Heroo de la cxina komputera industrio

de XIONG BO

La intelekta ekonomio elbakis multajn heroojn en la cxina komputera industrio. Bill Gates de Microsoft, Jerry Yang de Yahoo! estas bone konataj de cxinoj. Famas en Cxinio ankaux Yang Yuanqing, vicprezidanto de la Grupo Legend, la plej granda komputera entrepreno de Cxinio. Yang, nur 36-jara, laboris dek jarojn en Legend. Anstataux lerni eksterlande aux labori en famaj kompanioj eksterlandaj li elektis la cxinan entreprenon kiel sian startpunkton. La artikolo de Xiong Bo, jxurnalisto de la Cxina Junula Jxurnalo, prezentas al ni la heroon de la cxina komputera industrio.

Yu Tao

ALIGxI AL LA GRUPO LEGEND

En 1981 Yang Yuanqing eniris en Jiaotong-universitaton de Sxanhajo por studi komputerikon, kaj en 1986 li farigxis esplorstudento de la Cxina Scienc-teknika Universitato en Hefei. Por plenumi sian diplomigxan disertajxon, li vizitis Pekinon. Tiam li deziris poste dauxrigi sian studadon en Usono.

Cxe la fino de la 80-aj jaroj, gxenerale diplomigxintoj de scienc-teknika fako de famaj universitatoj preferis studi eksterlande. Yang diris, ke du trionoj de liaj kunlernantoj de Jiaotong-universitato iris eksterlanden, kaj nun la nombro de liaj kunlernantoj laborantaj en la Silicia Valo de Usono estas pli multa ol tiu en Pekino.

En 1988 famaj alilandaj komputeraj kompanioj unu post alia ekhavis sian filion en la elektrona strato Zhongguancun en Pekino ? Silicia Valo de Cxinio. Tio prezentis la perspektivon de la cxina komputera industrio. Por poste povi iri eksterlanden, Yang, 25-jara, decidis unue sercxi okupon en Zhongguancun, do li, antaux ol diplomigxi, farigxis membro de Legend. Tiam la kompanio Legend ne estis tiel moderna kiel nun. La sektoro, kie li laboris, respondecis samtempe pri vendado, muntado, riparado kaj enketo pri merkato. Tio kulturis en li diversaflankajn kapablojn. Krome liaj kolegoj plejparte estis spertaj fakuloj el la Cxina Akademio de Sciencoj. En tia bona cirkonstancaro li decidis bone plenumi la laborojn en Legend, kvankam li ankoraux deziris studi kaj labori eksterlande.

ALLOGO DE EKSTERLANDO

En la komenco de 1991 Legend promociis Yang direktoro de la Sektoro de Asista Desegnado de Komputero. La cxefa tasko de la sektoro estis peri produktajxojn de la Korporacio Hewlett-Packard (HP). Yang diris, ke en la du jaroj li multe lernis merkatajn aferojn.

Ankaux la cxina komputera entrepreno kreskis en lernado. Liu Chuanzhi, prezidanto de la Grupo Legend, diris: "En la kunlaboro kun HP, profito estas nia kromprodukto. Cxefe estas, ke ni akiris sperton en administrado kaj elbakis lertajn gvidantojn. Tiaflanke oni povas diri, ke la Korporacio Hewlett-Packard estas nia instruisto."

Cxar Yang estis la plej bona vendanto de produktajxoj de HP, li estis honorita per la medalo "La Plej Sukcesinta Peranto de HP".

En aprilo 1993 la prezidanto de HP vizitis Liu Chuanzhi, kaj cxi tiu prezentis Yang al li. Nelonge poste la cxefstabejo de HP invitis Yang labori por gxi. Tio estis tre alloga.

LATENTA FORTO ELVOLVITA PRO DEFIO

Gxuste en la sama jaro famaj eksterlandaj komputeraj kompanioj sinsekve eniris en la cxinan komputeran merkaton, kiun iliaj produktajxoj preskaux monopoligis. Tiujare Legend ne plenumis sian planon. Liu diris: "Ni malvenkis."

Antaux la fortaj rivaloj la cxina komputera entrepreno sentis minacon de pereo. Liu Chuanzhi malsanigxis. En hospitalo li interparolis kun Yang kaj esperis, ke li restos en la grupo en konsidero de la interesoj de la entrepreno.

Yang poste diris: "En la interparolo kun Liu mi pli profunde sentis la devon por la nacio. Eble pro liaj vortoj Yang retiris sian ideon iri eksterlanden. Li decidis resti en Cxinio por akcepti la defion.

Marte de 1994, Yang Yuanqing farigxis gxenerala direktoro de la nova Sektoro de Komputera Ekspluato de Legend.

Li estis felicxa, cxar al li Legend prezentis senliman scenejon por disvolvi lian talenton. Li opiniis, ke tio por li estas pli alloga ol alta enspezo.

Li reformis la sektoron: duonigis la nombron de laborantoj, koncentris la aferojn pri komputero en sia sektoro kaj anstataux vendadi per Legend mem, li peris gxiajn produktajxojn al aliaj. Rezulte la vendokvanto de komputeroj en tiu jaro estis duoble kiom tiu en 1993.

HEROO DE LA EPOKO

Dum Yang Yuanqing sin dedicxis al reformado de sia sektoro, li neglektis la rilatojn kun aliaj sektoroj. Liu unuflanke montris subtenon al liaj gxustaj pasxoj, aliflanke severe kritikis lin pro lia neglekto al la interesoj de la tuta grupo.

Yang poste komprenis, ke vivovojo estas longa, tamen gravaj nur kelkaj pasxoj. "Tiam mi konfuzigxis de la kritiko, tamen se ne estus tiu kritiko, mi ne ellernus kompromisi. Mi ja multe lernis el tio."

Antaux 1996 la cxina komputera merkato funkciis laux la usona maniero ? kiam promociita produkto enmerkatigxis, la prezo estas tre alta, samtempe tiu de la malnovtipa mallevigxis. Tiam iuj distrumpetis la plur-uzon de novtipa komputero kaj aliaj gxuis la malmultkostecon de la iama novtipa. Tio malbone influis la disvolvigxon de la komputera industrio de Cxinio. Yang decidis malfermi la novan vojon ? difini malaltan prezon, kiu egalas nur tiun de la lastjara tipo de alilandaj kompanioj.

Li ne sciis, kio estos la rezulto. Post unu monato gxi montris: profitas! En 1996 la cxina komputera merkato iom sxangxigxis: la cxefa tipo de komputero sinkronis kun la internacia; la prezo de novtipa komputero estis maksimume 15?000 juanoj (cx. 1?800 usonaj dolaroj).

Lia laboro donis frukton. En 1998 Legend okupis la unuan lokon inter la samspecaj entreprenoj. En la bankedo por festi la sukceson, Yang kaj liaj helpantoj ne povis deteni sin de larmoj, rememorante la pasintecon.

Multaj amikoj diris, ke se li laborus eksterlande, li multe enspezus kaj komforte vivus. Tamen retrorigardante, li ne bedauxras sian elektadon. Laborante por la cxina industrio, li sentas nekompareblan fieron.