Kostumo, logxdomo kaj ligna bovlo

de CHENG WEIDONG

MI konstatis, ke Diqing-altebenajxo estas Shangrila longe sercxata de mi, kaj ne nur pro gxia pitoreska pejzagxo, mirinda tersurfaco kaj primitiva kulturo, sed ankaux pro tio, ke gxiaj logxantoj tiel harmonie kunfandigxis kun la paca kaj idilia vivmedio, mi ne povas ne rakonti pri gxi.

"PEJZAGxO" SUR VESTOJ

En Cxinio tibet-nacianoj logxas ne nur en la Tibeta Auxtonoma Regiono, sed ankaux en la provincoj Qinghai, Yunnan kaj Sichuan. Ili konservas samajn naciajn kulturon, religion kaj morojn, sed pro diferenco de vivmedioj ili havas evidente malsamajn karakterizajxojn. Vestoj de tibet-nacianoj en Benzilan de Diqing-subprovinco estas unu el la plej karakterizaj: pompaj kaj multekostaj, kiajn en la cxiutaga vivo oni ne portas. Estas felicxe, ke tie arta festivalo havigis al mi sxancon spekti belajn tibetstilajn vestojn.

Same kiel tibet-nacianoj de aliaj lokoj, ankaux la tieaj sxatas porti robon. Sur la altebenajxo sunbrilo estas forta, kaj la vetero ?sxangxigxema: jen pluvas, jen sunas, kaj kiam la suno estas alte pendanta, la temperaturo altas, sed kiam nuboj kovras la sunon, tuj malvarmigxas. Tia alterno oftas sur la altebenajxo. Tial robo manifestas sian avantagxon: sxirmi la korpon de malvarmego, dum en varmego oni demetas unu manikon kaj volvas gxin cxe la talio. Oni uzas gxin ankaux kiel "litkovrilon" dum nokto . Cxar oni ofte portas unu manikon, iom post iom la alia farigxas ornamajxo. La roboj estas kolorricxaj, kaj la materialo estas silko, felto aux lano. Kaj la plej valoraj vestoj estas borderitaj per felto. Krom tio la ornamajxoj estas multaj: por virinoj kapornamajxoj, kolieroj, fingroringoj, orelringoj kaj braceletoj el oro, argxento, perloj, agato, jado, turkiso kaj koralo, dum por viroj tali-glavo montranta forton kaj potencon. La prezon de tiuj ornamajxoj neniu konas. Ili estis hereditaj de generacio al generacio, ecx iuj estas historiaj restajxoj. Por mi la moroj kaj kulturo en la tibetstila vesto estas tre allogaj.

LOGxDOMOJ DE NIXI

Nixi, 72 km okcidente de Benzilan, estas alia distrikto de Diqing. Gxi situas gxuste en valo de la altebenajxo. Inter verdaj arboj kaj vidigxas kaj kasxigxas tibetstilaj logxdomoj. En Zhongdian la logxdomoj havas du arkitekturajn stilojn: unu estas duetagxa lignotegmenta domo kun tri cxambroj, kaj cxe la fronto estas koridoro kaj la aliaj flankoj ?muroj el tero. Dum logxdomoj en Nixi karakterizigxas alie ?plat-tegmenta domo, kiu estas du aux tri-etagxa, iuj ecx kvin-etagxaj, kaj sur la balkono oni povas sunumi grenojn. La muroj estas el sxtonoj aux tero, kun kelkaj fenestroj. La unua etagxo estas stalo de brutoj, kaj la dua ?dormocxambroj, salono, tenejo, kaj la plej alta ?pregxocxambro. La domo estas fortika kaj la koloro ?okulplacxa.

Domoj de Shangqiaotou-vilagxo, kiu konsistas el 32 familioj, apartenas al tia stilo. Je la unua vido mi jam sciis, ke gxi estas tibet-nacia vilagxo. Gxi famas pro farado de tradiciaj lignaj bovloj. En granda hela cxambro, Sunnuo Ciren, pli-ol-70-jara maljunulo, diris al mi, ke jam pli ol 50 jaroj pasis de lia eklernado de la metio en lia 12-jara agxo. La metio en la vilagxo jam havas pli ol centjaran historion.

Tibet-nacianoj sxatas lignan bovlon, kiu estas simpla, fortika kaj nerompigxema. Gxenerale gxi estas farita el radikoj de rododendro aux acero. Tamen tiuj, kiuj el parazitaj plantoj, estas nigre helaj, kun vejnoj klaraj kaj delikataj. Estas pompe, se oni ornamas gxin per oro aux argxento. Lauxdire, se gxi ricevas venenon, gxia koloro tuj alikolorigxas, tial gxi estas rigardata kiel trezoro. La maljunulo diris, ke bovlo por viroj diferencas de tiu por virinoj en grandeco kaj alteco. Dum nia interparolado li demonstris al mi lakadon de bovlo per kruda lako. La lakita bovlo aspektas ora kaj estas nedekolorigxema ecx en varmego, acido kaj alkalo. Krom bovlo, la vilagxanoj faras ankaux skatolon el ligno por teni buteron aux mangxajxojn el sekala faruno. Nun la bovloj vendigxas ankaux en aliaj tibet-naciaj regionoj de Cxinio kaj aliaj landoj, kiaj Hindio kaj Nepalo. Kaj nemalmultaj turistoj vizitis la lokon precipe por acxetado de bovlo. Menciante tion, la maljunulo aspektis fiere.

MALJUNA METIISTO DE FAJENCAJxOJ

La fajenco-farado de Tangman-vilagxo estas pli antikva ol la bovlofarado de la vilagxo Shangqiaotou. Tiu metio ekzistis jam pli ol mil jarojn en Tangman. La instrumento por fajencofarado sxajnas simpla. Sunruo Shilin diris, ke li eklernis la metion en la agxo de dekkelkaj jaroj. En lia hejmo mi rimarkis, ke cxie trovigxas fajencajxoj faritaj de li mem. La formoj kaj koloroj estas simplaj, elegantaj kaj modestaj. Li diris, ke cxiumonate li povas fari pli ol 100. Cxu argilo-preparado cxu fajenco-bakado, cxiuj laboroj estas faritaj de li mem. Li bezonas nur 50 minutojn por fari argilan krucxon. Laux mia peto, li demonstris al mi procedon de te-poto. Post malpli ol unu horo nebakita delikata kaj simpla te-poto aperis antaux mi. Gxi kostas nur 25 juanojn. Mi sxatis tiajn fajencajxojn kaj volis ilin acxeti kiel memorajxon, tamen pro averto de kompaniano, ke longa vojo atendas min, mi elektis nur du el ili kaj pakis ilin en dikajn vestojn.