin direktas supren, oni devas strecxi la kvar membrojn por sin treni antauxen. Foje en tiu okazo malligigxis la sekuriga sxnuro cxe iu ekspediciano, sed neniu povis doni helpon. En tiu kriza momento la deziro de savigxo superis la ekstreman teruron, kaj li strecxigxis el la hauxto kaj fine venis al la transa bordo...

Preskaux en cxiu momento la ekspedicianoj estis minacataj de morto. Transgrimpante la negxmonton Duoxiongla pli ol 4?00 metrojn super la marnivelo, pro manko de oksigeno ili sentis, kvazaux ili havus plumbon en la gamboj. Sed kiam ili estis irantaj sur la sxtonetoj sur la sxovigxema deklivo, ili ne povis fari solidajn pasxojn, kaj tiam ili kvazaux dancis sur pintaj sxtonoj. Televizia raportisto falis kaj la skapolo rompigxis. Li eltenis teruran doloron kaj iris kune kun la ekspedicio. Post 7-taga irado la ekspedicio eliris el la senhoma regiono...

Vicestro de la ekspedicio malsanigxis. Foje en primitiva arbaro li iris de la 6-a matene gxis la 8-a vespere, kaj iom post iom li malproksimigxis de la ekspedicio kaj svenis en herbaro. Kiam oni trovis lin, lia vizagxo kaj kolo sangadis pro sucxado de multaj hirudoj.

Kiel geologo, s-ro Ji Jianqing alkutimigxis al la vivo sub la libera cxielo. Sed esplorado en la kanjono ankoraux frape impresis lin. Li skribis en sia taglibro: "Nin torturas soifo, malsato, ekstrema lacigxo, psika turmento de senesperigxo kaj trista sento antaux la nemastrebla vivo... Pluvas. Ni havas kotonon en la piedoj kaj ofte falas. 52-jara, li falis 11 fojojn en duonhoro..."

Ili havis malfacilojn ne nur en irado, sed ankaux en ripozo. En la kanjono preskaux ne estas ebena tero. Iliaj tendoj estis duone pendantaj sur krutaj deklivoj kaj duone subtenataj per fostoj, do tra la tuta nokto ili devis firme premi ilin per la piedoj, por ke la tendoj ne falu en la riveron. Kiam ili devis tranokti sur malebena loko, ili devis unue plenigi la kavetojn per herboj kaj arbustaj brancxoj, aux simple sin kurbigi en fendojn sur la roko...

En 37 tagoj ili piediris pli ol 600 kilometrojn, spertante diversajn dangxerojn. Ili kaj admiris la povon de la universo kaj bedauxris pro la malgrandeco de la homoj, dirante, ke kun la naturo homoj devas harmonie kunesti. La trairado estis sincera vizito al la naturo.

AKVOFALO, TAKSUSO KAJ ZORAPTERO

Akvofaloj ne estas fremdaj al la lokaj cxasistoj. Kiam cxi tiuj sekvis la bruadon de falakvoj kaj kondukis la ekspedicianojn al la akvofaloj, cxiuj ekzaltigxis. En l986 fotisto Che Fu faris aerfotadon kaj fotis la akvofalojn. Kaj de tiam la cxinaj sciencistoj cxiam deziris konfirmi ilian ekziston. Dum cxi-foja esplorado ili trovis kvar grupojn da altaj falakvoj cxe la riverparto 20 kilometrojn longa nordokcidente de Yarlung Zangbo. Inter ili la tri plej altaj akvofaloj altas 30-35 metrojn kaj largxas 60-120 metrojn. La akvo fluge falegas malsupren kaj estigas nebulon reflektantan cxielarkon. Specialisto klarigis, ke tiu parto de la rivero havas kaj torentan fluon kaj multajn kurbojn, kaj la niveldiferenco de cxiu kilometro estas 22 metroj. Tio formas la unuan miraklon de Cxinio, kaj tia vidajxo estas malmulta en la mondo. Krome, argumentado pruvis, ke la akvofonto de la rivero estas pli ricxa ol la aliaj grandaj riveroj de Cxinio.

