INTER NI

La apero de la deka numero de l999 de nia revuo koincidas kun la 50-jara jubileo de la fondigxo de la Cxina Popola Respubliko. Kelkaj artikoloj kaj bildserioj en cxi tiu numero konigas al vi la sxangxigxojn de la ekonomia konstruado kaj la popola vivo de Cxinio en la pasinta duonjarcento. Ili estas "Cxina vivo en la pasintaj 50 jaroj", "Sxangxigxoj en 50 jaroj (III)", "Nova aspekto de la antikva cxefurbo" kaj "Scenoj en urbo". Cxiuj sxangxigxoj en la pasintaj 50 jaroj de Cxinio kun tiel granda logxantaro vekis la atenton de la mondo, kaj por la cxina popolo la sxangxigxoj estas "mondskuaj". Kompreneble la cxinoj ne povas farigxi ricxuloj en mallonga tempo, sed ili jam ne plu suferos tiajn mizerojn, kiajn spertis la malnovaj generacioj. Kaj la plej grava afero estis, ke la cxina popolo forskuis la tri grandajn "montojn" premantajn sur ilia kapo, nome imperiismon, feuxdismon kaj burokratan kapitalismon. La liberigita popolo mastris sian sorton kaj komencis krei novan vivon kun entuziasmo de la mastro de la sxtato. De tempo al tempo nia gazeto raportis pri tio. Sed kompreneble, cxu nun, cxu en la pasinteco, ni komparis niajn sukcesojn kun la antauxa bazo de nia lando. Kompare kun la evoluintaj landoj, la diferenco inter ni kaj ili estas tre granda, kaj ni devas iri longan vojon.

Per kelkaj vortoj ni menciu aliajn du artikolojn. Unu estas "Tra la kanjono de Yarlung Zangbo". Iuj prenas la trovon de la kanjono kiel eksterordinaran eventon en la scienca esplorado de Cxinio. La medio, vasteco kaj imponeco de la kanjono sxajne superis tiujn de la aliaj kanjonoj en la mondo. Nun oni ankoraux ne povas fari klaran konkludon pri la valoro kaj signifo de la trovo, sed iuj homoj jam intencis turismi aux ekspedicii en la kanjono. Por koni la aspekton de la kanjono, cxinaj sciencistoj multe suferis batalante kontraux diversaj malfaciloj. La alia artikolo "Atesto de bronza historio" konigis al vi pri la abundaj bronzajxoj antaux pli ol miloj da jaroj kaj antikva kulturo de Hubei-provinco.

La Red.