Impreso pri Japanio

de WANG HANPING

LAUx invito de japana samideanino Morita Yoko, mi faris vojagxon en Japanio pasintauxtune. Dum unu monato mi vizitis pli ol dek urbojn kaj urbetojn, kie japanaj amikoj ofte demandis min kiel Japanio impresas min. Pri tiu demando simpla, tamen malfacile respondebla per kelkaj vortoj, mi ofte diris, ke la medio de Japanio estas pura kaj bela kaj japanoj gastamaj, afablaj kaj diligentaj. Tio ja estas mia plej profunda impreso pri Japanio.

MEDIA PROTEKTO

En mia imago Japanio estis evoluinta lando, kies industrian disvolvigxon sekvis troekspluatado de ricxfontoj kaj malbonigxo de la medio. Sed kiam mi atingis Japanion, mi vidis tute alian bildon.

Unue impresis min gxia ege pura kaj bela medio. Sur la blua cxielo sxvebis blankaj nuboj kaj en fresxa aero aromis floroj, verdis herboj kaj belis diversaj arboj. La pureco kaj agrableco regis cxie en Japanio, cxu sur la stratoj en Tokio cxu sur la vojetoj de Yatugatake-monto.

Ricxfontoj relative magraj kaj grandkvante bezonataj estas granda problemo por Japanio. Kiel gxin solvis japanoj sen detrui la ekologian medion? De japanaj esperantistoj mi informigxis, ke Japanio bezonas grandan kvanton da ligno ? japanaj logxdomoj plejparte estas konstruitaj el ligno, tamen preskaux cxiu ligno uzata en Japanio estas importita el aliaj landoj. Fakte, en Japanio prosperas arbaroj. Anstataux forhaki japanoj bone rezervas ilin.

Eble lerninte el la lecionoj de la homaro, japanoj donas grandan atenton al la media protekto kaj ili cxiuj estas volontuloj de media protekto. S-ro Matumoto Ken'iti donis al mi profundan impreson tiuflanke. Iuvespere, cx. la 10-a, kiam ni proksimigxis al lia hejmo, li, rimarkinte plastan sakon sur la strato, tuj iris preni gxin kaj jxetis gxin en rubujon. Malgraux, ke li jam agxas 90 jarojn, cxiumatene li balaas cxe sia domo, kelkfoje ecx antaux najbara pordo, pensante, ke la falintaj arbofolioj estas de lia familio.

Eble la pejzagxoj de Japanio ne estas kalkulataj kiel la plej belaj en la mondo, tamen gxia bona protekto de medio kaj natura beleco kreita dank' al tio neforgeseble impresas min.

DILIGENTAJ, SERIOZAJ KAJ AMIKAJ JAPANOJ

La japanoj, kun kiuj mi konatigxis dum mia vojagxo, impresis min per diligenteco. Ankaux la tieaj esperantistoj, kiuj iras al laboro frue en mateno kaj hejmen revenas malfrue en vespero, malofte povas mangxi kun siaj familianoj.

Por bone arangxi mian vojagxon en Japanio, s-ro Nagase Yoshikatsu, prezidanto de la Nagoja E-centro, multe klopodis. Preskaux cxiutage li telefonis al tiu, kiu pretas gastigi min hejme. Kelkfoje li ecx telefaksis al mi je la 2-a aux 3-a matene por informi min pri la arangxo. Tio ege emociis min. Dank' al lia klopodo kaj zorgema arangxo de diverslokaj esperantistoj de Japanio (Ili ellaboris detalajn kaj gxishore precizajn arangxojn antaux mia atingo.), mia vojagxo en Japanio estis tre sukcesa. Por arangxi mian viziton al la superlernejo Ni'pa en Kanagawa, geedzoj Shirai Yasuo, s-ro Inumaru Fumio kaj s-ino Sanmonji stafete akompanis min.

La diligenteco kaj seriozeco de japanoj montrigxas ankaux en E-agado. Dum la 85-a Japana Kongreso de Esperanto mi konatigxis kun multaj diligentaj kaj sukcesoplenaj esperantistoj. Ili cxiuj, cxu junaj cxu maljunaj, cxiam vigle kaj serioze partoprenis diversajn kursojn, kunsidojn kaj aliajn aktivadojn. Mi pensas, ke dank' al tiuj viglaj, diligentaj kaj seriozaj esperantistoj, la japana E-movado cxiam prosperas kaj sencxese progresas. Kvankam la Japana Kongreso de Esperanto dauxris nur du tagojn cxiufoje, tamen gxi estis bone organizita kaj ricxa je programoj, kun temo serioze diskutata.

Skribante tiujn liniojn, mi rememoras du scenojn ofte videblajn dum mia vojagxo en Japanio: japanoj emas legi, atendante trajnon kaj sidante en vagono; nemalmultaj ne haltigas siajn pasxojn ecx sur movigxanta eskalatoro.

Kiel cxiuj aliaj esperantistoj en la mondo, la japanaj multe laboras por la interkompreno kaj amikeco inter diverslandaj popoloj. Por ricxigi mian vojagxon en Japanio, ili zorgeme organizis iujn aktivadojn kaj raportis ilin en lokaj jxurnaloj por disvastigi la influon de Esperanto. En Sendai, dank' al prof. Matumoto Takasi mi vizitis la redakcion de "Kahoku Shimpo", la plej vaste legata en nordorienta Japanio, kaj estis intervjuita. En Sxizuoka s-ro Mochizuki Masahiro kune kun lokaj esperantistoj kaj neesperantistoj organizis "Cxinan Vesperon", kio ege kortusxis min. En Nagoja mi vizitis oficiston de gxia sekcio de internacia intersxangxo. Aichi kaj Nagoja gxemeligxis respektive kun mia hejmprovinco Jiangsu kaj gxia cxefurbo Nankino.

Dum unumonata vojagxo en Japanio kaj vivado kune kun japanaj esperantistoj, mi havis felicxon gxui popolajn morojn de Japanio kaj akiri multajn inspirojn. Tio ja estas neforgesebla por mi dum la tuta vivo.