Legomgxardenoj de rusoj

de XU QINGYU

AL rusoj placxas legomgxardenoj, kie ili kulturas kaj rikoltas legomojn, fruktojn kaj florojn kaj samtempe gxuas la naturon.

Oni veturas al sia legomgxardeno situanta kelkdek km. for de la urbo. La legomgxardenoj de dekoj aux centoj da familioj estas ligitaj kaj okupas 1-2 kvadratajn kilometrojn. Oni povas posedi legomgxardenon post registrigxo kaj pago de iom da mono. Poste oni prilaboras la teron kaj faras barilon kaj logxejon. Rusoj tre sxatas legomgxardenon faritan de ili mem, kiu heredigxas de generacio al generacio. Preskaux 60% de la urbaj familioj posedas legomgxardenojn kun irigacia sistemo, logxejo kaj ligna sauxno.

Oni konstruas gustoplenan domon en legomgxardeno. En la pura domo trovigxas kameno kaj bakujo. Tie oni povas ankaux rigardi televidon. Ofte oni veturas tien cxe semajnfino, laboras pli ol unu tagon, nagxi en rivero gxuante kvietan vivon kaj revenas hejmen en dimancxo.

En la legomgxardeno oni prilaboras kampon marte, semas maje kaj rikoltas auxguste. Oni kulturas terpomon, kukumon, tomaton, brasikon, karoton, rafanon, kapsikon, cepon... En iuj malnovaj legomgxardenoj kreskas fruktarboj, ekz. pomujoj, fragujoj, umeujoj kaj cxerizujoj. En rikolta sezono cxiuj familianoj laboras, ecx petas amikojn helpi ilin, kune dividi la fruktojn kaj gxojon.

En vintro oni ankaux gxuas sauxnon en sia legomgxardeno. Oni versxas akvon sur la randon de varmega forno. La cxambro tuj plenigxas de vaporo kaj la temperaturo altigxas al 80°C. Dusxinte sin, oni kusxas sur ligna benko kaj vipetas sian tutan korpon per popla vergo por malstrecxi la muskolojn kaj forfluigi la ekskrementon. Kiam oni ne povas elteni la varmegon, li dusxas sin per frosta akvo. Kvankam tio estas panika kaj suferiga, tamen povas eksciti la nervojn kaj forfluigi la ekskrementon. Oni ripozas post sauxno kun plezuro.

En Rusio 60% de la legomoj venas de la legomgxardenoj. Oni konservas terpomojn kaj brasikojn en keto, faras peklajxon el kukumoj, marmeladojn el fragoj kaj tomatoj... Jen kial rusoj amas legomgxardenon.