Vizito al Makao (III)

ZHANG MEIZHI

MAKAO HAVAS CxINAJN JUGxISTOJN

En la transira periodo de Makao la Makaanoj cxiam priatentas 3 problemojn, nome regionigi legxon kaj registarajn dungitojn kaj oficialigi la cxinan lingvon.

Por koni la justicon de Makao, laux propono de amiko, mi vizitis Chu Kin, Cen Hofei kaj Song Manlei, kiuj estas la unuaj indigxenaj jugxistoj kaj prokuroroj. Ili estas pli-ol-20-jaraj kaj akiris universitatan titolon de Makao aux aliaj urboj de Cxinio pri juro kaj studis en Portugalio antaux jura trejno en Makao.

S-ro Song diris: "Kvankam antauxe en Makao la kodoj estis de cxiuj kategorioj, tamen la Makaanoj procesis malfacile pro tio, ke la kodoj devis esti tradukitaj el la portugala lingvo en la cxinan, cxar multaj Makaanoj ne scias la portugalan." Laux la Fundamenta Legxo de la Speciala Administra Regiono de Makao (SARM), Makao havos sian legxofaran rajton kaj jurisdikcion post sia reveno al Cxinio. Oni konservas tiujn artikolojn de la malnova legxo nekonfliktajn kun la Fundamenta Legxo kaj forigas aux konservas tiujn artikolojn, kiuj portas koloniisman koloron aux ne akomodigxas al la aktuala situacio. La legxo regionigita estas reviziita en legxon por akomodigxi al la aktuala situacio de Makao kaj tradukita en la cxinan lingvon. Ili diris, ke granda parto de la Makaa legxo estas finreviziita kaj tradukita.

Dum la regionigo de la legxo oni regionigas ankaux legxofaristojn kaj jugxistojn. S-ro Chu diris, ke la Fundamenta Legxo postulas ke la jugxisto devas havi kvalifikitecon kaj esti konstanta logxanto de SARM. Nun jam estas 10 jugxistoj kaj 13 prokuroroj, kaj 9 homoj estas trejnataj.

LA CxINA LINGVO FURORAS

En Makao mi konatigxis kun indigxenaj portugaloj. Ili estas Alberto, Marreiros, Santos kaj Coutinho. Ili estas posteuloj de cxina kaj portugala geedzoj. La portugalaj posteuloj en Makao okupas 2.5% de gxia tuta logxantaro. Iutage mi vizitis la portugalan restoracion funkciigatan de Marreios. Gxuante pladojn, mi auxskultis lian familian historion. Li diris ke antauxuloj de lia patrino ekvivis en Makao antaux 200 jaroj. Lia patro estas portugalo. Sed li, naskita en Makao, edzigxis al virino naskita en Portugalio. Mikssanga Marreiros povas paroli en la lingvoj portugala kaj franca kaj dialekto de Guangdong.

Li esperas esti juste traktata. Antauxe iuj portugaloj servis en la Makaa registaro. Ili ne volas tuj akcepti cxinan sxtatanecon post reveno de Makao al Cxinio. Tamen ili havas la rajton elekti sxtatanecon. Fakte granda parto de ili volas dauxre vivi en Makao inkl. Marreiros. Post kelkaj tagoj Coutinho diris en malbona komuna cxina parola lingvo: "Mi vivas de mia infaneco en Makao kaj havas multe da amikoj tie. Mi havas profundan amon al Makao."

Por dauxrigi sian laboron en Makao multe da indigxenaj portugaloj eklernis la cxinan lingvon. Kvankam la Fundamenta Legxo montras ke la cxina kaj portugala lingvoj estas oficialaj, tamen ili opinias ke la cxina lingvo estos vaste uzata. Coutinho diris: "Mi devas multe paroli en la cxina."