La rivereto
Ofte mi promenadas
Apud via fonto
Mi longe pripensadas
Pri via plua sorto.
Vian vojon akve faritan
Trafas multe da embaraso
Cxar gxi ne estas ordonita
Kaj gxin ordonas akva amaso.
Via bordo varbas la promenantojn
Pro via pitoresknaturo
Ofte tio estas interparolantoj
Kiuj auxskultas la rivermurmuron.
Mi fiksrigardis gxian profundecon
Pensoj miaj forvagis malproksime
Mi forgesis je mia soleco
Ke akvospaco flustras ondforme.
Longe mi kun tiuj pensoj restis
Rigardante strecxis mia iriso
Kaj mia bildo en akvo ekestis
Kvazaux mi estas Narciso.
Kara rivereto mia
Kien vi tiel urgxas
Kie estas celo via
Kaj kie via adreso trovigxas?
Trinkigu plue per via akvo
Niajn gxardenojn, kampojn kaj arbarojn
Cxar vi ne scias vian sekvon
Kaj eble vi influos en la maro.
Mi salutas vin riverence
Dezirante al vi la pacan fluon
Kaj mi atendas pacience
Unu belan tagon sen pluvo.
Neatendite mi venos denove
Cxar mi promeni sxatas
Sed ofte tio estas senpove
Kiam la nuboj kirloventas.
Vi atendu mian alvenon
Tion mi momente ne ordonas
Trinkigu dauxre vian ebenon
Cxar mi kun vi nun adiauxas.
กก
La semanto Tiu homo kiu semasNe bezonas la teron
Kaj pri grava afero temas
Cxar li uzas la kajeron.
Kiu estas tiu granda genio
Ke pri li parolas tuta mondo
Amaso ne interesas pri tio
Sed estimas lin la intelekta rondo.
Genia semo estas dissemita
Tra la mondo kiel komunikilo
Kaj la sentoj estigxis vekitaj
Cxe homoj soifantaj da helpilo.
Kiu do estas tiu nia semanto
Ke li helpis al ni ekkoni nin
Cxar li donacis al ni la Esperanton
Kaj ni devas lauxdi kaj festi lin.
Kara nia Doktoro Esperanto
El tiuj vicoj ni vin rekonas
Cxar vi estas nia bonfaranto
Kaj ni viaj adeptoj fieras.
Al esperantkreinto ni sxuldas
Grandan Dankon pro grandioza ago
Cxar en estonteco ni kredas
Ke venos baldaux pli hela tago.
Estimata kreatoro estu salutata
Suficxe vi laboris sen laco
Sur via vojo ni estas laboranta
Dezirante al vi eternan pacon.
กก
La Almozulo Granda estas mia paciencoTage starante sur la strato
Kaj dependi de indulgeco
Cxar je tio pelas min malsato.
pro tio mi multe suferas
Cxar mi vivis kiel ricxuloj
Kaj tio min terure koleras
Ke mi tiel aspektas en viaj okuloj.
Faris min tia kruela milito
Deprenis mian tutan havajxon
Ne lasis al mi nek liton
Por mi restis nur la humilajxo.
Homoj preter mi pasadas
Kaj tion neniu rimarkas
Ke suferanto malsatadas
Mi tamen al ili dankas.
Mirindaj estas tiuj homoj
Kiu ne zorgas pri malricxulo
Cxar ili apartenas al ricxaj domoj
Kaj ili ne vidas la mizerulon.
Sed iam tagigxos mia suno
Kaj mia kampo ricevos semigxinton
Mi bakos la panon de propra faruno
Kvankam mi estas kutima rifugxinto.