Biologoj estis ravitaj de la sukceso en la esplorado en tropika pluvarbaro. Botanikisto Wang Chongjie absorbigxis en esplorado de vegetaloj kaj estis pikitaj de vespoj, ke lia kapo estis plena de sxvelajxoj. Sed li gxojis, ke li trovis raran arbospecon taksuso (Taxus chinesis). La ekstrakto de tia arbo estas multe pli kara ol oro kaj aparte efika por kuraci kanceron. Nun malmultaj taksusoj kreskas en la mondo, kaj en Cxinio oni trovis tiajn arbojn nur en la provincoj Yunnan kaj Sichuan. Sed cxi-foje oni malkovris, ke taksusoj troveblas en areo de pli ol 1?00 kvadrataj kilometroj en la kanjono.

Zoologo Yao Jian esploris insektojn. Liaj manoj estis pikvunditaj de urtiko kaj la doloro estis malfacile eltenebla. Sed li estis rekompencita per eltrovo de pereonta speco de insekto zoraptero (Zoraptera). Tiu primitiva "viva fosilio" vivis en tropika pluvarbaro kaj sur iuj insuloj cxe la ekvatoro, preskaux ne povis flugi kaj kasxe vivis preskaux dum la tuta vivo. Gxia ekzisto en la kanjono elokvente pruvis la doktrinon de "kontinenta drivo". Drivo de kontinentaj blokoj portis tiajn insektojn en la sudorientan Tibeton, kiuj formigxis en sendependan specon. Tio atestis la rolon de la koridoro de humida aerfluo, ke gxi pretigis la medion de tropika pluvarbaro konvena por vivado de la tropikaj "enmigrintoj". Kia miraklo gxi estas! Sciencisto renkontis insekton 50 milionojn da jaroj post orografia movado de la terglobo.

Cxiuj ekspedicianoj multe rikoltis en la esplorado. Ili diris, ke la kanjono estas "trezorujo", ke gxi estas la lasta heredajxo ricxa kaj fragila, per kiu la naturo dotis la homaron. Ajna detruo al la primitiva ekologia sistemo estas neriparebla. La homaro devas domagxi gxin.

DANKINDAJ "GARDO-DIOJ"

Sen savo de alpistoj, juna ekspediciano Ji certe pereus en la torento. La kvar alpistoj de monda nivelo estas tibet-naciaj junuloj. Ili jam plurfoje surgrimpis la lokojn altajn je pli ol 8?00 metroj sur Qomolangma. Dum la cxi-foja esplorado ili elhakis vojon, instalis ponton, enbatis kojnojn kaj instalis sekurigajn sxnurojn sur krutajxoj. Bone sciante, ke ilia cxeesto povos forigi dangxerojn, la ekspedicianoj ameme nomis ilin gardo-dioj.

Por ke la sciencistoj konservu la forton, tiuj fervoraj junuloj prenis sur sin multajn laborojn, ekzemple sercxi akvofonton, elekti tendumejon, kolekti brullignon, prepari mangxajxojn, enterigi rubon... Kiam la ekspedicio bezonis portistojn, ili volonte faris interpreton.

La vojgvidistoj kaj portistoj estis menba-oj kaj loba-oj, kiuj vivas de cxasado kaj terkulturado ankoraux primitiva. Antauxe ili logxis en grotoj kaj nun en konusaj dometoj el ligno. Iliaj vilagxoj situas alte sur montoj kun pitoreska cxirkauxajxo. Sur la montoj kreskas bananoj, ananasoj, citronoj kaj aliaj tropikaj fruktoj. En arbaro viglas diversaj bestoj kaj birdoj. Menba-oj kaj loba-oj estas mastroj de la kanjono kaj filoj de la naturo, kiun ili cxiam respektas.

Pro lingva baro la portistoj malofte parolis, sed cxiam plenkore atentigis la ekspedicianojn pri sekureco. Se iu vundigxis aux malsanigxis, ili sercxis drogherbojn por kuraci ilin; se iu falis en dangxeron, ili faris helpon kaj samtempe pregxis al monto-dioj kaj river-dioj...