Nova aspekto de la antikva cxefurbo

Teksto de ZHAO XI

Fotoj el fotoekspozicio "Pekino Hieraux kaj Hodiaux"

Pekino, cxefurbo de la Cxina Popola Respubliko, malfermis sian novan pagxon en la 1-a de oktobro 1949.

Dank' al la kuna klopodo de ordinaraj laboruloj dum la pasintaj 50 jaroj tiu antikva urbo kun miljara civilizacio havis grandajn sxangxigxojn: la antauxaj malaltaj domacxoj estis anstatauxigitaj per altaj domegoj. Pekino, kiel internacia metropolo rapide evoluanta vekas la atenton de pli kaj pli multaj homoj.

Pekino elspiras kaj antikvecon kaj modernecon. Tie belas imperiestraj gxardenoj, imponas antikvaj konstruajxaroj, majestas la Granda Muro, vastas la placo Tian'anmen, etendigxas Chang'an-strato, kusxas kvadrataj kortoj en tipa nacia stilo, prosperas verdaj arboj, aromas buntaj floroj kaj staras 120 auxtovojaj trefkrucigxoj en diversaj formoj. Ho, pli kaj pli cxarmas Pekino.