Fisxista vilagxo sur maro

Fotoj de GUO SHI

En orienta golfo cxe Fujian-provinco, Cxinio, bonorde staras vico kaj vico da domoj, nome Fisxista Vilagxo sur Maro. La tieaj 650 familioj el pli ol 2?630 anoj plejparte sin okupas pri bredado de grandaj sxtonkapaj fisxoj.

En 1991 fisxistoj sinsekve venis tien por bredi grandajn sxtonkapajn fisxojn, kies nombro nun superis 30 mil retkestojn. Kaj krome, ili bredas ankaux haliotojn (Haliotis gigantea), epinefelojn (Epinephelus akaara) kaj aliajn dek specojn.

Dank' al la tieaj apartaj naturaj kondicxoj, la areo por fisxbredado jam atingis 700 kvadratajn kilometrojn. Nuntempe, tie bredas ne nur fisxistoj el Fujian-provinco, sed ankaux nemalmultaj el Taiwan, Hongkong, Makao kaj Kanado.